Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

uloj kaj maljunuloj ni iros, kun niaj filoj kaj niaj filinoj, kun niaj ŝafoj kaj niaj bovoj ni iros, ĉar ni havas feston de la Eternulo. 10 Kaj li diris al ili: Tiel la Eternulo estu kun vi, se mi forliberigos vin kaj viajn infanojn! ĉu vi ne havas ian malbonan intencon? 11 Ne; iru nur la viroj kaj faru servon al la Eternulo, ĉar tion vi petas. Kaj oni elpelis ilin for de Faraono.

12 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon super la landon Egiptan pro la akridoj, ke ili venu sur la landon Egiptan, kaj formanĝu ĉiujn herbojn de la tero, ĉion, kion restigis la hajlo. 13 Kaj Moseo etendis sian bastonon super la landon Egiptan, kaj la Eternulo direktis orientan venton sur la landon dum tiu tuta tago kaj dum la tuta nokto. Kiam fariĝis mateno, la orienta vento alportis la akridojn. 14 Kaj la akridoj venis sur la tutan landon Egiptan kaj sidiĝis en la tuta Egipta regiono en tre granda amaso; antaŭ ili neniam estis akridaro simila al ili, kaj poste neniam estos tia. 15 Kaj ili kovris la tutan supraĵon de la tero, kaj la tero fariĝis malluma; kaj ili formanĝis la tutan herbon de la kampo, kaj ĉiujn arbajn fruktojn, kiujn restigis la hajlo; kaj restis nenia verdaĵo sur la arboj aŭ inter la herboj de la kampo en la tuta lando Egipta. 16 Tiam Faraono rapide alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris: Mi pekis antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj antaŭ vi. 17 Sed nun pardonu mian pekon nur ĉi tiun fojon, kaj preĝu al la Eternulo, via Dio, ke Li forigu de mi nur ĉi tiun morton. 18 Kaj li eliris for de Faraono kaj preĝis al la Eternulo. 19 Kaj la Eternulo venigis de la kontraŭa flanko venton okcidentan tre fortan, kaj ĝi levis la akridojn kaj ĵetis ilin en la Ruĝan Maron; ne restis eĉ unu akrido en la tuta Egipta regiono. 20 Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn.

21 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon al la ĉielo, kaj fariĝos mallumo en la lando Egipta, palpebla mallumo. 22 Kaj Moseo etendis sian manon al la ĉielo, kaj fariĝis densa mallumo en la tuta lando Egipta dum tri tagoj. 23 Oni ne vidis unu alian, kaj neniu leviĝis de sia loko dum tri tagoj; sed ĉiuj Izraelidoj havis lumon en siaj loĝejoj. 24 Tiam Faraono alvokis Moseon, kaj diris: Iru, faru servon al la Eternulo; nur viaj ŝafoj kaj viaj bovoj restu; ankaŭ viaj infanoj iru kun vi. 25 Sed Moseo diris: Vi devas ankaŭ doni en niajn manojn oferojn kaj bruloferojn, kiujn ni alportos al la Eternulo, nia Dio. 26 Ankaŭ niaj brutoj iros kun ni, ne restos eĉ unu hufo; ĉar el ili ni prenos, por fari servon al la Eternulo, nia Dio; kaj ni ne scias, per kio ni devas servi al la Eternulo, ĝis ni venos tien. 27 Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne volis forliberigi ilin. 28 Kaj Faraono diris al li: Iru for de mi! gardu vin, ke vi ne venu plu antaŭ mian vizaĝon; ĉar en la tago, en kiu vi venos antaŭ mian vizaĝon, vi mortos. 29 Tiam Moseo diris: Tiel vi diris; mi ne venos do plu antaŭ vian vizaĝon.

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ankoraŭ unu punon Mi venigos sur Faraonon kaj sur Egiptujon; post tio li forliberigos vin el ĉi tie; kaj forliberigante, li tute elpelos vin el ĉi tie. 2 Diru nun al la popolo, ke ili petu ĉiu viro de sia proksimulo kaj ĉiu virino de sia proksimulino vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn. 3 Kaj la Eternulo donis al la popolo favoron ĉe la Egiptoj; kaj ankaŭ Moseo estis tre granda homo en la lando Egipta, en la okuloj de la servantoj de Faraono kaj en la okuloj de la popolo.

4 Kaj Moseo diris: Tiel diris la Eternulo: En la mezo de la nokto Mi iros internen de Egiptujo. 5 Kaj mortos ĉiu unuenaskito en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, kiu sidas sur sia trono, ĝis la unuenaskito de la sklavino, kiu sidas malantaŭ la muelejo; kaj ĉiu unuenaskito el la brutoj. 6 Kaj estos granda kriado en la tuta lando Egipta, tia, ke simila al ĝi neniam estis kaj neniam plu estos. 7 Sed ĉe ĉiuj Izraelidoj ne movos hundo sian langon, nek kontraŭ homon, nek kontraŭ bruton; por ke vi sciu, kiel la Eternulo faras apartigon inter la Egiptoj kaj la Izraelidoj. 8 Kaj venos ĉiuj viaj sklavoj al mi kaj terĵetiĝos antaŭ mi,