Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

umo de la Izraelidoj: Alproksimiĝu antaŭ la Eternulon, ĉar Li aŭdis vian murmuradon. 10 Kaj dum Aaron estis parolanta al la tuta komunumo de la Izraelidoj, ili turniĝis al la dezerto, kaj jen la gloro de la Eternulo aperis en nubo. 11 Kaj la Eternulo parolis al Moseo, dirante: 12 Mi aŭdis la murmuradon de la Izraelidoj; diru al ili jenon: En la komenco de la vespero vi manĝos viandon, kaj matene vi satiĝos per pano, kaj vi sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, via Dio. 13 Kiam venis la vespero, alflugis koturnoj kaj kovris la tendaron, kaj matene estis tavolo da roso ĉirkaŭ la tendaro. 14 Kiam la tavolo da roso forleviĝis, tiam montriĝis, ke sur la supraĵo de la dezerto kuŝas io delikata, senŝela, delikata kiel prujno sur la tero. 15 Kiam la Izraelidoj ekvidis, ili diris unuj al la aliaj: Kio ĝi estas? ĉar ili ne sciis, kio ĝi estas. Kaj Moseo diris al ili: Ĝi estas la pano, kiun la Eternulo donis al vi por manĝi. 16 Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo: Kolektu ĝin ĉiu en tia kvanto, kiom li bezonas por manĝi; prenu po unu omero por ĉiu kapo, laŭ la nombro de viaj animoj, kiujn ĉiu havas en sia tendo. 17 Kaj tiel faris la Izraelidoj, kaj ili kolektis, unu pli, alia malpli. 18 Kaj oni mezuris per omero; kaj kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj kiu kolektis malpli, ne havis mankon; ĉiu kolektis tiom, kiom li povis manĝi. 19 Kaj Moseo diris al ili: Neniu restigu iom el ĝi ĝis la mateno. 20 Sed ili ne obeis Moseon, kaj kelkaj restigis iom el ĝi ĝis la mateno; kaj aperis en ĝi vermoj, kaj ĝi malbonodoriĝis; kaj Moseo ekkoleris ilin. 21 Ili kolektadis ĝin ĉiumatene, ĉiu tiom, kiom li bezonis por manĝi; kaj kiam la suno fariĝis pli varma, tio fandiĝadis. 22 Kiam venis la sesa tago, ili kolektis duoble da pano, po du omeroj por ĉiu; kaj ĉiuj ĉefoj de la komunumo venis kaj diris tion al Moseo. 23 Kaj li diris al ili: Jen estas, kion diris la Eternulo: ripozo de sankta sabato de la Eternulo estas morgaŭ; kion vi estas bakontaj, baku, kaj kion vi estas kuirontaj, kuiru; sed ĉion superfluan formetu, por ke ĝi estu konservata ĝis la mateno. 24 Kaj ili formetis ĝin ĝis la mateno, kiel ordonis Moseo, kaj ĝi ne malbonodoriĝis, kaj vermoj ne aperis en ĝi. 25 Kaj Moseo diris: Manĝu ĝin hodiaŭ, ĉar hodiaŭ estas sabato de la Eternulo; hodiaŭ vi ne trovos ĝin sur la kampo. 26 Dum ses tagoj kolektu ĝin, sed la sepa tago estas sabato, en tiu tago ĝi ne troviĝos. 27 En la sepa tago eliris kelkaj el la popolo, por kolekti, sed ili ne trovis. 28 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ĝis kiam vi rifuzos observi Miajn ordonojn kaj Mian instruon? 29 Rigardu, la Eternulo donis al vi la sabaton, tial Li donas al vi en la sesa tago panon por du tagoj; restu ĉiu hejme, neniu eliru for de sia loko en la sepa tago. 30 Kaj la popolo ripozis en la sepa tago. 31 Kaj la domo de Izrael donis al ĝi la nomon manao; ĝi estis kiel la semo de koriandro, blanka, kaj ĝia gusto estis kiel blankpaneto kun mielo. 32 Kaj Moseo diris: Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo: Plenigu per ĝi omeron, ke ĝi estu konservata en viaj generacioj, por ke oni vidu la panon, kiun Mi manĝigis al vi en la dezerto, kiam Mi elkondukis vin el la lando Egipta. 33 Kaj Moseo diris al Aaron: Prenu unu vazon kaj enmetu tien plenan omeron da manao kaj starigu ĝin antaŭ la Eternulo, por ke ĝi estu konservata en viaj generacioj. 34 Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, Aaron starigis ĝin antaŭ la Atesto, por konserviĝi. 35 Kaj la Izraelidoj manĝis la manaon dum kvardek jaroj, ĝis ili venis en landon loĝeblan; la manaon ili manĝis, ĝis ili venis al la limo de la lando Kanaana. 36 Kaj omero estas dekono de efo.

1 La tuta komunumo de la Izraelidoj elmoviĝis el la dezerto Sin laŭ siaj tagvojoj, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili starigis sian tendaron en Refidim, kaj la popolo ne havis akvon por trinki. 2 Kaj la popolo malpacis kontraŭ Moseo, kaj ili diris: Donu al ni akvon por trinki. Kaj Moseo diris al ili: Kial vi malpacas kontraŭ mi? kial vi provas la Eternulon? 3 Sed la popolo tie suferis pro manko de akvo, kaj la popolo murmuris kontraŭ Moseo, kaj diris: Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por mortigi nin kaj niajn infanojn kaj niajn brutojn per