Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/746

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiam la Sinjoro, la Eternulo, parolis, kiu tiam ne profetos? 9 Aŭdigu en la palacoj de Aŝdod kaj en la palacoj de la lando Egipta, kaj diru: Kolektiĝu sur la montoj de Samario, kaj rigardu, kia granda tumulto estas en ĝi kaj kia granda rabado estas farata meze de ĝi. 10 Ili ne povoscias agi juste, diras la Eternulo; trezoroj, akiritaj per rabado kaj perfortado, estas en iliaj palacoj. 11 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Malamiko aperos kaj ĉirkaŭos la landon, kaj li deŝiros de vi vian forton, kaj viaj palacoj estos prirabitaj. 12 Tiele diras la Eternulo: Kiel paŝtisto savas el la buŝo de leono du krurojn aŭ parton de orelo, tiel saviĝos la Izraelidoj, kiuj sidos en Samario sur la rando de lito kaj en Damasko sur kuŝejo. 13 Aŭskultu, kaj atestu kontraŭ la domo de Jakob, diras la Sinjoro, la Eternulo, Dio Cebaot. 14 Ĉar en la tago, kiam Mi punos Izraelon pro liaj krimoj, Mi punos ankaŭ la altarojn en Bet-El, kaj dehakitaj estos la kornoj de la altaro kaj falos sur la teron. 15 Kaj Mi frapos la vintran domon kune kun la somera domo; kaj malaperos la domoj eburaj, kaj multe da domoj malaperos, diras la Eternulo.

1 Aŭskultu ĉi tiun vorton, vi grasaj bovinoj, kiuj estas sur la monto de Samario, kiuj turmentas senhavulojn, premas malriĉulojn, kaj kiuj diras al siaj mastroj: Venu, ni drinku. 2 La Sinjoro, la Eternulo, ĵuris per Sia sankteco, ke jen venos sur vin tagoj, kiam oni forportos vin per hokoj kaj viajn idojn per fiŝhokoj. 3 Kaj tra breĉoj vi eliros, ĉiu aparte, kaj estos ĵetitaj sur Harmonon, diras la Eternulo. 4 Iru en Bet-Elon, por peki, en Gilgalon, por multe krimi; alportu viajn oferojn ĉiumatene kaj vian dekonaĵon en ĉiu tria tago. 5 Incensu laŭdoferon el fermentaĵo, kriu pri memvolaj oferoj, aŭdigu pri ili; ĉar tion vi amas, ho Izraelidoj, diras la Sinjoro, la Eternulo. 6 Tial Mi donis al vi purecon de la dentoj en ĉiuj viaj urboj kaj mankon de pano en ĉiuj viaj lokoj; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo. 7 Mi ankaŭ rifuzis al vi la pluvon, kiam estis ankoraŭ tri monatoj antaŭ la rikolto; Mi donis pluvon super unu urbo, kaj super alia Mi ne donis pluvon; unu kampo estis pripluvata, kaj alia, ne pripluvita, elsekiĝis. 8 Kaj du, tri urboj iris al unu urbo, pro trinki akvon, kaj ne povis trinki sufiĉe; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo. 9 Mi frapis vin per brulsekiĝo kaj velkiĝo de la greno; viajn multajn ĝardenojn, vinberĝardenojn, figarbojn, kaj olivarbojn formanĝis raŭpoj; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo. 10 Mi sendis sur vin peston sur la vojo al Egiptujo, Mi mortigis per glavo viajn junulojn kaj forkondukis viajn ĉevalojn, kaj Mi levis la malbonodoron de via tendaro en viajn nazotruojn; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo. 11 Mi faris inter vi renverson, kiel Dio renversis Sodomon kaj Gomoran, kaj vi fariĝis kiel brulanta ŝtipo, savita el brulo; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo. 12 Tial tiele Mi agos kun vi plue, ho Izrael; kaj ĉar Mi tiele agos kun vi, tial pretigu vin renkonte al via Dio, ho Izrael. 13 Ĉar Li estas Tiu, kiu faras montojn, kreas venton, diras al la homo, kion ĉi tiu intencas; Li faras la ĉielruĝon kaj la nebulon; Li iras sur la altaĵoj de la tero; Lia nomo estas Eternulo, Dio Cebaot.

1 Aŭskultu ĉi tiun vorton, per kiu mi plorkantas pri vi, ho domo de Izrael. 2 Falis kaj ne releviĝos la virgulino de Izrael; ŝi estas ĵetita sur la teron, kaj neniu ŝin restarigos. 3 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: La urbo, kiu elirigas milon, restos nur kun cento, kaj tiu, kiu elirigas centon, restos nur kun deko en la domo de Izrael. 4 Ĉar tiele diras la Eternulo al la domo de Izrael: Turnu vin al Mi, kaj tiam vi vivos. 5 Ne turnu vin al Bet-El, ne iru en Gilgalon, ne migru al Beer-Ŝeba; ĉar Gilgal estos elpatrujigita kaj Bet-El fariĝos senvalora. 6 Turnu vin al la Eternulo, kaj vivu, por ke la domo de Jozef ne ekflamu kiel fajro, kiu ekstermos, kaj neniu estingos en Bet-El. 7 La juĝon vi faras vermuto, kaj la veron vi ĵetas sur la teron. 8 Li kreis la Plejadojn kaj Orionon; Li faras el la mallumo matenon, kaj el la tago Li faras malluman nokton; Li vokas la akvon de la maro kaj verŝas ĝin sur