Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/596

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

subita, neatendita. 14 Kaj Li frakasos ĝin, kiel oni frakasas argilan vazon, frakasos senindulge, tiel ke en ĝiaj rompopecoj ne troviĝos vazopeco, por preni fajron de la fajrujo aŭ ĉerpi akvon el akvujo. 15 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, la Sanktulo de Izrael: Per pento kaj trankvileco vi saviĝus, en kvieteco kaj fido estus via forto; sed vi ne volis. 16 Vi diris: Ne, ni forkuros sur ĉevaloj; tial vi forkuros; kaj: Sur rapiduloj ni forrajdos; tial rapidaj estos viaj persekutantoj. 17 De la minaco de unu forkuros tuta milo, de la minaco de kvin vi ĉiuj forkuros, ĝis vi restos kiel signo sur la supro de monto kaj kiel flago sur monteto. 18 Tial la Eternulo atendos, antaŭ ol Li vin korfavoros, kaj tial Li leviĝos, antaŭ ol Li vin kompatos; ĉar la Eternulo estas Dio de juĝo; feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin. 19 Ĉar, ho popolo de Cion, loĝantoj de Jerusalem, vi ne plu ploros; Li korfavoros vin, kiam vi plorkrios; kiam Li aŭdos vin, Li respondos al vi. 20 Kaj la Sinjoro donos al vi panon en la mizero kaj akvon en la premado; kaj ne plu kaŝiĝos viaj instruantoj, kaj viaj okuloj vidos viajn instruantojn. 21 Kaj kiam vi dekliniĝos ĉu dekstren, ĉu maldekstren, viaj oreloj aŭdos vortojn diratajn malantaŭ vi: Jen estas la vojo, iru laŭ ĝi. 22 Kaj vi rigardos kiel malpuran la arĝentan tegon de viaj statuoj kaj la oran kovron de viaj idoloj; vi forĵetos ilin kiel malpuraĵon, vi diros al ili: For! 23 Kaj Li donos pluvon al via semo, kiun vi semos sur la kampo, kaj panon, produkton de la tero, kaj ĝi estos sukoplena kaj grasa; sur vasta paŝtejo paŝtiĝos tiam viaj brutoj. 24 Kaj la bovoj kaj junaj azenoj, kiuj prilaboros la teron, manĝos miksitan nutraĵon, ŝutitan per kribrilo kaj ŝovelilo. 25 Kaj sur ĉiu alta monto kaj sur ĉiu alta monteto estos riveroj, torentoj da akvo, en la tago de la granda mortigado, kiam falos la turoj. 26 Kaj la lumo de la luno estos kiel la lumo de la suno, kaj la lumo de la suno estos sepoble pli granda, kiel la lumo de sep tagoj, en tiu tempo, kiam la Eternulo bandaĝos la difektojn de Sia popolo kaj resanigos ĝiajn vundojn. 27 Jen la nomo de la Eternulo venas de malproksime; Lia kolero flamas kaj estas pezega; Lia buŝo estas plena de indigno, kaj Lia lango estas kiel fajro ekstermanta; 28 kaj Lia spiro estas kiel torento disverŝiĝinta, kiu atingas ĝis la kolo, por trakribri la popolojn per kribrilo de pereo; kaj erariga brido estos sur la makzeloj de la popoloj. 29 Kantado estos ĉe vi, kiel en la nokto de celebrado de festo; kaj kora ĝojo, kiel ĉe tiu, kiu iras kun fluto, por veni sur la monton de la Eternulo al la Roko de Izrael. 30 Kaj la Eternulo aŭdigos Sian majestan voĉon, kaj la pezon de Sia brako Li vidigos en bolanta kolero kaj en flamo de ekstermanta fajro, en ventego kaj pluvego kaj ŝtona hajlo. 31 Ĉar ektremos la Asiriano de la voĉo de la Eternulo, kiu frapos lin per la vergo. 32 Kaj penetranta estos ĉiu ekbato per la bastono, kiun la Eternulo faligos sur lin kun tamburinoj kaj harpoj; kaj per bataloj senhaltaj Li batalos kontraŭ li. 33 Ĉar delonge estas preparita la bruligejo; ĝi estas preta ankaŭ por la reĝo, profundigita, vastigita; ĝia lignaro enhavas multe da fajro kaj ligno; la blovo de la Eternulo ekbruligos ĝin kiel torenton da sulfuro.

1 Ve al tiuj, kiuj iras Egiptujon, por serĉi helpon, kaj esperas je ĉevaloj, kaj fidas ĉarojn, ĉar estas multe da ili, kaj rajdantojn, ĉar ili estas fortaj; sed ili ne rigardas al la Sanktulo de Izrael kaj ne demandas la Eternulon. 2 Sed Li estas saĝa, kaj Li venigas malfeliĉon, kaj Siajn vortojn Li ne reprenas; kaj Li leviĝos kontraŭ la domo de la malpiuloj kaj kontraŭ la helpanto de malbonagantoj. 3 La Egiptoj estas ja homoj, ne Dio; kaj iliaj ĉevaloj estas karno, ne spirito. Kiam la Eternulo etendos Sian manon, tiam falpuŝiĝos la helpanto kaj falos la helpato, kaj ĉiuj kune pereos. 4 Ĉar tiele diris al mi la Eternulo: Kiel leono aŭ leonido blekegas super sia rabaĵo, kaj, se eĉ oni kunevokus kontraŭ ĝin multon da paŝtistoj, ĝi ne timas ilian voĉon kaj ne humiliĝas antaŭ ilia bruado, tiel la Eternulo Cebaot malsupreniros, por batali pro la monto Cion kaj pro ĝia altaĵo.