Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/663

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kies nomo estas Eternulo Cebaot. 16 Baldaŭ venos pereo al Moab, kaj lia malfeliĉo tre rapidas. 17 Bedaŭru lin ĉiuj liaj ĉirkaŭantoj, kaj ĉiuj, kiuj konas lian nomon, diru: Kiele disrompiĝis la forta vergo, la belega bastono! 18 Iru malsupren de via majesto, sidu en senakva loko, ho loĝantino, filino de Dibon; ĉar la ruiniganto de Moab elpaŝis kontraŭ vin kaj detruis viajn fortikaĵojn. 19 Staru ĉe la vojo kaj rigardu, ho loĝantino de Aroer; demandu la forkuranton kaj la forsaviĝanton, kaj diru: Kio fariĝis? 20 Hontigita estas Moab, ĉar li estas frapita; ploru kaj kriu, sciigu en Arnon, ke Moab estas ruinigita. 21 Juĝo venis kontraŭ la lando de la ebenaĵo, kontraŭ Ĥolon, Jahac, kaj Mefaat, 22 kontraŭ Dibon, Nebo, kaj Bet-Diblataim, 23 kontraŭ Kirjataim, Bet-Gamul, kaj Bet-Meon, 24 kontraŭ Keriot kaj Bocra, kaj kontraŭ ĉiuj urboj de la lando de Moab, la malproksimaj kaj la proksimaj. 25 Dehakita estas la korno de Moab, kaj lia brako estas rompita, diras la Eternulo. 26 Ebriigu lin, ĉar li leviĝis kontraŭ la Eternulo; Moab plaŭdos en sia vomaĵo, kaj li mem estos objekto de mokado. 27 Ĉu vi ne mokis Izraelon? ĉu oni trovis lin inter ŝtelistoj, ke ĉiufoje, kiam vi parolas pri li, vi balancas la kapon? 28 Forlasu la urbojn kaj ekloĝu sur roko, ho loĝantoj de Moab, kaj fariĝu kiel kolomboj, kiuj nestas en truoj de kavernoj. 29 Ni aŭdis pri la fiereco de Moab, granda fiereco, pri lia malmodesteco, fiereco, aroganteco, kaj pri la malhumileco de lia koro. 30 Mi konas, diras la Eternulo, lian koleremecon, la nesincerecon de liaj vortoj kaj la nesincerecon de liaj agoj. 31 Tial Mi devas plori pri Moab, ĝemi pri ĉiuj Moabidoj, priplori la loĝantojn de Kir-Ĥeres. 32 Per pli ol la plorado de Jazer Mi ploros pri vi, ho vinberĝardeno de Sibma; viaj branĉoj etendiĝis trans la maron, atingis la maron de Jazer; rabisto atakis viajn somerajn fruktojn kaj vian rikolton. 33 Foriĝis ĝojo kaj gajeco de la fruktodona kampo kaj de la lando de Moab; Mi malaperigis vinon en la vinpremejoj, oni ne premos tie kun ĝojo vinon, triumfaj kantoj ne plu sonos. 34 Pro la kriado, kiu aŭdiĝas de Ĥeŝbon ĝis Eleale kaj ĝis Jahac, ili laŭte ekploris de Coar ĝis Ĥoronaim kaj ĝis la tria Eglat; ĉar ankaŭ la akvo de Nimrim sekmalaperis. 35 Mi ekstermos ĉe Moab, diras la Eternulo, ĉiun, kiu supreniras sur altaĵon kaj incensas al siaj dioj. 36 Tial Mia koro ĝemas pri Moab kiel fluto, kaj pri la loĝantoj de Kir-Ĥeres Mia koro ĝemas kiel fluto; ĉar la abundaĵo, kiun ili akiris, pereis. 37 Ĉar ĉiu kapo kalviĝis, kaj ĉiu barbo estas fortondita, sur ĉiuj manoj estas tranĉoj, kaj sur la lumboj estas sakaĵo. 38 Sur ĉiuj tegmentoj de Moab kaj sur liaj stratoj ĉie estas plorado; ĉar Mi disrompis Moabon kiel senvaloran vazon, diras la Eternulo. 39 Kiele disbatita li estas, kiele ili ploregas! kiele Moab turnis sian nukon, estas hontigita, kaj Moab fariĝis objekto de mokado kaj de teruro por ĉiuj siaj ĉirkaŭantoj! 40 Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen li alflugos kiel aglo kaj etendos siajn flugilojn super Moab. 41 Prenita estas Keriot, kaj la fortikigitaj urboj estas kaptitaj; kaj la koro de la herooj de Moab en tiu tago estos kiel la koro de virino dum la doloroj de naskado. 42 Kaj Moab estos ekstermita, ke li ne plu estos popolo, ĉar li leviĝis kontraŭ la Eternulo. 43 Teruro, kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho loĝanto de Moab, diras la Eternulo. 44 Kiu forkuros de la teruro, tiu falos en la kavon; kaj kiu eliros el la kavo, tiu trafos en kaptilon; ĉar Mi venigos sur lin, sur Moabon, la jaron de lia puno, diras la Eternulo. 45 Sub la ombro de Ĥeŝbon stariĝos tiuj, kiuj forkuros de la forto; sed fajro eliros el Ĥeŝbon kaj flamo el la mezo de Siĥon, kaj ĝi manĝegos la flankon de Moab kaj la verton de la filoj malkvietaj. 46 Ve al vi, ho Moab! pereis la popolo de Kemoŝ; ĉar viaj filoj estas prenitaj en kaptitecon kaj viaj filinoj estas forkondukitaj. 47 Sed en la tempo estonta Mi revenigos la kaptitojn de Moab, diras la Eternulo. Ĝis ĉi tie estas la verdikto pri Moab.

1 Pri la Amonidoj: Tiele diras la Eternulo: Ĉu Izrael ne havas filojn? ĉu li ne havas heredanton? kial do Malkam heredis Gadon kaj lia popolo loĝas