Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/664

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en la urboj de ĉi tiu? 2 Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi eksonigos militan trumpetadon super Raba de la Amonidoj; kaj ĝi fariĝos amaso da ruinoj, kaj ĝiaj filinoj forbrulos en fajro, kaj Izrael ekposedos siajn posedintojn, diras la Eternulo. 3 Ploregu, ho Ĥeŝbon, ĉar Aj estas ruinigita. Kriu, ho filinoj de Raba, zonu vin per sakaĵo, ploru kaj vagadu inter la bariloj; ĉar Malkam iras en kaptitecon kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj. 4 Kial vi fanfaronas pri viaj valoj? sangon fluigas via valo, ho filino malobeema, kiu fidas siajn trezorojn, kaj diras: Kiu povas veni al mi? 5 Jen Mi venigos sur vin timon, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, de ĉiuj viaj ĉirkaŭaĵoj; kaj vi estos dispelitaj ĉiu aparte, kaj neniu kolektos la vagantojn. 6 Tamen poste Mi revenigos la forkaptitajn Amonidojn, diras la Eternulo. 7 Pri Edom: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Ĉu jam ne ekzistas saĝo en Teman? ĉu la filoj jam ne havas konsilon? ĉu ilia saĝeco malaperis? 8 Forkuras, turnis sian dorson, kaj profunde sin kaŝas la loĝantoj de Dedan; ĉar malfeliĉon de Esav Mi venigis sur lin, la tempon de lia puno. 9 Kiam venos al vi vinberkolektantoj, ili ne restigos forgesitajn berojn; se venos ŝtelistoj en la nokto, ili rabos plenan kvanton. 10 Ĉar Mi nudigis Esavon, Mi malkaŝis liajn sekretajn rifuĝejojn, por ke li ne povu sin kaŝi; ekstermitaj estas lia idaro, liaj fratoj, kaj liaj najbaroj, kaj li jam ne ekzistas. 11 Restigu viajn orfojn, Mi konservos ilian vivon; kaj viaj vidvinoj fidu Min. 12 Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen tiuj, kiuj ne meritis trinki la pokalon, tamen ĝin trinkos; ĉu vi do povas resti nepunita? vi ne restos nepunita, sed vi nepre trinkos. 13 Ĉar Mi ĵuris per Mi, diras la Eternulo, ke Bocra fariĝos objekto de teruro, honto, ruinigo, kaj malbeno; kaj ĉiuj ĝiaj urboj fariĝos ruinoj por eterne. 14 Diron mi aŭdis de la Eternulo, kaj kuriero estas sendita al la nacioj: Kolektiĝu kaj iru kontraŭ ĝin, kaj leviĝu por batalo. 15 Ĉar jen Mi faris vin malgranda inter la nacioj, malestimata inter la homoj. 16 Via malhumileco kaj la fiereco de via koro trompis vin, kiu loĝas en la fendegoj de la rokoj kaj okupas suprojn de montoj; sed se vi eĉ aranĝus vian neston tiel alte, kiel aglo, eĉ de tie Mi ĵetos vin malsupren, diras la Eternulo. 17 Edom fariĝos objekto de teruro; ĉiu, kiu pasos preter li, miros kaj fajfos pri ĉiuj liaj vundoj. 18 Kiel renversitaj estas Sodom kaj Gomora kaj iliaj najbarlokoj, diras la Eternulo, tiel ankaŭ tie neniu restos, neniu homido tie loĝos. 19 Jen kiel leono li supreniras de la majesta Jordan kontraŭ la fortikan loĝejon; ĉar Mi rapide forpelos ilin de tie, kaj Mi estrigos tie tiun, kiu estas elektita. Ĉar kiu estas simila al Mi? kiu donos al Mi decidojn? kiu estas la paŝtisto, kiu povas kontraŭstari al Mi? 20 Tial aŭskultu la decidon de la Eternulo, kiun Li decidis pri Edom, kaj Liajn intencojn, kiujn Li havas pri la loĝantoj de Teman: la knaboj-paŝtistoj ilin fortrenos kaj detruos super ili ilian loĝejon. 21 De la bruo de ilia falo ektremos la tero, ilian kriadon oni aŭdos ĉe la Ruĝa Maro. 22 Jen li leviĝos kiel aglo, ekflugos kaj etendos siajn flugilojn super Bocra; kaj la koro de la herooj de Edom en tiu tago estos kiel la koro de virino ĉe la naskodoloroj. 23 3 Pri Damasko: Hontigitaj estas Ĥamat kaj Arpad, ĉar, aŭdinte malbonan sciigon, ili senkuraĝiĝis; ĉe la maro ili tiel ektremis, ke ili ne povas trankviliĝi. 24 Damasko senkuraĝiĝis, turnis sin, por forkuri; tremo atakis ĝin, doloro kaj turmentoj ĝin kaptis, kiel naskantinon. 25 Kial ne estas riparita la glora urbo, la gaja urbo? 26 Tial ĝiaj junuloj falos sur ĝiaj stratoj, kaj ĉiuj militistoj pereos en tiu tago, diras la Eternulo Cebaot. 27 Kaj Mi ekbruligos fajron sur la murego de Damasko, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Ben-Hadad. 28 8 Pri Kedar, kaj pri la regnoj de Ĥacor, kiujn venkobatis Nebukadnecar, reĝo de Babel:. 29 Tiele diras la Eternulo: Leviĝu, iru kontraŭ Kedaron, kaj ruinigu la filojn de la oriento. 30 Iliaj tendoj kaj ŝafaroj estos prenitaj; iliajn tapiŝojn kaj ĉiujn iliajn vazojn kaj iliajn kamelojn oni forprenos, kaj