Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/595

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj lia interno estas malplena; kaj kiel soifanto sonĝas, ke li trinkas, sed li vekiĝas, kaj li estas senforta kaj lia animo forte soifas: tiel estos kun la multego de ĉiuj popoloj, kiuj batalos kontraŭ la monto Cion. 9 Haltu kaj miru, ŝajnigu vin blindaj kaj blindiĝu. Ili ebriiĝis, sed ne de vino; ili ŝanceliĝas, sed ne de drinkaĵo. 10 Ĉar la Eternulo verŝis sur vin spiriton de profunda dormo kaj fermis viajn okulojn, vualis la profetojn kaj viajn estrojn, la viziistojn. 11 Kaj ĉia vizio estos por vi kiel la vortoj de libro sigelita, kiun oni donas al homo, kiu povoscias legi, dirante al li: Volu legi ĉi tion; sed li respondas: Mi ne povas, ĉar ĝi estas sigelita. 12 Sed kiam oni donas la libron al homo, kiu ne povoscias legi, dirante al li: Volu legi ĉi tion, li respondas: Mi ne povoscias legi. 13 Kaj la Sinjoro diris: Ĉar ĉi tiu popolo alproksimiĝas per sia buŝo kaj honoras Min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de Mi, kaj ilia timo antaŭ Mi estas nur lernita ordono de homoj: 14 tial Mi plue agos mirinde kun ĉi tiu popolo, Mi agos tre mirinde; kaj pereos la saĝeco de ĝiaj saĝuloj, kaj la kompetenteco de ĝiaj kompetentuloj malaperos. 15 Ve al tiuj, kiuj profunde kaŝas antaŭ la Eternulo la intencojn, kaj kies faroj estas en mallumo, kaj kiuj diras: Kiu nin vidas? kaj kiu scias pri ni? 16 Ho, via perverseco! Ĉu la potfaristo estas rigardata kiel egala al la argilo? ĉu faritaĵo diras pri sia farinto: Li min ne faris? kaj ĉu kreitaĵo diras pri sia kreinto: Li ne estas kompetenta? 17 Sed jen baldaŭ, post mallonga tempo, Lebanon aliformiĝos en fruktoportan kampon, kaj la fruktoporta kampo estos rigardata kiel arbaro. 18 Kaj en tiu tago la surduloj aŭdos la vortojn de la libro, kaj la okuloj de la blinduloj ekvidos tra mallumo kaj nokto. 19 Kaj la mizeruloj havos grandan ĝojon en la Eternulo, kaj la homoj malriĉaj triumfos en la Sanktulo de Izrael. 20 Ĉar malaperos premanto, kaj ne plu ekzistos blasfemanto, kaj ekstermitaj estos ĉiuj zorgantoj pri malbonagoj, 21 kiuj pekigas homojn per vorto kaj faras insidojn kontraŭ juĝopetanto ĉe la pordego kaj trompe forpuŝas justulon. 22 Pro tio tiele diris pri la domo de Jakob la Eternulo, kiu elaĉetis Abrahamon: Nun Jakob ne hontos, kaj nun lia vizaĝo ne paliĝos. 23 Ĉar kiam li vidos meze de si siajn infanojn, la faron de Miaj manoj, ili honoros Mian nomon kaj honoros la Sanktulon de Jakob kaj respektos la Dion de Izrael. 24 Kaj la spirite-erarantoj ricevos prudenton, kaj la malpacemuloj akceptos instruon.

1 Ve al la filoj malobeemaj, diras la Eternulo, kiuj faras interkonsilojn, sed sen Mi, kaj aranĝas interkonsentojn, sed sen Mia spirito, por aligi pekon al peko, 2 kaj kiuj iras Egiptujon, ne demandinte Mian buŝon, por defendi sin per defendo de Faraono kaj kaŝi sin en la ombro de Egiptujo! 3 Sed la defendo de Faraono estos por vi honto, kaj la kaŝiĝo en la ombro de Egiptujo ― malhonoro. 4 Ĉar liaj princoj estis en Coan, kaj liaj senditoj venis en Ĥaneson. 5 Ĉiuj hontos pro la popolo, kiu ne servis al ili por helpo, nek por utilo, sed nur por honto kaj malhonoro. 6 Jen oni vidas ŝarĝojn sur bestoj en sudo, en lando de mizero kaj suferoj, kie estas leonino kaj leono, vipuro kaj fluganta serpento; ili forportas sur la dorso de junaj azenoj siajn riĉaĵojn kaj sur la ĝibo de kameloj siajn trezorojn al popolo, kiu ne povas utili. 7 La helpo de la Egiptoj estas vanta kaj vana; tial Mi diris pri tio: Ili fanfaronas, sidante hejme. 8 Nun iru, skribu tion al ili sur tabelo kaj desegnu tion en libro, por ke tio restu por la tempo estonta, por ĉiam, por eterne. 9 Ĉar tio estas popolo malobeema, filoj mensogaj, filoj, kiuj ne volas aŭskulti instruon de la Eternulo. 10 Ili diras al la antaŭvidistoj: Ne antaŭvidu; kaj al la profetoj: Ne profetu al ni la veron, parolu al ni flataĵojn, profetu al ni gajaĵon; 11 flankiĝu for de la vojo, dekliniĝu de la irejo, forigu de antaŭ ni la Sanktulon de Izrael. 12 Tial tiele diras la Sanktulo de Izrael: Ĉar vi malŝatas tiun vorton kaj fidas maljustaĵon kaj trompon kaj apogas vin sur ĉi tio: 13 tial ĉi tiu kulpo estos por vi kiel fendo, minacanta disfalon kaj montranta sin sur alta muro, kies falo estos