Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

levu vian bastonon kaj etendu vian manon super la maron kaj disfendu ĝin, por ke la Izraelidoj iru tra la mezo de la maro sur seka tero. 17 Kaj jen, Mi obstinigos la korojn de la Egiptoj, kaj ili iros post vi; kaj Mi gloriĝos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, per liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj. 18 Kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi gloriĝos per Faraono, per liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj. 19 Kaj la Dia anĝelo, kiu iradis antaŭ la tendaro de la Izraelidoj, formoviĝis kaj ekiris post ili; kaj la nuba kolono formoviĝis de antaŭ ili kaj stariĝis post ili; 20 kaj ĝi aperis inter la tendaro de la Egiptoj kaj la tendaro de la Izraelidoj, kaj ĝi estis nubo malluma, kaj lumis dum la nokto tiamaniere, ke unuj al la aliaj ne povis alproksimiĝi dum la tuta nokto. 21 Kaj Moseo etendis sian manon super la maron; kaj la Eternulo pelis la maron per forta orienta vento dum la tuta nokto kaj faris la maron seka tero; kaj la akvo disfendiĝis. 22 Kaj la Izraelidoj ekiris tra la mezo de la maro sur seka tero, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre. 23 Kaj la Egiptoj postkuris kaj venis post ili, ĉiuj ĉevaloj de Faraono, liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj, en la mezon de la maro. 24 Kiam venis la matena gardotempo, la Eternulo ekrigardis la tendaron de la Egiptoj el la fajra kaj nuba kolono, kaj Li tumultigis la tendaron de la Egiptoj. 25 Kaj Li depuŝis la radojn de iliaj ĉaroj kaj malrapidigis ilian iradon. Tiam la Egiptoj diris: Ni forkuru for de la Izraelidoj, ĉar la Eternulo militas por ili kontraŭ la Egiptoj.

26 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon super la maron, por ke la akvo revenu sur la Egiptojn, sur iliajn ĉarojn kaj iliajn rajdantojn. 27 Kaj Moseo etendis sian manon super la maron, kaj la maro revenis en la komenco de la mateno, sur sian lokon, kaj la Egiptoj kuris renkonte al ĝi. Kaj la Eternulo ĵetis la Egiptojn en la mezon de la maro. 28 Kaj la akvo revenis, kaj kovris la ĉarojn kaj la rajdantojn de la tuta militistaro de Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne restis el ili eĉ unu. 29 Sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre. 30 Kaj la Eternulo savis en tiu tago la Izraelidojn el la mano de la Egiptoj; kaj la Izraelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur la bordo de la maro. 31 Kaj la Izraelidoj vidis la grandan manon, kiun la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la popolo ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la Eternulo kaj al Lia sklavo Moseo.

1 Tiam Moseo kaj la Izraelidoj kantis ĉi tiun kanton al la Eternulo, kaj parolis jene:

Mi kantos al la Eternulo, ĉar Li alte leviĝis;
Ĉevalon kaj ĝian rajdanton Li ĵetis en la maron.

2 Mia forto kaj glorkanto estas la Eternulo,
Kaj Li estis por mi savo.
Li estas mia Dio, kaj mi Lin gloros,
La Dio de mia patro, kaj mi Lin altigos.

3 La Eternulo estas viro de milito,
Eternulo estas Lia nomo.

4 La ĉarojn de Faraono kaj lian militistaron Li ĵetis en la
maron;
Kaj liaj elektitaj militestroj dronis en la Ruĝa Maro.

5 Abismoj ilin kovris;
Ili falis en la profundojn kiel ŝtono.

6 Via dekstra mano, ho Eternulo, estas glora per forto,
Via dekstra mano, ho Eternulo, disbatas malamikon.

7 Per Via granda majesto Vi frakasas Viajn kontraŭulojn;
Vi sendas Vian koleron, kaj ĝi forbruligas ilin kiel pajlon.

8 De Via kolera blovo montiĝis akvo,
Amasigite stariĝis fluaĵo,
Densiĝis abismoj en la mezo de la maro.

9 La malamiko diris: Mi persekutos,
Mi atingos, mi dividos militakiron;
Satiĝos de ili mia animo;
Mi eltiros mian glavon, ekstermos ilin mia mano.

10 Vi blovis per Via spirito, kaj ilin kovris la maro;
Kiel plumbo ili iris al fundo en la akvo potenca.