Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

18 Senfortiĝos vi kaj ĉi tiu popolo, kiu estas kun vi; ĉar la afero estas tro malfacila por vi; vi ne povas plenumi ĝin sola. 19 Aŭskultu mian voĉon, mi donos al vi konsilon, kaj Dio estos kun vi. Vi estu por la popolo perulo antaŭ Dio, kaj prezentu la aferojn al Dio. 20 Instruu al ili la leĝojn kaj instruojn, kaj montru al ili la vojon, kiun ili devas iri, kaj la farojn, kiujn ili devas fari. 21 Kaj vi elserĉu inter la tuta popolo homojn bravajn, timantajn Dion, homojn veramajn, neprofitamajn; kaj starigu ilin super la popolo kiel milestrojn, centestrojn, kvindekestrojn, kaj dekestrojn. 22 Kaj ili juĝadu la popolon en ĉiu tempo; ĉiun grandan aferon ili venigu al vi, sed ĉiun malgrandan aferon juĝu ili; tiel fariĝos pli facile al vi, kaj ili portos kun vi. 23 Se vi tion faros kaj Dio al vi ordonos, tiam vi povos resti forta, kaj ankaŭ ĉi tiu tuta popolo venos al sia loko en paco. 24 Moseo obeis la voĉon de sia bopatro, kaj faris ĉion, kion tiu diris. 25 Kaj Moseo elektis bravajn homojn inter la tuta Izrael, kaj faris ilin estroj super la popolo, milestroj, centestroj, kvindekestroj, kaj dekestroj. 26 Kaj ili juĝadis la popolon en ĉiu tempo; malfacilan aferon ili venigadis al Moseo, kaj ĉiun aferon malgrandan juĝadis ili. 27 Kaj Moseo lasis sian bopatron foriri, kaj tiu iris en sian landon.

1 En la tria monato post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en tiu tago ili venis en la dezerton Sinaj. 2 Ili eliris el Refidim, kaj venis en la dezerton Sinaj kaj starigis sian tendaron en la dezerto; kaj Izrael stariĝis tie tendare antaŭ la monto. 3 Kaj Moseo supreniris al Dio; kaj la Eternulo vokis al li de la monto, dirante: Tiel diru al la domo de Jakob kaj sciigu al la filoj de Izrael: 4 Vi vidis, kion Mi faris al la Egiptoj kaj kiel Mi portis vin sur aglaj flugiloj kaj venigis vin al Mi. 5 Kaj nun se vi obeos Mian voĉon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata propraĵo inter ĉiuj popoloj, ĉar al Mi apartenas la tuta tero. 6 Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta. Tio estas la vortoj, kiujn vi diru al la Izraelidoj. 7 Moseo venis, kaj alvokis la ĉefojn de la popolo, kaj prezentis al ili ĉiujn tiujn vortojn, pri kiuj la Eternulo ordonis al li. 8 Kaj la tuta popolo respondis kune kaj diris: Ĉion, kion la Eternulo diris, ni faros. Kaj Moseo raportis la vortojn de la popolo al la Eternulo. 9 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Jen Mi venos al vi en densa nubo, por ke la popolo aŭdu, kiam Mi parolos kun vi, kaj por ke ili kredu al vi eterne. Kaj Moseo sciigis la vortojn de la popolo al la Eternulo. 10 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al la popolo kaj sanktigu ĝin hodiaŭ kaj morgaŭ, kaj ili lavu siajn vestojn. 11 Kaj ili estu pretaj por la tria tago, ĉar en la tria tago la Eternulo malsupreniros antaŭ la okuloj de la tuta popolo sur la monton Sinaj. 12 Kaj difinu limon por la popolo ĉirkaŭe, dirante: Gardu vin, ke vi ne supreniru sur la monton nek tuŝu ĝian bazon; ĉiu, kiu tuŝos la monton, estu mortigita. 13 Mano lin ne tuŝu, sed per ŝtonoj li estu mortigita, aŭ li estu pafmortigita; ĉu tio estos bruto, ĉu tio estos homo, li ne vivu. Kiam eksonos longa trumpetado, tiam ili povas supreniri sur la monton. 14 Kaj Moseo malsupreniris de la monto al la popolo kaj sanktigis la popolon, kaj ili lavis siajn vestojn. 15 Kaj li diris al la popolo: Estu pretaj por la tria tago; ne alproksimiĝu al virino. 16 En la tria tago, tuj matene, komenciĝis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis super la monto, kaj aŭdiĝis tre forta sonado de korno; kaj ektremis la tuta popolo, kiu estis en la tendaro. 17 Kaj Moseo elirigis la popolon el la tendaro renkonte al Dio, kaj ili stariĝis antaŭ la bazo de la monto. 18 Kaj la monto Sinaj tuta fumiĝis kaŭze de tio, ke la Eternulo malsupreniris sur ĝin en fajro; kaj ĝia fumo leviĝadis kiel fumo el forno, kaj la tuta monto forte tremis. 19 Kaj la sonado de la korno fariĝadis ĉiam pli kaj pli forta; Moseo paroladis, kaj Dio respondadis al li per voĉo. 20 Kaj la Eternulo malsupreniris sur la monton Sinaj, sur la supron de la monto; kaj la Eternulo vokis Moseon sur la supron de la monto, kaj Moseo supreniris. 21 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru malsupren, avertu la popolon, ke