Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/665

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

oni kriados al ili: Teruro ĉirkaŭe. 31 Forkuru, foriĝu rapide, kaŝu vin profunde, ho loĝantoj de Ĥacor, diras la Eternulo; ĉar Nebukadnecar, reĝo de Babel, faras pri vi decidon kaj havas intencon kontraŭ vi. 32 Leviĝu, iru kontraŭ popolon trankvilan, kiu sidas en sendanĝereco, diras la Eternulo; ĝi ne havas pordojn nek riglilojn, ili vivas izolite. 33 Kaj iliaj kameloj estos forrabitaj, kaj la multo de iliaj brutoj fariĝos rabakiro; kaj Mi dispelos ilin al ĉiuj ventoj, ilin, kiuj tondas la harojn sur la tempioj, kaj de ĉiuj flankoj Mi venigos ilian malfeliĉon, diras la Eternulo. 34 Kaj Ĥacor fariĝos loĝejo de ŝakaloj, eterna dezerto; neniu tie restos, kaj neniu homido tie loĝos. 35 4 Jen estas la vorto de la Eternulo, kiu aperis al la profeto Jeremia pri Elam, en la komenco de la reĝado de Cidkija, reĝo de Judujo: 36 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen Mi rompos la pafarkon de Elam, ilian ĉefan forton. 37 Kaj Mi venigos sur Elamon kvar ventojn de la kvar finoj de la ĉielo, kaj Mi dispelos ilin al ĉiuj tiuj ventoj; kaj ne ekzistos popolo, al kiu ne venus la dispelitoj el Elam. 38 Kaj Mi senkuraĝigos Elamon antaŭ iliaj malamikoj, kaj antaŭ tiuj, kiuj celas ilian morton; kaj Mi venigos sur ilin malbonon, la flamon de Mia kolero, diras la Eternulo, kaj Mi persekutos ilin per la glavo, ĝis Mi ekstermos ilin. 39 Kaj Mi starigos Mian tronon en Elam, kaj Mi pereigos tie la reĝon kaj la eminentulojn, diras la Eternulo. 40 Tamen en la tempo estonta Mi revenigos la forkaptitojn de Elam, diras la Eternulo.

1 Jen estas la vorto, kiun la Eternulo diris per la profeto Jeremia pri Babel kaj pri la lando de la Ĥaldeoj:. 2 Sciigu al la nacioj kaj proklamu, levu standardon, proklamu, ne kaŝu, diru: Prenita estas Babel, hontigita estas Bel, frakasita estas Merodaĥ, hontigitaj estas ĝiaj idoloj, frakasitaj estas ĝiaj statuoj. 3 Ĉar eliris kontraŭ ĝin popolo el la nordo, kiu faros ĝian landon dezerto, kaj ne plu estos loĝanto en ĝi: de homo ĝis bruto ĉio foriĝos kaj foriros. 4 En tiuj tagoj kaj en tiu tempo, diras la Eternulo, venos la idoj de Izrael kune kun la idoj de Jehuda; ili iros kaj ploros, kaj serĉos la Eternulon, sian Dion. 5 Pri la vojo al Cion ili demandos, tien estos turnita ilia vizaĝo: Venu, ni aliĝos al la Eternulo per interligo eterna, neforgesebla. 6 Mia popolo estis kiel erarvagantaj ŝafoj: ili paŝtistoj delogis ilin, erarvagigis ilin sur la montoj; de monto sur monteton ili vagis, ili forgesis sian ŝafejon. 7 Ĉiuj, kiuj renkontis ilin, manĝis ilin; kaj iliaj malamikoj diris: Ni ne estas kulpaj, ĉar ili pekis antaŭ la Eternulo, la loĝejo de la vero, antaŭ la espero de iliaj patroj, la Eternulo. 8 Kuru el Babel kaj eliru el la lando de la Ĥaldeoj, kaj estu kiel virkaproj antaŭ la ŝafoj. 9 Ĉar jen Mi vekos kaj venigos sur Babelon amason da grandaj popoloj el lando norda, kaj ili aranĝos sin kontraŭ ĝi, kaj ĝi estos venkoprenita; iliaj sagoj, kiel lerta heroo, ne revenas vane. 10 Kaj Ĥaldeujo fariĝos militakiro; ĉiuj ĝiaj prirabantoj satiĝos, diras la Eternulo. 11 Ĉar vi ĝojis, ĉar vi triumfis, ho rabintoj de Mia heredaĵo, ĉar vi saltis, kiel bovidino sur herbo, kaj blekis, kiel fortaj ĉevaloj, 12 tre hontigita estas via patrino, mokata estas via naskintino; jen estas la estonteco de la nacioj: dezerto, neloĝata tero, kaj stepo. 13 De la kolero de la Eternulo ĝi fariĝos neloĝata, kaj ĝi tuta fariĝos dezerta; ĉiu, kiu iros preter Babel, miros kaj fajfos pri ĉiuj ĝiaj vundoj. 14 Pretigu vin kontraŭ Babel ĉirkaŭe, ĉiuj streĉantoj de pafarkoj, pafu sur ĝin, ne domaĝu sagojn; ĉar ĝi pekis antaŭ la Eternulo. 15 Triumfe kriu kontraŭ ĝi ĉirkaŭe; malleviĝis ĝia mano, falis ĝia fundamento, detruiĝis ĝiaj muregoj; ĉar tio estas venĝo de la Eternulo; venĝu al ĝi; kiel ĝi agis, tiel agu kontraŭ ĝi. 16 Ekstermu el Babel semanton kaj rikoltanton en la tempo de rikoltado; de la glavo de la tirano ĉiu sin turnu al sia popolo, kaj ĉiu forkuru en sian landon. 17 7 Izrael estas kiel disĵetita ŝafaro; leonoj lin dispelis: la unua manĝis lin la reĝo de Asirio, kaj ĉi tiu lasta, Nebukadnecar, reĝo de Babel, rompis al li la ostojn. 18 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen