Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/674

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

39 Kial murmuras homo vivanta? Ĉiu murmuru kontraŭ siaj pekoj. 40 Ni trarigardu kaj esploru nian konduton, kaj ni revenu al la Eternulo; 41 Ni levu nian koron kaj niajn manojn al Dio en la ĉielo. 42 Ni pekis kaj malobeis, kaj Vi ne pardonis. 43 Vi kovris Vin per kolero kaj persekutis nin; Vi mortigis, Vi ne kompatis. 44 Vi kovris Vin per nubo, por ke ne atingu Vin la preĝo. 45 Vi faris nin balaindaĵo kaj abomenindaĵo inter la popoloj. 46 Malfermegis kontraŭ ni sian buŝon ĉiuj niaj malamikoj. 47 Teruro kaj pereo trafis nin, ruinigo kaj malfeliĉo. 48 Torentojn da akvo verŝas mia okulo pri la malfeliĉo de la filino de mia popolo. 49 Mia okulo fluigas kaj ne ĉesas, ne ekzistas por ĝi halto, 50 Ĝis la Eternulo ekrigardos kaj ekvidos de la ĉielo. 51 Mia okulo suferigas mian animon pri ĉiuj filinoj de mia urbo. 52 Senkaŭze ĉasas min kiel birdon miaj malamikoj; 53 Ili pereigas mian vivon en kavo, ili ĵetas sur min ŝtonojn. 54 Akvo leviĝis kontraŭ mian kapon, kaj mi diris: Mi tute pereis. 55 Mi vokis Vian nomon, ho Eternulo, el la profunda kavo; 56 Vi aŭdis mian voĉon; ne kovru Vian orelon antaŭ mia vokado pri liberigo. 57 Vi alproksimiĝis, kiam mi vokis al Vi; Vi diris: Ne timu. 58 Vi, ho Sinjoro, defendis mian juĝaferon; Vi liberigis mian vivon. 59 Vi vidis, ho Eternulo, la maljustaĵon, kiun mi suferas; juĝu mian aferon. 60 Vi vidis ilian tutan venĝon, ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi. 61 Vi aŭdis ilian insultadon, ho Eternulo, ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi, 62 La parolojn de tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ min, kaj iliajn pensojn kontraŭ mi dum la tuta tago. 63 Rigardu, kiam ili sidas kaj kiam ili leviĝas; mi ĉiam estas ilia rekantaĵo. 64 Redonu al ili repagon, ho Eternulo, laŭ la faroj de iliaj manoj. 65 Donu al ili doloron en la koro, sentigu al ili Vian malbenon. 66 Persekutu ilin en kolero, kaj ekstermu ilin el sub la ĉielo de la Eternulo.

1 Kiele senbriliĝis la oro, ŝanĝiĝis la bonega metalo!
La ŝtonoj de la sanktejo kuŝas disĵetitaj en la komenco de ĉiuj stratoj! 2 La karaj filoj de Cion, havantaj la valoron de plej pura oro,
Kiele ili similiĝis al argilaj potoj, faritaĵo de potisto! 3 Eĉ ŝakaloj donas siajn mamojn kaj nutras siajn idojn;
Sed la filino de mia popolo fariĝis kruela, kiel strutoj en la dezerto. 4 La lango de suĉinfano algluiĝis al ĝia palato pro soifo;
Infanoj petas panon, sed neniu donas al ili. 5 Kiuj antaŭe manĝadis frandaĵojn, tiuj senfortiĝas nun pro malsato sur la stratoj;
Kiuj estis edukitaj sur purpuro, tiuj ruliĝas nun sur sterko. 6 La pekoj de la filino de mia popolo estas pli grandaj, ol la pekoj de Sodom,
Kiu estis renversita momente, kaj manoj ĝin ne turmentis. 7 Ŝiaj princoj estis pli puraj ol neĝo, pli klaraj ol lakto;
Ilia vizaĝo estis pli ruĝa ol koraloj, ili aspektis kiel safiro; 8 Nun ilia vizaĝo estas pli nigra ol karbo; oni ne rekonas ilin sur la stratoj;
Ilia haŭto alpendiĝis al iliaj ostoj, velksekiĝis kiel ligno. 9 Pli bone estis al tiuj, kiuj mortis de glavo, ol al tiuj, kiuj mortas de malsato,
Kiuj senfortiĝas kaj pereas pro manko de produktaĵoj de kampo.