Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/670

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉe la dua kolono, ankaŭ kun granatoj. 23 Da granatoj estis sur ĉiu flanko naŭdek ses; la nombro de la granatoj ĉirkaŭ la krono estis cent. 24 Kaj la korpogardistestro prenis la ĉefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn. 25 Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj sep virojn el la adjutantoj de la reĝo, kiuj troviĝis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj troviĝis en la urbo. 26 Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la reĝo de Babel en Riblan. 27 Kaj la reĝo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando Ĥamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando. 28 Jen estas la kvanto de la popolo, kiun Nebukadnecar elhejmigis: en la sepa jaro tri mil dudek tri Judojn; 29 en la dek-oka jaro de Nebukadnecar okcent tridek du homojn el Jerusalem; 30 en la dudek-tria jaro de Nebukadnecar la korpogardistestro Nebuzaradan elhejmigis sepcent kvardek kvin homojn el la Judoj: la kvanto de ĉiuj estis kvar mil sescent homoj. 31 1 En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-kvina tago de la monato, Evil-Merodaĥ, reĝo de Babel, en la unua jaro de sia reĝado, levis la kapon de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, kaj elirigis lin el la malliberejo; 32 kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian tronon pli alte ol la tronoj de la aliaj reĝoj, kiuj estis ĉe li en Babel; 33 kaj li ŝanĝis liajn vestojn de malliberejo; kaj li manĝadis ĉiam ĉe li dum sia tuta vivo. 34 Kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la reĝo de Babel ĉiutage dum lia tuta vivo, ĝis la tago de lia morto.


PLORKANTO DE JEREMIA


1 Kiel solece sidas la urbo, kiu estis tiel multehoma!
La estrino de la nacioj fariĝis kiel vidvino,
La princino de landoj fariĝis tributulino! 2 Senĉese ŝi ploras en la nokto, kaj ŝiaj larmoj estas sur ŝiaj vangoj;
Ŝi havas neniun konsolanton inter ĉiuj siaj amintoj,
Ĉiuj ŝiaj amikoj ŝin perfidis, fariĝis ŝiaj malamikoj. 3 Elmigris Jehuda pro mizero kaj tro malfacila laborado;
Li ekloĝis inter la nacioj, sed ne trovas ripozon;
Ĉiuj liaj persekutantoj atingis lin en malvastaj lokoj. 4 La vojoj de Cion estas malĝojaj, ĉar neniu iras al festoj;
Ĉiuj ĝiaj pordegoj dezertiĝis, ĝiaj pastroj ĝemas;
Ĝiaj virgulinoj ploras, kaj al ĝi mem estas tre maldolĉe. 5 Ĝiaj kontraŭuloj fariĝis ĉefoj, ĝiaj malamikoj ĝuas bonstaton;
Ĉar la Eternulo ĵetis sur ĝin mizeron pro la multo de ĝiaj malbonagoj;
Ĝiaj infanoj iris en kaptitecon, pelataj de la malamiko. 6 Foriĝis de la filino de Cion ŝia tuta beleco;
Ŝiaj princoj fariĝis kiel cervoj, kiuj ne trovas paŝtejon,
Kaj ili iras senforte antaŭ la pelanto. 7 En la tagoj de sia mizero kaj suferoj Jerusalem rememoras ĉiujn ĉarmaĵojn, kiujn ŝi havis en la tempoj pasintaj;
Dume nun ŝia popolo enfalis en la manon de premanto, kaj neniu ŝin helpas,
La malamikoj ŝin rigardas kaj ridas pri ŝia ruiniĝo. 8 Pekis, pekis Jerusalem, tial ŝi fariĝis kiel hontindulino;
Ĉiuj, kiuj ŝin estimis, nun malestimas ŝin, ĉar ili vidas ŝian malhonoron;
Kaj ŝi mem ĝemas kaj turnas sin malantaŭen.