Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/673

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

21 Surtere sur la stratoj kuŝis junuloj kaj maljunuloj;
Miaj junulinoj kaj junuloj falis de glavo;
Vi mortigis en la tago de Via kolero, buĉis kaj ne kompatis. 22 Kiel por festa tago Vi kunvokis de ĉirkaŭe miajn terurajn najbarojn,
Kaj en la tago de la kolero de la Eternulo neniu saviĝis, neniu restis;
Tiujn, kiujn mi dorlotis kaj edukis, ĉiujn ekstermis mia malamiko.

1 Mi estas la viro, kiu spertis suferon sub la vergo de Lia kolero. 2 Min Li kondukis kaj irigis en mallumon, ne en lumon. 3 Nur sur min Li turnas Sian manon ĉiutage denove. 4 Li maljunigis mian karnon kaj haŭton, rompis miajn ostojn. 5 Li konstruis ĉirkaŭ mi, ĉirkaŭis min per maldolĉaĵoj kaj malfacilaĵoj. 6 En mallumon Li lokis min, kiel porĉiamajn mortintojn. 7 Li ĉirkaŭbaris min, ke mi ne povu eliri; Li ligis min per pezaj ĉenoj. 8 Kvankam mi krias kaj vokas, Li kovras Siajn orelojn antaŭ mia preĝo. 9 Li baris miajn vojojn per hakitaj ŝtonoj; Li kurbigis miajn vojetojn. 10 Li estas por mi kiel urso en embusko, kiel leono en kaŝita loko. 11 Li depuŝis min de miaj vojoj, kaj disŝiris min; Li faris min objekto de teruro. 12 Li streĉis Sian pafarkon, kaj starigis min kiel celon por Siaj sagoj. 13 En miajn renojn Li pafis la filojn de Sia sagujo. 14 Mi fariĝis mokataĵo por mia tuta popolo, ilia ĉiutaga rekantaĵo. 15 Li satigis min per maldolĉaĵo, trinkoplenigis min per vermuto. 16 Li disrompis miajn dentojn en malgrandajn pecojn, Li enpuŝis min en cindron. 17 Mia animo estas forpuŝita for de paco; bonstaton mi forgesis. 18 Kaj mi diris: Pereis mia forto kaj mia espero al la Eternulo. 19 La memoro pri mia mizero kaj miaj suferoj estas vermuto kaj galo. 20 Konstante rememorante tion, senfortiĝas en mi mia animo. 21 Sed tion mi respondas al mia koro, kaj tial mi esperas: 22 Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis, 23 Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas; granda estas Via fideleco. 24 Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo; tial mi esperas al Li. 25 La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj esperas al Li, por la animo, kiu serĉas Lin. 26 Bone estas esperi pacience helpon de la Eternulo. 27 Bone estas al la homo, kiu portas jugon en sia juneco; 28 Li sidas solece kaj silentas, kiam li estas ŝarĝita; 29 Li metas sian buŝon en polvon, kredante, ke ekzistas espero; 30 Li donas sian vangon al tiu, kiu lin batas; li satigas sin per malhonoro. 31 Ĉar ne por eterne forlasas la Sinjoro; 32 Se Li iun suferigas, Li ankaŭ kompatas pro Sia granda favorkoreco; 33 Ĉar ne el Sia koro Li sendas mizeron kaj suferon al la homoj. 34 Kiam oni premas sub siaj piedoj ĉiujn malliberulojn de la tero, 35 Kiam oni forklinas la rajton de homo antaŭ la vizaĝo de la Plejaltulo, 36 Kiam oni estas maljusta kontraŭ homo en lia juĝa afero. Ĉu la Sinjoro tion ne vidas? 37 Kiu povas per sia diro atingi, ke io fariĝu, se la Sinjoro tion ne ordonis? 38 Ĉu ne el la buŝo de la Plejaltulo eliras la decidoj pri malbono kaj pri bono?