Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

31 Kaj faru kandelabron el pura oro, per forĝa laboro estu farita la kandelabro; ĝia trunko kaj ĝiaj branĉoj, ĝiaj kalikoj, ĝiaj kapetoj, kaj ĝiaj floroj elstaru el ĝi. 32 Kaj ses branĉoj devas elstari el ĝiaj flankoj: tri branĉoj de la kandelabro el unu flanko, kaj tri branĉoj de la kandelabro el la alia flanko; 33 tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur unu branĉo, kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur la alia branĉo; tiel sur la ses branĉoj, kiuj elstaras el la kandelabro. 34 Kaj sur la kandelabro estu kvar migdalformaj kalikoj kun kapetoj kaj floroj. 35 Kaj kapeto sub unu paro da branĉoj, kapeto sub la dua paro da branĉoj, kaj kapeto sub la tria paro da branĉoj; tiel por la ses branĉoj, kiuj elstaras el la kandelabro. 36 La kapetoj kaj branĉoj devas elstari el ĝi; ĉio devas esti unu forĝita tutaĵo el pura oro. 37 Kaj faru por ĝi sep lucernojn; kaj starigu sur ĝi ĝiajn lucernojn, ke ili lumu sur ĝian antaŭan flankon. 38 Kaj ĝiaj preniloj kaj cindrujoj estu el pura oro. 39 El kikaro da pura oro oni faru ĝin kaj ĉiujn tiujn apartenaĵojn. 40 Kaj rigardu kaj faru laŭ ilia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.

1 La tabernaklon faru el dek tapiŝoj el tordita bisino, kaj el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo; kerubojn artiste laboritajn faru sur ili. 2 La longo de ĉiu tapiŝo estu dudek ok ulnoj, kaj la larĝo de ĉiu tapiŝo estu kvar ulnoj; unu mezuro estu por ĉiuj tapiŝoj. 3 Kvin tapiŝoj estu kunigitaj unu kun la alia, kaj la kvin ceteraj tapiŝoj estu ankaŭ kunigitaj unu kun la alia. 4 Kaj faru maŝojn el blua teksaĵo sur la rando de unu tapiŝo, sur la rando de la kuniĝo, kaj tiel same faru sur la rando de la ekstrema tapiŝo, sur la dua rando de kuniĝo. 5 Kvindek maŝojn faru sur unu tapiŝo, kaj kvindek maŝojn faru sur la rando de tiu tapiŝo, sur kiu estas la dua flanko de la kuniĝo; la maŝoj devas esti reciproke aranĝitaj unu kontraŭ alia. 6 Kaj faru kvindek orajn hoketojn, kaj kunigu la tapiŝojn unu kun la alia per la hoketoj, por ke la tabernaklo fariĝu unu tutaĵo. 7 Kaj faru tapiŝojn el kapra lano kiel kovron super la tabernaklo; dek unu tiajn tapiŝojn faru. 8 La longo de ĉiu tapiŝo estu tridek ulnoj, kaj la larĝo de ĉiu tapiŝo estu kvar ulnoj; unu mezuro estu por la dek unu tapiŝoj. 9 Kaj kunigu kvin tapiŝojn aparte kaj ses tapiŝojn aparte, kaj la sesan tapiŝon faldu duige antaŭ la tabernaklo. 10 Kaj faru kvindek maŝojn sur la rando de la ekstrema tapiŝo, sur la rando de la kuniĝo, kaj kvindek maŝojn sur la rando de la dua kuniĝa tapiŝo. 11 Kaj faru kvindek kuprajn hoketojn, kaj metu la hoketojn en la maŝojn, por ke vi kunigu la tendon kaj ĝi estu unu tutaĵo. 12 Kaj el la superflua pendanta parto de la tapiŝoj de la kovro, duono de la superflua tapiŝa parto superpendu super la malantaŭa flanko de la tabernaklo. 13 Kaj po unu ulno ĉiuflanke el la superflua longo de la tapiŝoj superpendu super ambaŭ flankoj de la tabernaklo, por kovri ĝin. 14 Kaj faru kovron por la tendo el ruĝaj virŝafaj feloj kaj ankoraŭ kovron el antilopaj feloj supre.

15 Kaj faru starantajn tabulojn por la tabernaklo el akacia ligno. 16 Dek ulnoj estu la longo de ĉiu tabulo, kaj unu ulno kaj duono la larĝo de ĉiu tabulo. 17 Du pivotoj estu ĉe ĉiu tabulo, alĝustigitaj unu al la alia; tiel faru ĉe ĉiuj tabuloj de la tabernaklo. 18 Kaj faru la tabulojn por la tabernaklo: dudek tabuloj staru sur la flanko suda. 19 Kaj kvardek arĝentajn bazojn faru sub la dudek tabuloj: du bazojn sub ĉiu tabulo, por ĝiaj du pivotoj. 20 Kaj sur la dua flanko de la tabernaklo, sur la flanko norda, estu dudek tabuloj, 21 kaj kvardek arĝentaj bazoj por ili, po du bazoj sub ĉiu tabulo. 22 Kaj sur la malantaŭa flanko de la tabernaklo, okcidente, faru ses tabulojn. 23 Kaj du tabulojn faru en la anguloj de la tabernaklo sur la malantaŭa flanko. 24 Ili estu kunigitaj malsupre kaj kunigitaj supre per unu ringo; tiel ĝi estu kun ili ambaŭ; por ambaŭ anguloj ili estu. 25 Tiel estu ok tabuloj, kaj ĉe ili dek ses arĝentaj bazoj, po du bazoj sub ĉiu tabulo. 26 Kaj faru riglilojn el akacia ligno, kvin por la tabuloj de unu flanko de la tabernaklo, 27 kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la dua flanko de la tabernaklo, kaj kvin riglilojn por la tabuloj