Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/747

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la teron; Lia nomo estas Eternulo. 9 Li sendas malfeliĉon sur fortulon, kaj malfeliĉo trafas urbon fortikigitan. 10 Sed ili malamas tiun, kiu admonas ilin en la pordego, kaj ili abomenas tiun, kiu parolas honestaĵon. 11 Tial pro tio, ke vi premas senhavulon kaj forprenas de li la panon per grandaj impostoj, vi konstruos domojn el hakitaj ŝtonoj, sed vi ne loĝos en ili; vi plantos ĉarmajn vinberĝardenojn, sed vi ne trinkos ilian vinon. 12 Ĉar Mi scias, kiel multaj estas viaj krimoj kaj kiel gravaj estas viaj pekoj: vi premas virtulon, vi prenas subaĉeton, vi forpuŝas malriĉulojn en la pordego. 13 Tial la saĝulo silentas en ĉi tiu tempo, ĉar ĝi estas tempo malbona. 14 Serĉu bonon, ne malbonon, por ke vi vivu; tiam la Eternulo, Dio Cebaot, estos kun vi, kiel vi diras. 15 Malamu la malbonon, amu la bonon, kaj starigu en la pordego justecon; eble la Eternulo, Dio Cebaot, indulgos la restintojn de Jozef. 16 Tial tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, la Sinjoro: Sur ĉiuj placoj estos plorado, sur ĉiuj stratoj oni dirados: Ho ve, ho ve! kaj oni vokos la plugiston, por plori, kaj la sciantojn de funebraj kantoj, por plorkanti. 17 Kaj en ĉiuj vinberĝardenoj estos plorado, kiam Mi trairos meze de vi, diras la Eternulo. 18 Ve al tiuj, kiuj deziras vidi la tagon de la Eternulo! por kio vi ĝin deziras? la tago de la Eternulo estas malluma, ne luma. 19 Tiel same, kiel se iu forkuras de leono kaj lin kaptas urso, aŭ li venis hejmen kaj apogis sian manon al muro kaj lin pikas serpento. 20 Malluma estos ja la tago de la Eternulo, ne luma; malluma kaj sen ia brilo. 21 Mi malamas, Mi abomenas viajn festojn, kaj Mi ne flaras la oferojn de viaj solenaj tagoj. 22 Kiam vi alportas al Mi bruloferojn kaj viajn farunoferojn, Mi ne akceptas ilin, kaj viajn grasajn dankoferojn Mi ne rigardas. 23 Forigu de Mi la bruon de viaj kantoj, la sonadon de viaj psalteroj Mi ne volas aŭskulti. 24 Sed justeco fluu kiel akvo, kaj vero kiel potenca torento. 25 Ĉu buĉoferojn kaj farunoferojn vi alportadis al Mi en la dezerto dum kvardek jaroj, ho domo de Izrael? 26 Vi portis la tabernaklon de via Moleĥ, la kolonon de via idolo, la stelon de via dio, kiun vi faris al vi. 27 Tial Mi elpatrujigos vin trans Damaskon, diras la Eternulo, kies nomo estas Dio Cebaot.

1 Ve al la senzorguloj en Cion, kaj al tiuj, kiuj fidas la monton de Samario, al la eminentuloj de la unuauloj inter la nacioj, al kiuj sin turnas la domo de Izrael! 2 Iru al Kalne, kaj rigardu; de tie iru en la grandan Ĥamat, poste iru al Gat de la Filiŝtoj: ĉu ili estas pli bonaj ol tiuj regnoj, ĉu iliaj limoj estas pli vastaj ol viaj limoj? 3 Tiuj, kiu pensas, ke la tago de malfeliĉo estas malproksima, kaj tenas sin proksime de la seĝo de maljusteco; 4 kiuj kuŝas sur eburaj litoj kaj dorlotas sin sur sia kuŝejo, manĝas la plej bonajn ŝafojn el la ŝafaro kaj bovidojn el la nutrejo; 5 kiuj tintas sur psalteroj, pensante, ke ili estas muzikistoj egalaj al David; 6 kiuj trinkas vinon el grandaj kalikoj, ŝmiras sin per la plej bonaj oleaĵoj, kaj ne zorgas pri la mizero de Jozef: 7 ili tial nun estos la unuaj, kiuj iros en forkaptitecon, kaj la ĝojkriado de la dorlotiĝantoj finiĝos. 8 La Sinjoro, la Eternulo, ĵuris per Si mem, diras la Eternulo, Dio Cebaot: Mi abomenas la fierecon de Jakob, kaj liajn palacojn Mi malamas; Mi transdonos la urbon kun ĉio, kion ĝi enhavas. 9 Kaj se dek homoj restos en unu domo, ili ankaŭ mortos. 10 Kaj prenos ilin ilia amiko aŭ kadavrobruliganto, por elporti la ostojn el la domo, kaj li diros al tiu, kiu estas ĉe la domo: Ĉu estas ankoraŭ iu ĉe vi? Kaj ĉi tiu respondos: Neniu plu. Kaj tiu diros: Silentu, oni ne devas elparoli la nomon de la Eternulo. 11 Ĉar jen la Eternulo donas ordonon frapi la grandajn domojn per fendoj kaj la malgrandajn domojn per breĉoj. 12 Ĉu kuras ĉevaloj sur roko? ĉu oni povas plugi ĝin per bovoj? Vi tamen faris la juĝon veneno, kaj la frukton de la vero vi faris vermuto. 13 Vi ĝojas pro senvaloraĵoj; vi diras: Ĉu ne per nia forto ni akiris al ni potencon? 14 Jen, diras la Eternulo, Dio Cebaot, Mi levos kontraŭ vin, ho domo de Izrael, nacion, kiu premos vin de Ĥamat ĝis la torento de la stepo.