Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/671

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

9 Ŝia malpuraĵo estas sur la rando de ŝia vesto; ŝi ne pensis pri sia estonteco;
Tial ŝi terure malaltiĝis, kaj ŝi havas neniun konsolanton;
Rigardu, ho Eternulo, mian mizeron, ĉar la malamiko forte fieras. 10 La malamiko etendis sian manon sur ĉiujn ŝiajn grandvaloraĵojn;
Ŝi vidas, kiel en ŝian sanktejon eniras nacioj,
Pri kiuj Vi ordonis, ke ili ne eniru en Vian komunumon. 11 Ŝia tuta popolo ĝemas, ili serĉas panon,
Ili fordonas siajn grandvaloraĵojn pro manĝaĵo, por revigligi sian animon:
Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kiel malestimata mi fariĝis! 12 Ho vi, ĉiuj, kiuj preteriras la vojon, rigardu kaj vidu,
Ĉu ekzistas sufero simila al mia sufero,
Kiu trafis min kaj kiun la Eternulo ĵetis sur min en la tago de Lia flama kolero. 13 De supre Li ĵetis fajron en miajn ostojn, kaj ĝi ekregis en ili;
Li etendis reton antaŭ miaj piedoj, renversis min malantaŭen;
Li ruinigis min, faris min dolorplena dum la tuta tago. 14 Kunplektiĝis per Lia mano la juĝo de miaj pekoj;
Ili kunplektiĝis, suriris sur mian kolon; Li faligis mian forton;
La Sinjoro transdonis min en tiajn manojn, el kiuj mi ne povas leviĝi. 15 La Sinjoro dispremis per la piedoj ĉiujn miajn fortulojn interne de mi;
Li kunvokis festan kunvenon kontraŭ min, por disbati miajn junulojn;
Kiel en vinpremejo la Sinjoro piedpremis la virgulinon- filinon de Jehuda. 16 Pro tio mi ploras kaj miaj ambaŭ okuloj abunde fluigas akvon;
Ĉar malproksime de mi estas konsolanto, kiu povus revigligi mian animon;
Miaj infanoj pereis, ĉar la malamiko venkis. 17 Cion etendas siajn manojn, sed ĝi ne trovas konsolanton;
La Eternulo vokis kontraŭ Jakobon liajn malamikojn de ĉiuj flankoj;
Jerusalem fariĝis inter ili kiel hontindulino. 18 Justa Li estas, la Eternulo, ĉar mi malobeis Liajn vortojn.
Aŭskultu, ho ĉiuj popoloj, kaj rigardu mian suferadon:
Miaj virgulinoj kaj junuloj iris en kaptitecon. 19 Mi vokis miajn amikojn, sed ili min trompis;
Miaj pastroj kaj miaj plejaĝuloj estas mortantaj en la urbo,
Ili serĉas por si panon, por revigligi sian animon. 20 Rigardu, ho Eternulo, en kia mizero mi estas!
Miaj internaĵoj ŝvelis, mia koro renversiĝis en mi, ĉar mi forte malobeis.
Ekstere seninfanigis min la glavo, kaj en la domo la morto. 21 Oni aŭdas, kiel mi ĝemas, sed neniu min konsolas;
Ĉiuj miaj malamikoj aŭdis pri mia malfeliĉo, kaj ekĝojis, ĉar Vi tion faris;
Venigu do la tagon, kiam Vi proklamos, ke ili fariĝu kiel mi. 22 Ilia tuta malboneco venu antaŭ Vin;
Kaj agu kun ili tiel, kiel Vi agis kun mi pro ĉiuj miaj pekoj;
Ĉar granda estas mia ĝemado, kaj mia koro doloras.

1 Kiele la Sinjoro en Sia kolero kovris per mallumo la filinon de Cion!
De la ĉielo sur la teron Li ĵetegis la belecon de Izrael,
Kaj ne rememoris Sian piedbenketon en la tago de Sia kolero. 2 Senindulge ekstermis la Sinjoro ĉiujn loĝejojn de Jakob;
Li detruis en Sia kolero la fortikaĵojn de la filino de Jehuda, alniveligis ilin al la tero;
Li frapis la regnon kaj ĝiajn regantojn. 3 En flama kolero Li rompis ĉiujn kornojn de Izrael;
Li tiris Sian dekstran manon malantaŭen, kiam venis la malamiko;
Kaj Li ekbruligis en Jakob kvazaŭ flamantan fajron, kiu ekstermas ĉion ĉirkaŭe.