Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

soifo? 4 Tiam Moseo kriis al la Eternulo, dirante: Kion mi faros kun ĉi tiu popolo? baldaŭ povas okazi, ke ili min ŝtonmortigos. 5 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Preteriru antaŭ la popolo, kaj prenu kun vi kelkajn el la ĉefoj de Izrael, kaj vian bastonon, per kiu vi frapis la riveron, prenu en vian manon, kaj iru. 6 Jen Mi staros antaŭ vi tie super roko sur Ĥoreb; kaj vi frapos la rokon, kaj eliros el ĝi akvo, kaj la popolo trinkos. Kaj Moseo faris tiel antaŭ la okuloj de la ĉefoj de Izrael. 7 Kaj li donis al tiu loko la nomon Masa kaj Meriba, pro la malpaco de la Izraelidoj, kaj pro tio, ke ili provis la Eternulon, dirante: Ĉu la Eternulo estas inter ni, aŭ ne?

8 Venis la Amalekidoj, kaj ekmilitis kontraŭ la Izraelidoj en Refidim. 9 Tiam Moseo diris al Josuo: Elektu al ni virojn, kaj eliru, batalu kontraŭ la Amalekidoj. Morgaŭ mi staros sur supro de monteto, kaj la Dian bastonon mi havos en mia mano. 10 Kaj Josuo faris, kiel diris al li Moseo, kaj batalis kontraŭ la Amalekidoj; kaj Moseo, Aaron, kaj Ĥur supreniris sur la supron de la monteto. 11 Kaj ĉiufoje, kiam Moseo levis sian manon, venkis Izrael; kaj kiam li mallevis sian manon, venkis Amalek. 12 Sed la manoj de Moseo estis pezaj; tial ili prenis ŝtonon kaj metis ĝin sub lin, kaj li sidiĝis sur ĝi; kaj Aaron kaj Ĥur subtenis liajn manojn, unu de unu flanko, la dua de la dua flanko; kaj liaj manoj estis en ĝusta teniĝo ĝis la subiro de la suno. 13 Kaj Josuo senfortigis Amalekon kaj lian popolon per la glavo. 14 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Skribu ĉi tion por memoro en libron kaj enmetu ĉi tion en la orelojn de Josuo, ke Mi ekstermos la memoron pri Amalek sub la ĉielo. 15 Moseo konstruis altaron, kaj donis al ĝi la nomon: La Eternulo mia Standardo. 16 Ĉar li diris: Estas promesite per la altaro de la Eternulo, ke la Eternulo militos kontraŭ Amalek de generacio al generacio.

1 Jitro, la Midjana pastro, la bopatro de Moseo, aŭdis ĉion, kion la Eternulo faris al Moseo kaj al Sia popolo Izrael, ke la Eternulo elkondukis Izraelon el Egiptujo. 2 Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, prenis Ciporan, la edzinon de Moseo, kiun tiu forlasis; 3 kaj ŝiajn du filojn, el kiuj unu havis la nomon Gerŝom; ĉar la patro diris: Mi estis fremdulo en fremda lando; 4 kaj la dua havis la nomon Eliezer, ĉar tiu diris: La Dio de mia patro helpis min, kaj savis min kontraŭ la glavo de Faraono. 5 Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, kun liaj filoj kaj lia edzino venis al Moseo en la dezerton, kie li staris tendare ĉe la monto de Dio. 6 Kaj li dirigis al Moseo: Mi, via bopatro Jitro, venas al vi, kaj ankaŭ via edzino kaj ŝiaj du filoj kun ŝi. 7 Tiam Moseo eliris renkonte al sia bopatro kaj profunde salutis lin kaj kisis lin, kaj ili demandis sin reciproke pri la farto kaj eniris en la tendon. 8 Kaj Moseo rakontis al sia bopatro ĉion, kion la Eternulo faris al Faraono kaj al la Egiptoj pro Izrael, kaj ĉiujn malfacilaĵojn, kiuj trafis ilin dum la vojo kaj el kiuj la Eternulo ilin savis. 9 Jitro ĝojis je la tuta bono, kiun la Eternulo faris al Izrael, savinte lin el la mano de la Egiptoj. 10 Kaj Jitro diris: Benata estu la Eternulo, kiu savis vin el la manoj de la Egiptoj kaj el la mano de Faraono, kaj kiu savis la popolon el sub la mano de la Egiptoj. 11 Nun mi scias, ke la Eternulo estas pli granda ol ĉiuj dioj; ĝi estas pro tio, ke tiuj malbonintencis kontraŭ ili. 12 Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, alportis al Dio bruloferon kaj buĉoferojn; kaj Aaron kaj ĉiuj ĉefoj de Izrael venis, por manĝi panon kun la bopatro de Moseo antaŭ Dio. 13 La sekvantan tagon Moseo sidiĝis, por juĝi la popolon; kaj la popolo staris antaŭ Moseo de la mateno ĝis la vespero. 14 Kaj la bopatro de Moseo vidis ĉion, kion li faras por la popolo, kaj diris: Kio estas tio, kion vi faras al la popolo? kial vi sola sidas kaj la tuta popolo staras antaŭ vi de mateno ĝis vespero? 15 Tiam Moseo diris al sia bopatro: La popolo venas al mi, por demandi Dion. 16 Kiam fariĝas inter ili ia afero, ili venas al mi; kaj mi juĝas inter unu kaj alia, kaj mi sciigas la leĝojn de Dio kaj Liajn instruojn. 17 Sed la bopatro de Moseo diris al li: Ne bona estas la afero, kiun vi faras.