Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/745

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fajron sur la muregon de Gaza, kaj ĝi ekstermos ĝiajn palacojn. 8 Mi ekstermos la loĝantojn de Aŝdod kaj la tenanton de sceptro el Aŝkelon, Mi direktos Mian manon kontraŭ Ekronon, kaj pereos la restintoj de la Filiŝtoj, diras la Sinjoro, la Eternulo. 9 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Tiro kaj pro kvar Mi ne indulgos ĝin, pro tio, ke ili transdonis en plenan malliberecon al Edom kaj ne memoris la fratan interligon. 10 Mi sendos fajron sur la muregon de Tiro, kaj ĝi ekstermos ĝiajn palacojn. 11 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Edom kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li persekutis kun glavo sian fraton, ke li sufokis en si la kompaton, ke li senĉese furiozas en sia kolero kaj konservas sian furiozon por ĉiam. 12 Mi sendos fajron sur Temanon, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Bocra. 13 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de la Amonidoj kaj pro kvar Mi ne indulgos ilin, pro tio, ke ili dishakis gravedulinojn en Gilead, por plivastigi siajn limojn. 14 Mi ekbruligos fajron sur la murego de Raba, kaj ĝi ekstermos ĝiajn palacojn, kun bruo en la tago de batalo, kun ventego en la tago de malkvieteco. 15 Kaj ilia reĝo iros en forkaptitecon, li, kaj kune ankaŭ liaj eminentuloj, diras la Eternulo.

1 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Moab kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li forbruligis la ostojn de la reĝo de Edom ĝis cindreco. 2 Mi sendos fajron sur Moabon, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Keriot; kaj Moab mortos en tumulto, ĉe bruo kaj sonado de trumpeto. 3 Mi ekstermos juĝiston el meze de li, kaj ĉiujn liajn eminentulojn Mi mortigos kune kun li, diras la Eternulo. 4 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Jehuda kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili forpuŝis la instruon de la Eternulo, ne observis Liajn leĝojn, kaj permesis sin delogiĝi per la mensogaĵoj, kiujn sekvis iliaj patroj. 5 Mi sendos fajron sur Judujon, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Jerusalem. 6 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Izrael kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili vendas virtulon pro arĝento kaj malriĉulon pro paro da ŝuoj. 7 Ili premas la kapon de senhavuloj en la polvon de la tero, ili baras la vojon de humiluloj; filo kaj patro iras al unu knabino, por malhonori Mian sanktan nomon. 8 Sur garantidonitaj vestoj ili kuŝas apud ĉiu altaro, kaj vinon de punitoj ili trinkas en la domo de sia dio. 9 Kaj Mi ekstermis antaŭ ili la Amoridon, kiu estis alta kiel cedro kaj forta kiel kverko; Mi ekstermis liajn fruktojn supre kaj liajn radikojn malsupre. 10 Mi elkondukis vin el la lando Egipta kaj kondukis vin en la dezerto dum kvardek jaroj, por ke vi ekposedu la landon de la Amorido. 11 El viaj filoj Mi faris profetojn kaj el viaj junuloj konsekritojn; ĉu ne estas tiel, ho filoj de Izrael? diras la Eternulo. 12 Sed vi trinkigis al la konsekritoj vinon, kaj al la profetoj vi ordonis: Ne profetu. 13 Jen Mi krakigos sub vi, kiel krakas veturilo, plenigita de garboj. 14 Eĉ lertulo ne povos forkuri, fortulo ne povos ion fari per sia forto, kaj heroo ne povos savi sian vivon; 15 la arkpafistoj ne povos kontraŭstari, rapidpiedulo ne saviĝos, kaj rajdanto ne savos sian vivon; 16 kaj la plej kuraĝa el la herooj forkuros nuda en tiu tago, diras la Eternulo.

1 Aŭskultu ĉi tiun vorton, kiun la Eternulo eldiris pri vi, ho Izraelidoj, pri la tuta gento, kiun Mi elkondukis el la lando Egipta: 2 nur vin Mi distingis el ĉiuj gentoj de la tero, tial Mi punos vin pro ĉiuj viaj malbonagoj. 3 Ĉu iras du kune, se ili ne interkonsentis? 4 Ĉu leono krias en la arbaro, se ĝi ne havas disŝirotaĵon? ĉu leonido aŭdigas sian voĉon el sia kaverno, se ĝi nenion kaptis? 5 Ĉu birdo falas en kaptilon sur la tero, se ne ekzistas birdokaptisto? ĉu kaptilo leviĝas de la tero, se nenio kaptiĝis per ĝi? 6 Ĉu oni blovas per korno en urbo, kaj la popolo ne ektimas? ĉu okazas malfeliĉo en urbo, se tion ne faris la Eternulo? 7 La Sinjoro, la Eternulo, faras nenion, ne malkaŝinte Sian sekreton al Siaj servantoj, la profetoj. 8 Kiam leono ekkriis, kiu ne ektimos?