Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/597

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

5 Kiel birdoj per siaj flugiloj, tiel la Eternulo Cebaot defendos Jerusalemon, defendos kaj savos, indulgos kaj liberigos. 6 Revenu al Tiu, de kiu tiel profunde defalis la filoj de Izrael. 7 Ĉar en tiu tago ĉiu forĵetos siajn idolojn arĝentajn kaj siajn idolojn orajn, kiujn viaj manoj faris al vi por peko. 8 Kaj la Asiriano falos de glavo ne vira, kaj glavo ne homa lin ekstermos; kaj li forkuros de glavo, kaj liaj junuloj fariĝos tributo. 9 Kaj lia forto forkuros pro timo, kaj liaj princoj ektremos antaŭ standardo, diras la Eternulo, kies fajro estas sur Cion kaj kies fajrejo estas en Jerusalem.

1 Jen kun justeco regos reĝo, kaj princoj administros laŭleĝe. 2 Kaj ĉiu estos kiel ŝirmilo kontraŭ vento, kiel rifuĝejo kontraŭ pluvego, kiel torentoj da akvo en la stepo, kiel ombro de peza roko en lando dezerta. 3 La okuloj de vidantoj ne estos fermitaj, kaj la oreloj de aŭdantoj atentos. 4 Kaj la koro de senprudentuloj lernos scion, kaj la lango de balbutantoj parolos rapide kaj klare. 5 Oni ne plu nomos malnoblulon noblulo, kaj pri avarulo oni ne plu diros, ke li estas bonfaranto. 6 Ĉar malnoblulo parolas malnoblaĵon, kaj lia koro faras malbonagojn, agante hipokrite kaj parolante pri la Eternulo malveraĵon, senmanĝigante la animon de malsatanto kaj forprenante trinkaĵon de soifanto. 7 La iloj de malpiulo estas malbonaj; li havas intencojn malvirtajn, por pereigi malriĉulojn per vortoj mensogaj, eĉ kiam la senhavulo diras pravaĵon. 8 Sed noblulo havas intencojn noblajn, kaj li restas en nobleco. 9 Virinoj senzorgaj, leviĝu, aŭskultu mian voĉon; filinoj ne pensantaj pri danĝero, atentu miajn vortojn. 10 Post tagoj kaj jaro vi ektremos, ho senzorgulinoj; ĉar finita estos la vinberrikolto, ne plu estos enkolektado de fruktoj. 11 Maltrankviliĝu, ho senzorgaj; ektremu, ne pensantaj pri danĝero; senvestigu kaj nudigu vin kaj zonu la lumbojn. 12 Oni ploros pri la abundo, pri la ĉarmaj kampoj, pri la fruktoriĉaj vinberĝardenoj. 13 Sur la tero de mia popolo kreskos pikarbustoj kaj dornoj, ankaŭ sur ĉiuj domoj de gajeco de la brua urbo. 14 Ĉar la palacoj estos forlasitaj, la bruo de la urbo malaperos, la fortikaĵoj kaj turoj fariĝos por ĉiam anstataŭaĵo de kavernoj, ĝojloko por sovaĝaj azenoj, paŝtiĝejo por brutaroj; 15 ĝis verŝiĝos sur nin spirito de supre kaj la dezerto fariĝos fruktodona kampo kaj la fruktodona kampo estos rigardata kiel arbaro. 16 Kaj justeco ekloĝos en la dezerto, kaj vero sidos sur la fruktodona kampo. 17 Kaj produkto de justeco estos paco, kaj akiro de justeco estos trankvileco kaj sendanĝereco por ĉiam. 18 Kaj mia popolo loĝos en loĝejo paca kaj en sidejoj sendanĝeraj kaj en ripozejoj senzorgaj, 19 kaj disŝutiĝos kiel hajlo sur la deklivoj de arbaro, kaj malsupre en la valo etendiĝos la urbo. 20 Feliĉaj estas vi, kiuj semas super ĉiu akvo, kiuj lasas en libereco la piedojn de la bovo kaj de la azeno.

1 Ve al vi, kiu rabas kaj mem ne estas prirabita, kaj kiu perfidas kaj mem ne estas perfidita! Kiam vi finos la rabadon, vi mem estos prirabita; kiam vi ĉesos perfidi, vi mem estos perfidita. 2 Ho Eternulo, korfavoru nin! je Vi ni esperas; estu ilia brako ĉiumatene kaj nia savo en la tempo de mizero. 3 De la sono de tondro forkuris popoloj, de Via majesto diskuris gentoj. 4 Kaj kolektita estos via rabakiro, kiel kolektas vermoj; kaj oni kuros post ĝi, kiel kuras akridoj. 5 La Eternulo altiĝis, ĉar Li loĝas alte; Li plenigas Cionon per justeco kaj vero. 6 Saĝo kaj scio, forto de via savo, estos la garantiaĵo de via estonteco; timo antaŭ la Eternulo estos lia trezoro. 7 Jen iliaj fortuloj plorkrias ekstere, la anoncantoj de paco ploras maldolĉe; 8 la vojoj senhomiĝis, vojiranto jam ne pasas; li rompis la interligon, malestimis la urbojn, ne ŝatis la homojn. 9 Funebras, malĝojas la tero; hontigita estas Lebanon kaj velkas; Ŝaron fariĝis kiel dezerto; Baŝan kaj Karmel senfoliiĝis. 10 Nun Mi stariĝos, diras la Eternulo; nun Mi altiĝos, nun Mi leviĝos. 11 Vi, gravedaj per fojno, naskos