Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

11 Kiu estas kiel Vi inter la dioj, ho Eternulo?
Kiu estas kiel Vi, majesta en sankteco,
Timinda kaj laŭdinda, faranta miraklojn?

12 Vi etendis Vian dekstran manon,
Kaj ilin englutis la tero.

13 Vi kondukis kun Via favorkoreco tiun popolon, kiun Vi
liberigis;
Vi kondukis ĝin per Via forto al Via sankta loĝejo.

14 Aŭdis popoloj kaj ektremis;
Teruro atakis la loĝantojn de Filiŝtujo.

15 Tiam ektimis la ĉefoj de Edom;
La potenculojn de Moab atakis tremo;
Perdis la kuraĝon ĉiuj loĝantoj de Kanaan.

16 Falas sur ilin timo kaj teruro pro la grandeco de Via brako;
Ili mutiĝas kiel ŝtono, ĝis pasas Via popolo, ho Eternulo,
Ĝis pasas la popolo, kiun Vi akiris.

17 Vi venigos ilin, kaj plantos ilin
Sur la monto de Via heredo,
Sur la loko, ho Eternulo, kiun Vi faris Via sidejo,
En la sanktejo, ho Sinjoro, kiun pretigis Viaj manoj.

18 La Eternulo reĝos ĉiam kaj eterne.

19 Ĉar la ĉevaloj de Faraono kun liaj ĉaroj kaj rajdantoj eniĝis en la maron, kaj la Eternulo turnis sur ilin la akvon de la maro; sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro. 20 Mirjam, la profetino, fratino de Aaron, prenis tamburinon en sian manon, kaj ĉiuj virinoj eliris post ŝi kun tamburinoj kaj dancante. 21 Kaj Mirjam antaŭkantis al ili:

Kantu al la Eternulo, ĉar Li alte leviĝis;
Ĉevalon kaj ĝian rajdanton Li ĵetis en la maron.

22 Moseo ekkondukis la Izraelidojn for de la Ruĝa Maro, kaj ili eliris al la dezerto Ŝur; ili iris dum tri tagoj tra la dezerto kaj ne trovis akvon. 23 Ili venis al Mara, sed ili ne povis trinki la akvon en Mara, ĉar ĝi estis maldolĉa; tial oni donis al la loko la nomon Mara. 24 Kaj la popolo ekmurmuris kontraŭ Moseo, dirante: Kion ni trinkos? 25 Tiam li kriis al la Eternulo, kaj la Eternulo montris al li arbon, kaj li ĵetis ĝin en la akvon, kaj la akvo fariĝis dolĉa. Tie Li donis al ili leĝon kaj juĝon, kaj tie Li ilin elprovis. 26 Kaj Li diris: Se vi aŭskultados la voĉon de la Eternulo, via Dio, kaj farados tion, kio plaĉas al Li, kaj vi atentados Liajn ordonojn kaj observados ĉiujn Liajn leĝojn, tiam Mi venigos sur vin neniun el tiuj malsanoj, kiujn Mi venigis sur la Egiptojn; ĉar Mi estas la Eternulo, via saniganto.

27 Kaj ili venis al Elim; tie estis dek du fontoj de akvo, kaj sepdek daktilpalmoj. Kaj ili starigis tie sian tendaron ĉe la akvo.

1 Ili elmoviĝis el Elim, kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj venis en la dezerton Sin, kiu troviĝas inter Elim kaj Sinaj, en la dek-kvina tago de la dua monato, post sia eliro el la lando Egipta. 2 Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj ekmurmuris kontraŭ Moseo kaj Aaron en la dezerto. 3 Kaj la Izraelidoj diris al ili: Ho, ni dezirus morti per la mano de la Eternulo en la lando Egipta, sidante super la potoj kun viando, manĝante panon ĝissate! vi elkondukis nin en ĉi tiun dezerton, por mortigi ĉi tiun tutan komunumon per malsato. 4 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Jen Mi pluvigos por vi panon el la ĉielo; kaj la popolo eliru kaj kolektu ĉiutage tiom, kiom ĝi bezonas por la tago, por ke Mi esploru ĝin, ĉu ĝi sekvos Mian leĝon aŭ ne. 5 Sed en la sesa tago ili preparu tion, kion ili devas enporti, kaj tiam estos duobla porcio kompare kun tio, kion ili kolektas ĉiutage. 6 Kaj Moseo kaj Aaron diris al ĉiuj Izraelidoj: Vespere vi sciiĝos, ke la Eternulo elkondukis vin el la lando Egipta. 7 Kaj matene vi vidos la gloron de la Eternulo; ĉar Li aŭdis vian murmuradon kontraŭ la Eternulo. Sed kio estas ni, ke vi murmuras kontraŭ ni? 8 Kaj Moseo diris: La Eternulo donos al vi vespere viandon por manĝi kaj matene panon por satiĝi; ĉar la Eternulo aŭdis vian murmuradon, kiun vi murmuris kontraŭ Li. Sed ni, kio ni estas? ne kontraŭ ni estas via murmurado, sed kontraŭ la Eternulo. 9 Kaj Moseo diris al Aaron: Diru al la tuta komun-