Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/715

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malantaŭe, kun ĝiaj flankaj partoj ambaŭflanke, cent ulnojn; ankaŭ la internan templon kaj la portikojn de la korto. 16 La sojloj kaj la kovritaj fenestroj kaj la galerioj ĉirkaŭe en siaj tri etaĝoj kontraŭ ĉiu sojlo estis tabulkovritaj per ligno ĉiuflanke, ankaŭ la tero ĝis la fenestroj; kaj la fenestroj estis kovritaj. 17 De la supra parto de la pordo ĝis la internaj kaj eksteraj partoj de la domo laŭ la tuta muro ĉirkaŭe, interne kaj ekstere ĉio estis laŭmezura. 18 Kaj estis faritaj keruboj kaj palmornamoj; inter unu kerubo kaj la alia estis palmornamo, kaj ĉiu kerubo havis du vizaĝojn. 19 Kaj homa vizaĝo estis turnita al la palmornamo de unu flanko, kaj al la palmornamo de la dua flanko estis turnita vizaĝo leonida; tiel estis farite en la tuta domo ĉirkaŭe. 20 De la tero ĝis la supro de la pordo estis skulptitaj la keruboj kaj la palmornamoj, ankaŭ sur la muro de la templo. 21 La templo havis kvarangulajn fostojn, kaj la tuta aspekto de la sanktejo estis simetria. 22 La ligna altaro havis la alton de tri ulnoj kaj la longon de du ulnoj; ĝiaj anguloj kaj ĉiuj ĝiaj flankoj estis el ligno. Kaj li diris al mi: Ĉi tio estas la tablo, kiu staras antaŭ la Eternulo. 23 Kaj du pordoj estis en la templo kaj en la sanktejo. 24 Ĉiu pordo havis du fermoplatojn, kiuj ambaŭ estis moveblaj; du fermoplatojn havis unu pordo, kaj du fermoplatojn havis la dua. 25 Kaj sur ili, sur la pordoj de la templo, troviĝis keruboj kaj palmornamoj similaj al tiuj, kiuj estis sur la muroj; kaj antaŭ la portiko ekstere estis ligna podio. 26 Kaj kovritaj fenestroj kaj palmornamoj estis ĉe ambaŭ flankoj de la portiko kaj flankpartoj de la domo kaj podioj.

1 Kaj li elkondukis min sur la korton eksteran, kiu estis en norda direkto; kaj li venigis min al la ofica ĉambro, kiu estis kontraŭ la placo kaj kontraŭ la konstruaĵo norde. 2 Ĝia longo ĝis la norda pordo estis cent ulnoj, kaj la larĝo kvindek ulnoj. 3 Kontraŭ la dudek ulnoj de la interna korto kaj kontraŭ la pavimo de la ekstera korto estis galerio apud galerio trietaĝe. 4 Kaj antaŭ la oficaj ĉambroj estis pasejo, havanta la larĝon de dek ulnoj kaj internen unu ulnon; iliaj pordoj malfermiĝadis norden. 5 La supraj ĉambroj estis malpli ampleksaj, ĉar la galerioj iom deprenis de ili kompare kun la malsupraj kaj mezaj partoj de la konstruaĵo. 6 Ĉar ili estis trietaĝaj kaj ili ne havis kolonojn kiel la kolonoj de la kortoj, tial ili estis malgrandigitaj kompare kun la malsupraj kaj mezaj, komencante de la tero. 7 Kaj la muro ekster la oficaj ĉambroj, en la direkto al la ekstera korto, havis antaŭ la ĉambroj la longon de kvindek ulnoj. 8 Ĉar la longo de la ĉambroj, turnitaj al la ekstera korto, estis kvindek ulnoj, tial la spaco antaŭ la templo estis cent ulnoj. 9 Kaj malsupre por tiuj ĉambroj estis enirejo de oriente, por ke oni povu veni al ili el la ekstera korto. 10 Laŭlarĝe de la muro de la korto en la direkto al oriento, antaŭ la placo kaj antaŭ la konstruaĵo estis ĉambroj. 11 Kaj pasejo antaŭ ili estis tia sama, kiel antaŭ la ĉambroj, kiuj estis norde, kaj tiaj samaj estis ilia longo kaj larĝo, ĉiuj iliaj eliroj kaj ilia aranĝo kaj iliaj pordoj. 12 Kaj simile al la pordoj de la ĉambroj turnitaj suden ankaŭ ĉe la orientaj ĉambroj estis enira pordo ĉe la komenco de la vojo, de tiu vojo, kiu iris laŭlonge de la muro. 13 Kaj li diris al mi: La ĉambroj nordaj kaj la ĉambroj sudaj, kiuj estas antaŭ la placo, estas ĉambroj sanktaj, en kiuj la pastroj, starantaj proksime al la Eternulo, konsumas la plej sanktajn oferojn; tie ili kuŝigas la plej sanktajn oferojn kaj la farunoferon kaj pekoferon kaj kulpoferon, ĉar la loko estas sankta. 14 Kiam la pastroj eniris ĉi tien, ili devas ne eliri el la sanktejo sur la eksteran korton, antaŭ ol ili restigis ĉi tie siajn vestojn, en kiuj ili faris la servadon, ĉar tiuj vestoj estas sanktaj; ili metu sur sin aliajn vestojn, kaj tiam ili povas iri al lokoj de la popolo. 15 Kiam li finis la mezuradon de la interna domo, li elkondukis min tra la pordego, kiu estis turnita orienten, kaj mezuris la domon ĉe ĉiuj flankoj. 16 Li mezuris la orientan flankon per la mezura stango, kvincent mezurajn stangojn ĉirkaŭe. 17 Li mezuris la nordan flankon, ankaŭ kvincent mezurajn stangojn ĉirkaŭe. 18 La sudan flankon li mezuris, ankaŭ