Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/691

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

siaj malbonagoj, kiujn li faris, tial li nepre vivos, li ne mortos. 29 La domo de Izrael diros: Ne ĝusta estas la agadmaniero de la Sinjoro. Ĉu Mia agadmaniero estas ne ĝusta, ho domo de Izrael? Ne, via agadmaniero estas ne ĝusta. 30 Tial Mi juĝos vin, ho domo de Izrael, ĉiun laŭ lia konduto, diras la Sinjoro, la Eternulo. Pentu kaj retiru vin de ĉiuj viaj krimoj, por ke la malbonagoj ne estu por vi falilo. 31 Forĵetu de vi ĉiujn viajn krimojn, per kiuj vi pekis, kaj faru al vi novan koron kaj novan spiriton. Kial vi mortu, ho domo de Izrael? 32 Ĉar Mi ne deziras la morton de mortanto, diras la Sinjoro, la Eternulo; konvertu vin kaj vivu.

1 Kaj vi eksonigu funebran kanton pri la princoj de Izrael; 2 kaj diru: Kial via patrino kiel leonino kuŝis inter leonoj, inter leonidoj edukis siajn idojn? 3 Ŝi edukis unu el siaj idoj, ĝi fariĝis leonido, kaj ĝi lernis disŝiri kaptaĵon, ĝi manĝis homojn. 4 Kaj aŭdis pri ĝi popoloj; ĝi estas kaptita en ilian kavon, kaj ili forkondukis ĝin en ĉenoj en la landon Egiptan. 5 Kiam ŝi vidis, ke ŝia espero malaperis, ŝi prenis alian el siaj idoj kaj faris ĝin leonido. 6 Irante meze de leonoj, ĝi fariĝis leonido, lernis disŝiri kaptaĵon, manĝis homojn. 7 Ĝi difektis iliajn loĝejojn, dezertigis iliajn urbojn; kaj la lando, kun ĉio, kio estis en ĝi, eksentis teruron antaŭ la voĉo de ĝia blekegado. 8 Tiam kolektiĝis kontraŭ ĝi la popoloj el la ĉirkaŭaj landoj kaj ĵetis sur ĝin sian reton, kaj ĝi kaptiĝis en ilian kavon. 9 Kaj oni metis ĝin en ĉenoj en kaĝegon kaj forportis ĝin al la reĝo de Babel; kaj oni metis ĝin en fortikigitan lokon, por ke oni ne plu aŭdu ĝian voĉon sur la montoj de Izrael. 10 Via patrino estis, simile al vi, kiel vinberkreskaĵo, plantita apud akvo, fruktoriĉa kaj branĉoriĉa pro la abundo de akvo. 11 Kaj elkreskis al ĝi branĉoj tiel fortikaj, ke ili taŭgis kiel sceptroj de regantoj, kaj alte leviĝis ĝia trunko inter la branĉaro; kaj ĝi estis bone videbla pro sia alteco kaj pro la multo de siaj branĉoj. 12 Sed en kolero oni ĝin elŝiris kaj ĵetis sur la teron, kaj la orienta vento elsekigis ĝiajn fruktojn; derompiĝis kaj velksekiĝis la fortikaj branĉoj, fajro ilin konsumis. 13 Kaj nun ĝi estas transplantita en la dezerton, en landon sekan kaj senakvan. 14 Kaj eliris fajro el unu el ĝiaj branĉoj kaj forkonsumis ĝiajn fruktojn; kaj jam ne restis sur ĝi fortika branĉo por sceptro de regado. Funebra kanto tio estas, kaj ĝi restos funebra kanto.

1 En la sepa jaro, en la deka tago de la kvina monato, venis kelkaj el la plejaĝuloj de Izrael, por demandi la Eternulon, kaj ili sidiĝis antaŭ mi. 2 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 3 Ho filo de homo, parolu al la plejaĝuloj de Izrael, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉu por demandi Min vi venis? kiel Mi vivas, Mi ne respondos al via demando, diras la Sinjoro, la Eternulo. 4 Se vi volas juĝi ilin, se vi volas juĝi, ho filo de homo, tiam montru al ili la abomenindaĵojn de iliaj patroj, 5 kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la tago, kiam Mi elektis Izraelon kaj levis Mian manon al la idaro de la domo de Jakob, kiam Mi konigis Min al ili en la lando Egipta, kaj, levante al ili Mian manon, diris: Mi estas la Eternulo, via Dio ― 6 en tiu tago Mi per levo de la mano promesis al ili, ke Mi elkondukos ilin el la lando Egipta en landon, kiun Mi elektis por ili, kie fluas lakto kaj mielo, kaj kiu estas la plej bela el ĉiuj landoj. 7 Kaj Mi diris al ili: Ĉiu el vi forĵetu la fiaĵojn, kiuj estas antaŭ liaj okuloj, kaj ne malpurigu vin per la idoloj de Egiptujo: Mi, la Eternulo, estas via Dio. 8 Sed ili malobeis Min kaj ne volis aŭskulti Min, kaj neniu el ili forĵetis la fiaĵojn, kiuj estis antaŭ liaj okuloj, kaj la idolojn de Egiptujo ili ne forlasis. Kaj Mi intencis elverŝi sur ilin Mian koleron, kontentigi sur ili Mian indignon meze de la lando Egipta. 9 Tamen pro Mia nomo, por ke ĝi ne malsanktiĝu antaŭ la okuloj de la nacioj, inter kiuj ili estis kaj antaŭ kies okuloj Mi konigis Min al ili, Mi agis tiel, ke Mi elkondukis ilin el la lando Egipta. 10 Kaj Mi elkondukis ilin el la lando Egipta kaj