Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/740

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

13 Efraim, kiel Mi vidas, estas plantita sur bela loko, kiel Tiro; tamen Efraim elirigos siajn infanojn al la mortiganto. 14 Donu al ili, ho Eternulo, tion, kion Vi promesis doni; donu al ili ventron aborteman kaj mamojn sekiĝintajn. 15 Ilia tuta malboneco estas en Gilgal; tie Mi ekmalamis ilin; pro iliaj malbonaj agoj Mi elpelos ilin el Mia domo; Mi ne plu amos ilin; ĉiuj iliaj princoj estas defalintoj. 16 Efraim estas batita; ilia radiko sekiĝis; ili ne plu donos fruktojn; eĉ se ili naskos, Mi mortigos la karan frukton de ilia ventro. 17 Mia Dio ilin forpuŝos, ĉar ili ne aŭskultis Lin; kaj ili vagados inter la nacioj.

1 Izrael estas vasta vinberujo, portas siajn fruktojn; sed ju pli multiĝis liaj fruktoj, des pli li multigis siajn altarojn; ju pli bona estis lia lando, des pli belajn statuojn li starigis. 2 Ilia koro estas dividita, tial nun ili estas kondamnitaj; Li rompos iliajn altarojn, frakasos iliajn statuojn. 3 Nun ili diras: Ni ne havas reĝon; ĉar ni ne timas la Eternulon, kion do povas fari por ni reĝo? 4 Ili parolas vanajn vortojn, ĵuras mensoge, kiam ili faras interligon; tial juĝo super ili aperos, kiel venena herbo sur la sulkoj de la kampo. 5 Pri la bovidoj de Bet-Aven ektremos la loĝantoj de Samario; ĉar ĝia popolo ekploros pri ĝi, kaj la pastraĉoj, kiuj ĝojis pri ĝi, ploros pri ĝia gloro, kiu foriĝis de ĝi. 6 La bovido mem estas forportita en Asirion, kiel donaco al la reĝo-venĝonto; malhonoron ricevos Efraim, kaj Izrael hontos pro sia entrepreno. 7 Malaperos Samario kun sia reĝo, kiel ŝaŭmo sur la supraĵo de akvo. 8 Detruitaj estos la altaĵoj de Aven, la peko de Izrael; kardo kaj dornoj kreskos sur iliaj altaroj; ili diros al la montoj: Kovru nin; kaj al la montetoj: Falu sur nin. 9 Pli ol en la tempo de Gibea vi pekis, ho Izrael; tiam oni leviĝis, sed nun milito en Gibea ne atingas la malbonagulojn. 10 Konforme al Mia intenco Mi punos ilin, kaj kolektiĝos kontraŭ ili popoloj, kiam ili estos punataj pro siaj du krimoj. 11 Efraim estas kiel bovido dresita, amanta draŝi. Mi metos jugon sur lian belan kolon, Mi rajdos sur Efraim, Jehuda plugos, Jakob erpos. 12 Semu al vi justecon, tiam vi rikoltos amon; plugu al vi plugotaĵon; estas tempo, por turni sin al la Eternulo, ĝis Li venos kaj verŝos sur vin justecon. 13 Vi plugas malpiaĵon, vi rikoltas malbonagojn, vi manĝas frukton de mensogo; ĉar vi fidas vian vojon, la multon de viaj herooj. 14 Sed fariĝos tumulto en via popolo, kaj ĉiuj viaj fortikaĵoj estos detruitaj, kiel Ŝalman detruis Bet-Arbelon dum la milito; mortigita estos la patrino kune kun siaj infanoj. 15 Tion faros al vi Bet-El pro via granda malpieco. Frue pereos, pereos la reĝo de Izrael.

1 Kiam Izrael estis junulo, Mi lin ekamis, kaj el Egiptujo Mi vokis Mian filon. 2 Sed nun oni vokas ilin, kaj ili sin deturnas; al la Baaloj ili oferas, kaj al idoloj ili incensas. 3 Mi instruis al Efraim la iradon; Mi prenis ilin je la brako, kaj ili ne rimarkis, ke Mi ilin kuracas. 4 Per ŝnuroj de homoj Mi tiris ilin, per ligiloj de amo; Mi estis por ili kiel levanto de la jugo, kaj Mi metis antaŭ ili la manĝaĵon. 5 Ili ne revenos en la landon Egiptan, sed Asirio estos ilia reĝo, ĉar ili ne volis penti. 6 Glavo falos sur liajn urbojn kaj ekstermos liajn idojn kaj formanĝos ilin pro iliaj entreprenoj. 7 Mia popolo rigidiĝis en la defalo de Mi; kaj kvankam oni ĝin vokas al la Plejaltulo, ĝi ne levas sin. 8 Kiel Mi agu kun vi, ho Efraim? kiel Mi protektu vin, ho Izrael? Ĉu Mi faru al vi, kiel al Adma? ĉu Mi egaligu vin al Ceboim? Renversiĝis en Mi Mia koro, varmegiĝis Mia tuta kompato. 9 Mi ne agos laŭ Mia flama kolero, Mi ne plu ekstermos Efraimon; ĉar Mi estas Dio, ne homo, Mi estas Sanktulo inter vi; Mi ne venos en furiozo. 10 La Eternulon ili sekvos, kiel kriantan leonon; kiam Li krios, tiam timigite venos la filoj de okcidente. 11 Timigite kiel birdo ili venos el Egiptujo, kaj kiel kolombo el la lando Asiria; kaj Mi enloĝigos ilin en iliaj domoj, diras la Eternulo. 12 Kun mensogoj ĉirkaŭis Min Efraim, kaj kun falsaĵo la domo de Izrael; sed Jehuda ankoraŭ tenis sin je Dio kaj estis fidela al la Sanktulo.