Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/692

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

venigis ilin en la dezerton. 11 Kaj Mi donis al ili Miajn leĝojn, kaj Mi konigis al ili Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas. 12 Ankaŭ Miajn sabatojn Mi donis al ili, por ke ili estu signo inter Mi kaj ili, por ke ili sciu, ke Mi, la Eternulo, ilin sanktigas. 13 Sed la domo de Izrael ribelis kontraŭ Mi en la dezerto: ili ne sekvis Miajn leĝojn, kaj ili malŝatis Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas, kaj Miajn sabatojn ili tre malsanktigis. Kaj Mi intencis elverŝi sur ilin Mian koleron en la dezerto, por ekstermi ilin. 14 Tamen Mi agis pro Mia nomo, por ke ĝi ne malsanktiĝu antaŭ la okuloj de la nacioj, antaŭ kies okuloj Mi elkondukis ilin. 15 Mi levis kontraŭ ilin Mian manon en la dezerto, por ne venigi ilin en la landon, kiun Mi destinis, en kiu fluas lakto kaj mielo kaj kiu estas la plej bela el ĉiuj landoj; 16 pro tio, ke ili malŝatis Miajn decidojn, ne sekvis Miajn leĝojn, kaj malsanktigis Miajn sabatojn; ĉar ilia koro sekvis iliajn idolojn. 17 Tamen Mia okulo indulgis ilin, por ne pereigi ilin, kaj Mi ne faris al ili finon en la dezerto. 18 Kaj Mi diris al iliaj infanoj en la dezerto: Ne sekvu la leĝojn de viaj patroj, ne observu iliajn morojn, kaj ne malpurigu vin per iliaj idoloj. 19 Mi, la Eternulo, estas via Dio; Miajn leĝojn sekvu, kaj Miajn decidojn observu, kaj plenumu ilin; 20 kaj tenu sankte Miajn sabatojn, por ke ili estu signo inter Mi kaj vi, por ke vi sciu, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio. 21 Sed la infanoj malobeis Min: Miajn leĝojn ili ne sekvis, ili ne observis kaj ne plenumis Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas, malsanktigis Miajn sabatojn. Kaj Mi intencis elverŝi Mian koleron sur ilin, kontentigi Mian indignon sur ili en la dezerto. 22 Tamen Mi retiris Mian manon kaj agis pro Mia nomo, por ke ĝi ne malsanktiĝu antaŭ la okuloj de la nacioj, antaŭ kies okuloj Mi elkondukis ilin. 23 Sed, levinte Mian manon, Mi diris al ili en la dezerto, ke Mi disĵetos ilin inter la naciojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn 24 pro tio, ke ili ne plenumis Miajn decidojn, malŝatis Miajn leĝojn, malsanktigis Miajn sabatojn, kaj direktis siajn okulojn al la idoloj de siaj patroj. 25 Tial Mi donis al ili instituciojn nebonajn, kaj aranĝojn, per kiuj ili ne povas vivi; 26 kaj Mi permesis al ili malpurigi sin per siaj oferoj, trairigante tra fajro ĉiun unuenaskiton, por ke Mi ruinigu ilin, por ke ili eksciu, ke Mi estas la Eternulo. 27 Tial parolu al la domo de Izrael, ho filo de homo, kaj diru al ili, ke tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ankoraŭ plue viaj patroj malhonoris Min per la pekoj, kiujn ili faris kontraŭ Mi: 28 Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi per levo de mano promesis, ke Mi donos ĝin al ili; sed ĉie, kie ili vidis ian altan monteton aŭ ian branĉoriĉan arbon, ili buĉis tie siajn oferojn kaj alportis tien siajn kolerigantajn donojn, metis tien siajn agrablajn odoraĵojn kaj verŝis tie siajn verŝoferojn. 29 Kaj Mi diris al ili: Kio estas tiu altaĵo, sur kiun vi iras? Kaj oni donis al tiu loko la nomon Altaĵo ĝis la nuna tago. 30 Tial diru al la domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi malpurigas vin konforme al la konduto de viaj patroj, kaj vi malĉaste sekvas iliajn abomenindaĵojn; 31 alportante viajn donacojn, trairigante viajn infanojn tra fajro, vi malpurigas vin per ĉiuj viaj idoloj ĝis la nuna tempo; ĉu do Mi povas respondi al viaj demandoj, ho domo de Izrael? Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi ne respondos al viaj demandoj. 32 Kaj kio venas en vian kapon, kiam vi diras: Ni estu kiel la nacioj, kiel la gentoj de la landoj, servante al ligno kaj al ŝtonoj ― tio ne efektiviĝos. 33 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, per forta mano, per etendita brako, kaj per elverŝado de kolero Mi reĝos super vi; 34 kaj per forta mano, per etendita brako, kaj per elverŝado de kolero, Mi elkondukos vin el inter la popoloj, kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estas disĵetitaj; 35 kaj Mi venigos vin en la dezerton de la popoloj, kaj tie Mi procesos kun vi vizaĝon kontraŭ vizaĝo. 36 Kiel Mi procesis kun viaj patroj en la dezerto de la lando Egipta, tiel Mi procesos kun vi, diras la Sinjoro, la Eternulo. 37 Kaj Mi pasigos vin sub vergo kaj venigos vin en la ligilojn de la inter-