Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/739

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malgraŭ ĉio. 11 Efraim fariĝis kiel naiva, senprudenta kolombo: ili vokas la Egiptojn, ili iras en Asirion. 12 Kiam ili iros, Mi ĵetos sur ilin Mian reton; kiel birdojn de la ĉielo Mi tiros ilin malsupren; Mi ilin punos, kiel estis predikate en iliaj kunvenoj. 13 Ve al ili, ke ili foriĝis de Mi; malfeliĉaj ili estas, ke ili defalis de Mi. Mi volas savi ilin, kaj ili parolas kontraŭ Mi mensogojn. 14 Kaj ili ne vokas al Mi en sia koro, kiam ili ĝemas sur siaj litoj; pro pano kaj mosto ili kunvenas, sed de Mi ili foriĝas. 15 Mi instruis ilin, fortigis ilian brakon, kaj ili pensas malbonon pri Mi. 16 Ili returnas sin, sed ne al la Plejaltulo; ili fariĝis kiel malĝusta pafarko; falos de glavo iliaj estroj pro sia kolerema lango; tio estos moko kontraŭ ili en la lando Egipta.

1 Metu trumpeton al via buŝo! Li flugas kiel aglo al la domo de la Eternulo, pro tio, ke ili agis kontraŭ Mia interligo kaj defalis de Mia instruo. 2 Al Mi ili vokos: Ho mia Dio, ni, Izraelidoj, ekkonis Vin. 3 Izrael forpuŝis la bonon; malamiko lin persekutos. 4 Ili starigis reĝojn, sed ne de Mi; ili starigis princojn, sed sen Mia scio; el sia arĝento kaj oro ili faris al si idolojn, por pereigi sin. 5 Forpuŝita estas via bovido, ho Samario; ekflamis kontraŭ ili Mia kolero; kiel longe ankoraŭ ili ne povos puriĝi? 6 Ĉar ĝi estas faritaĵo de Izrael; artisto ĝin faris, kaj ĝi ne estas dio; dispecetiĝos la bovido de Samario. 7 Ĉar ili semas venton, ili rikoltos ventegon; grenon li ne havos; la kreskantaĵo ne donos farunon; se ĝi eĉ donos, fremduloj ĝin formanĝos. 8 Izrael estas formanĝata; nun ili fariĝis inter la popoloj kiel senvalora vazo. 9 Ĉar ili iris en Asirion, kiel sovaĝa azeno solece vaganta; la Efraimidoj donis amajn donacojn. 10 Kvankam ili donis donacojn al la nacioj, Mi nun kolektus ilin, por ke ili iom ripozu de la ŝarĝo de la reĝo de la princoj. 11 Sed multe da altaroj konstruis Efraim, por peki; ili fariĝis por li altaroj pekigaj. 12 Mi skribis por li la multon de Miaj leĝoj; sed li rigardas ilin kiel fremdaĵon. 13 La oferojn, donacatajn al Mi, ili buĉas nur pro viando, por ĝin manĝi; la Eternulo ne deziras ilin; nun Li rememoros iliajn malbonagojn kaj punos iliajn pekojn; ili revenos en Egiptujon. 14 Izrael forgesis sian Kreinton, kaj konstruas palacojn; Jehuda konstruis multe da fortikigitaj urboj; sed Mi sendos fajron sur liajn urbojn, kaj ĝi ekstermos liajn palacojn.

1 Ne ĝoju, ho Izrael, ne estu gaja, kiel la popoloj, ĉar vi malĉaste foriĝis de via Dio, vi preferas proamaĵajn donacojn ol ĉiujn grenejojn plenajn de greno. 2 Tial draŝejo kaj vinpremejo ne nutros ilin, la mosto mankos en ĝi. 3 Ili ne loĝos en la lando de la Eternulo; Efraim revenos en Egiptujon, kaj en Asirio ili manĝos malpuraĵon. 4 Ili ne verŝoferos al la Eternulo vinon, kaj ne estos agrablaj al Li; iliaj oferoj estos kiel pano de suferantoj: ĉiuj ĝiaj manĝantoj fariĝos malpuraj; ĉar ilia pano devas esti nur por ili mem, ĝi ne devas veni en la domon de la Eternulo. 5 Kion vi faros en la tago de solena kunveno kaj en la tago de festo de la Eternulo? 6 Ĉar vidu, ili forkuras de malfeliĉo; Egiptujo ilin kolektos, Memfis ilin enterigos; sur la loko, kie troviĝis iliaj amataj arĝentaĵoj, kreskos urtiko, dornoj estos en iliaj tendoj. 7 Venis la tempo de punvizito, venis la tagoj de repago; Izrael ekscios, ĉu malsaĝa estis la profeto, ĉu freneza estis la viro inspirita, parolante pri viaj multaj malbonagoj kaj pri la granda malboneco. 8 La gardisto de Efraim estis antaŭe kun mia Dio; nun profeto metas kaptilojn sur ĉiuj liaj vojoj, kaj malamo estas en la domo de lia Dio. 9 Profunde ili malboniĝis, kiel en la tagoj de Gibea; Li rememoros iliajn malbonagojn, Li punos iliajn pekojn. 10 Kiel vinberojn en la dezerto Mi trovis Izraelon; kiel unuan frukton sur la figarbo en la komenco de ĝia matureco Mi vidis viajn patrojn; sed ili iris al Baal-Peor, kaj konsekris sin al la hontindaĵo, kaj fariĝis abomeninduloj, kiel ilia amato. 11 La honoro de Efraim forflugos kiel birdo; ne estos nasko, nek gravedeco, nek gravediĝo. 12 Kaj se ili eĉ edukus siajn infanojn, Mi tamen seninfanigos ilin, ke ili ne havu homojn; ĉar ve al ili, kiam Mi forigos Min de ili.