Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/714

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

brul-, pekoferon, kaj kulpoferon. 40 Ĉe la ekstera flanko apud la enirejo de la norda pordego staris du tabloj, kaj ĉe la dua flanko, apud la portiko de la pordego, staris ankaŭ du tabloj. 41 Kvar tabloj unuflanke kaj kvar tabloj aliaflanke staris ĉe la flankoj de la pordego: ok tabloj, sur kiuj oni buĉadis. 42 Kaj kvar tabloj por bruloferoj estis el ĉirkaŭhakitaj ŝtonoj, kaj havis la longon de unu ulno kaj duono kaj la larĝon de unu ulno kaj duono kaj la alton de unu ulno; sur ili oni kuŝigadis la ilojn, per kiuj oni buĉadis la bruloferon kaj aliajn oferojn. 43 Kaj listeloj, havantaj la larĝon de unu manplato, estis ĉe la muroj de la domo ĉirkaŭe; kaj sur la tablojn oni metadis la viandon de la ofero. 44 Ekstere de la interna pordego estis ĉambroj por kantistoj, ĉe la interna korto, flanke de la norda pordego; ili estis turnitaj per sia vizaĝa flanko suden, sed unu, flanke de la orienta ĉambro, estis turnita norden. 45 Kaj li diris al mi: Ĉi tiu ĉambro, kiu estas turnita suden, estas por la pastroj, kiuj plenumas la servadon en la domo; 46 kaj la ĉambro, kiu estas turnita per sia vizaĝa flanko norden, estas por la pastroj, kiuj plenumas la servadon ĉe la altaro: tio estas la filoj de Cadok, kiuj solaj el la idoj de Levi povas alproksimiĝi al la Eternulo, por servi al Li. 47 Kaj li mezuris la korton: ĝi havis la longon de cent ulnoj kaj la larĝon de cent ulnoj, ĝi estis kvadrata; kaj la altaro staris antaŭ la domo. 48 Kaj li venigis min en la vestiblon de la domo; kaj li mezuris ĉe kolono de la portiko kvin ulnojn ĉe unu flanko kaj kvin ulnojn ĉe la dua flanko; kaj la larĝo de la pordego estis tri ulnoj ĉe unu flanko kaj tri ulnoj ĉe la dua flanko. 49 La longo de la portiko estis dudek ulnoj, kaj la larĝo dek unu ulnoj, kaj ĝi havis ŝtupojn por supreniri; kaj la kolonoj havis bazaĵojn, unu ĉe unu flanko kaj unu ĉe la alia flanko.

1 Kaj li venigis min en la templon; kaj li mezuris ĉe la kolonoj ses ulnojn da larĝo ĉe unu flanko kaj ses ulnojn da larĝo ĉe la alia flanko, laŭlarĝe de la tabernaklo. 2 La larĝo de la pordo estis dek ulnoj, kaj la flankoj de la pordo havis la larĝon de kvin ulnoj ĉe unu flanko kaj kvin ulnoj ĉe la alia flanko; kaj li mezuris la longon de la templo, kvardek ulnojn, kaj la larĝon, dudek ulnojn. 3 Kaj li eniris internen, kaj mezuris sur la kolono de la pordo du ulnojn kaj sur la pordo mem ses ulnojn; kaj la larĝo de la pordo estis sep ulnoj. 4 Kaj li mezuris en la longo de la templo dudek ulnojn kaj en la larĝo dudek ulnojn en la interna parto de la templo; kaj li diris al mi: Ĉi tio estas la plejsanktejo. 5 Kaj li mezuris la muron de la domo, kiu havis ses ulnojn da diko, kaj la larĝo de la flanka galerio ĉirkaŭe de la tuta domo estis kvar ulnoj. 6 Kaj la flankaj galerioj, unu apud la alia, havis la longon de tridek tri futoj, kaj limiĝis per la muro, kiu estis ĉe la domo por la galerioj ĉirkaŭe, por ke ili estu kunigitaj inter si, sed ne kunigitaj kun la muro de la domo. 7 Kaj la larĝo kaj amplekso de la flankaj galerioj estis des pli grandaj ju pli alte; ĉar ankaŭ la domo estis ju pli alte des pli ampleksa ĉiuflanke, kaj supre la domo estis pli larĝa; kaj el la malsupra galerio oni povis iri en la supran tra la meza. 8 Kaj mi vidis ĉe la domo ĉirkaŭe altaĵon, kiu estis la fundamento por la galerioj kaj havis la larĝon de tuta stango de ses ulnoj. 9 La larĝo de la muro de la galerio ekstere estis kvin ulnoj, kaj libera loko kondukis al la galerioj de la domo. 10 Kaj la interspaco inter la oficaj ĉambroj, kiuj estis ĉiuflanke ĉirkaŭ la domo, estis dudek ulnoj. 11 Kaj estis pordoj el la galerioj al la libera loko, unu pordo turnita norden kaj unu pordo suden; la larĝo de la libera loko estis kvin ulnoj ĉirkaŭe. 12 La konstruaĵo, kiu estis turnita al la placo okcidenten, havis la larĝon de sepdek ulnoj; kaj la muro de la konstruaĵo havis la larĝon de kvin ulnoj ĉiuflanke, kaj ĝia longo estis naŭdek ulnoj. 13 Kaj li mezuris la longon de la domo, cent ulnojn; kaj la placo kaj la konstruaĵo kaj ĝiaj muroj havis ankaŭ la longon de cent ulnoj. 14 Kaj la larĝo de la antaŭa flanko de la domo kaj la placo orienta havis ankaŭ cent ulnojn. 15 Kaj li mezuris la longon de la konstruaĵo kontraŭ la placo, kiu estis