Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/741

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

1 Efraim paŝtas venton, postkuras la orientan venton; kun ĉiu tago li faras pli da mensogaĵoj kaj da idolaĵoj; li faras interligon kun Asirio, kaj portas oleon en Egiptujon. 2 Sed ankaŭ kun Jehuda la Eternulo havas juĝon, kaj Li punos Jakobon laŭ lia konduto, laŭ liaj agoj Li repagos al li. 3 Ankoraŭ en la ventro li retenis sian fraton, kaj viriĝinte li luktis kun Dio. 4 Li luktis kun anĝelo kaj venkis, li tamen petegis lin kun ploro; en Bet-El Li nin trovos, kaj tie Li parolos kun ni. 5 La Eternulo estas Dio Cebaot, Eternulo estas Lia nomo. 6 Returnu do vin al via Dio, konservu favorkorecon kaj justecon, kaj fidu ĉiam vian Dion. 7 Kanaanido havas en sia mano falsan pesilon, li amas trompi; 8 kaj Efraim diras: Mi riĉiĝis, mi akiris al mi havaĵon, sed en ĉiuj miaj laboroj oni ne trovos ĉe mi malbonagon, per kiu mi estus pekinta. 9 Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando Egipta; Mi ankoraŭ denove loĝigos vin en tendoj, kiel en la tagoj de festo. 10 Mi parolis per la profetoj, Mi donis multe da vizioj, kaj per la profetoj Mi parolis alegorie. 11 En Gilead estis idoloj, sed ili fariĝis senvaloraĵo; en Gilgal oni oferbuĉis bovojn, sed iliaj altaroj fariĝis kiel ŝtonamasoj sur la sulko de la kampo. 12 Jakob forkuris sur la kampojn de Sirio, Izrael servis por edzino, kaj por edzino li devis gardi. 13 Kaj per profeto la Eternulo elkondukis Izraelon el Egiptujo, kaj per profeto Li gardis lin. 14 Forte kolerigis Lin Efraim, tial lia sango venos sur lin, kaj lia Sinjoro redonos al li pro liaj hontindaĵoj.

1 Kiam Efraim parolis, oni timis; li altiĝis en Izrael. Sed li fariĝis kulpa per Baal, kaj mortis. 2 Nun ili ankoraŭ pli pekas; ili faris al si el sia arĝento statuojn, idolojn laŭ sia kompreno, kiuj estas ja ĉiuj faritaĵo de forĝistoj; ili parolas pri ili: Tiuj, kiuj oferbuĉas homojn, povas kisi la bovidojn. 3 Pro tio ili estos kiel matena nebulo, kiel roso, kiu frue malaperas, kiel grenventumaĵo, kiun la vento forblovas de la draŝejo, kaj kiel fumo el la kamentubo. 4 Sed Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando Egipta; kaj alian Dion krom Mi vi ne devas koni, kaj ne ekzistas alia Savanto krom Mi. 5 Mi konis vin en la dezerto, en la lando de sekeco. 6 Kiam ili havis paŝtejon, ili satiĝis; kaj kiam ili satiĝis, tiam fieriĝis ilia koro, kaj tial ili forgesis Min. 7 Tial Mi estos por ili kiel leono, kiel leopardo, kiu embuskas ĉe la vojo. 8 Mi atakos ilin, kiel ursino, kiu perdis la infanojn, Mi disŝiros ilian ŝlositan koron, Mi manĝegos ilin tie, kiel leono; sovaĝaj bestoj ilin disŝiros. 9 Vi pereigis vin, ho Izrael, ĉar via savo estas nur en Mi. 10 Kie estas via reĝo? li savu vin en ĉiuj viaj urboj. Kie estas viaj juĝistoj, pri kiuj vi diris: Donu al mi reĝon kaj estrojn? 11 Mi donis al vi reĝon en Mia kolero, kaj Mi forprenos lin en Mia indigno. 12 Kunpakitaj estas la malbonagoj de Efraim, lia peko estas konservita. 13 Doloroj de naskantino atakos lin. Li estas infano sensaĝa; alie li ne starus longe en la pozicio de naskiĝantaj infanoj. 14 El Ŝeol Mi savos ilin, de la morto Mi liberigos ilin; kie estas via veneno, ho morto? kie estas via pereigeco, ho Ŝeol? Sed la konsolo estas ankoraŭ kaŝita antaŭ Miaj okuloj. 15 Kvankam li estas fruktoriĉa inter la fratoj, venos tamen vento orienta, vento de la Eternulo, blovanta el la dezerto, kaj tiam elsekiĝos lia fonto, dezertiĝos lia devenejo; kaj li disrabos la trezorejon de ĉiuj grandvaloraĵoj. 16 Samario suferos, ĉar ĝi ribelis kontraŭ sia Dio. De glavo ili falos; iliaj malgrandaj infanoj estos frakasitaj, iliaj gravedulinoj estos dishakitaj.

1 Revenu, ho Izrael, al la Eternulo, via Dio; ĉar vi falis pro viaj malbonagoj. 2 Prenu kun vi vortojn kaj revenu al la Eternulo; diru al Li: Pardonu ĉiun pekon kaj akceptu bonon; anstataŭ bovoj ni alportos ofere niajn lipojn. 3 Asirio ne savos nin; ni ne rajdos sur ĉevaloj, ni ne plu nomos nia dio la faritaĵon de niaj manoj; nur ĉe Vi la orfo trovas kompaton. 4 Mi sanigos ilin de la defalo, Mi volonte ilin amos, ĉar pasis Mia kolero koncerne ilin. 5 Mi estos por Izrael kiel roso; li ekfloros kiel rozo, li profundigos siajn radikojn kiel Lebanon. 6 Liaj branĉoj disvastiĝos, li estos bela kiel