Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

9 Kaj supreniris Moseo kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael. 10 Kaj ili vidis la Dion de Izrael; kaj sub Liaj piedoj estis io, kiel faritaĵo el brilanta safiro, kaj kiel la ĉielo mem, kiam ĝi estas klara. 11 Li ne etendis Sian manon kontraŭ la ĉefojn de Izrael; kaj ili vidis Dion, kaj manĝis kaj trinkis.

12 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Supreniru al Mi sur la monton kaj estu tie; kaj Mi donos al vi ŝtonajn tabelojn, kaj la instruon kaj ordonojn, kiujn Mi skribis, por instrui ilin. 13 Kaj leviĝis Moseo kaj lia servanto Josuo, kaj Moseo supreniris sur la monton de Dio. 14 Kaj al la ĉefoj li diris: Restu ĉi tie, ĝis ni revenos al vi; kaj jen Aaron kaj Ĥur estas kun vi; kiu havas ian aferon, tiu venu al ili. 15 Kaj Moseo supreniris sur la monton, kaj nubo kovris la monton. 16 Kaj la majesto de la Eternulo loĝis sur la monto Sinaj, kaj la nubo ĝin kovris dum ses tagoj; kaj Li vokis Moseon en la sepa tago el interne de la nubo. 17 Kaj la aspekto de la majesto de la Eternulo estis kiel fajro flamanta sur la supro de la monto antaŭ la okuloj de la Izraelidoj. 18 Kaj Moseo eniris en la mezon de la nubo, kaj supreniris sur la monton; kaj Moseo estis sur la monto dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Diru al la Izraelidoj, ke ili alportu por Mi oferdonon; de ĉiu homo, kies koro deziros doni, prenu la oferdonon por Mi. 3 Kaj jen estas la oferdono, kiun vi prenos de ili: oro kaj arĝento kaj kupro, 4 kaj blua teksaĵo kaj purpura kaj ruĝa, kaj bisino kaj kapra lano, 5 kaj virŝafaj feloj ruĝe kolorigitaj kaj antilopaj feloj, kaj akacia ligno, 6 oleo por lumigado, aromaĵoj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj, 7 ŝtonoj oniksaj kaj ŝtonoj enkadrigeblaj por la efodo kaj por la surbrustaĵo. 8 Kaj ili faru por Mi sanktejon, por ke Mi loĝu inter ili. 9 Laŭ ĉio, kiel Mi montros al vi la bildon de la Loĝejo kaj la bildon de ĉiuj ĝiaj objektoj, tiel faru.

10 Kaj ili faru keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estu ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo, kaj unu ulno kaj duono ĝia alto. 11 Kaj tegu ĝin per pura oro, interne kaj ekstere tegu ĝin, kaj faru sur ĝi oran kronon ĉirkaŭe. 12 Kaj fandu por ĝi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin sur ĝiaj kvar anguloj: du ringojn sur unu ĝia flanko kaj du ringojn sur ĝia alia flanko. 13 Kaj faru stangojn el akacia ligno kaj tegu ilin per oro. 14 Kaj metu la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston per ili. 15 En la ringoj de la kesto devas esti la stangoj; ili ne estu prenataj for de ĝi. 16 Kaj en la keston enmetu la ateston, kiun Mi donos al vi. 17 Kaj faru fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estu ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo. 18 Kaj faru du kerubojn el oro; per forĝa laboro faru ilin ĉe la du randoj de la fermoplato. 19 Faru unu kerubon ĉe unu flanko kaj unu kerubon ĉe la alia flanko; elstarantaj el la fermoplato faru la kerubojn, sur ĝiaj du flankoj. 20 Kaj la keruboj estu etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizaĝoj estu unu kontraŭ la alia; al la fermoplato estu turnitaj la vizaĝoj de la keruboj. 21 Kaj metu la fermoplaton sur la keston supre, kaj en la keston metu la ateston, kiun Mi donos al vi. 22 Kaj Mi aperados al vi tie, kaj Mi parolados kun vi super la fermoplato, el inter la du keruboj, kiuj estos super la kesto de atesto, pri ĉio, kion Mi ordonos al vi por la Izraelidoj.

23 Kaj faru tablon el akacia ligno; du ulnoj estu ĝia longo, kaj unu ulno ĝia larĝo, kaj unu ulno kaj duono ĝia alto. 24 Kaj tegu ĝin per pura oro, kaj faru al ĝi oran kronon ĉirkaŭe. 25 Kaj faru ĉirkaŭ ĝi manlarĝan listelon, kaj faru oran kronon ĉirkaŭ la listelo. 26 Kaj faru por ĝi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu la ringojn en la kvar anguloj, ĉe ĝiaj kvar piedoj. 27 Apud la listelo estu la ringoj, kiel ingoj por stangoj, por porti la tablon. 28 Kaj faru la stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, ke per ili oni portu la tablon. 29 Kaj faru ĝiajn pladojn kaj ĝiajn kulerojn, kaj ĝiajn kalikojn kaj ĝiajn kruĉojn, per kiuj oni verŝos; el pura oro faru ilin. 30 Kaj metu sur la tablon panon de propono antaŭ Mi ĉiam.