Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/752

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

grandan ĉagrenon? 34 Jona eliris el la urbo, sidiĝis oriente de la urbo, faris al si tie laŭbon, kaj sidiĝis sub ĝi en la ombro, ĝis li vidos, kio estos kun la urbo. 35 Dume Dio, la Eternulo, pretigis hederon, kaj ĝi elkreskis super lian kapon, por ke li havu ombron super sia kapo kaj liberiĝu el sia suferado. Kaj Jona forte ekĝojis pro la hedero. 36 Sed kiam leviĝis la matenruĝo de la sekvanta tago, Dio aperigis vermon, kiu difektis la hederon, kaj ĝi forvelkis. 37 Kaj kiam ekbrilis la suno, Dio aperigis bruligan orientan venton, kaj la suno turmentis la kapon de Jona tiel, ke li senfortiĝis kaj petis por si morton; li diris:Pli bone por mi estas morti, ol vivi. 38 Tiam Dio diris al Jona:Ĉu vi havas grandan ĉagrenon pro la hedero? Li respondis:Mi havas grandan ĉagrenon, eĉ ĝis deziro al morto. 39 La Eternulo tiam diris:Vi domaĝas la hederon, pri kiu vi ne laboris kaj kiun vi ne edukis, kiu dum unu nokto elkreskis kaj dum unu nokto pereis; 40 kaj ĉu Mi povus ne domaĝi Nineven, la grandan urbon, en kiu troviĝas pli ol cent dudek mil homoj, ne povantaj distingi inter sia dekstra mano kaj sia maldekstra, kaj krom tio multe da brutoj?


MIĤA

1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Miĥa, la Moreŝetano, en la tempo de Jotam, Aĥaz, kaj Ĥizkija, reĝoj de Judujo, kaj kiun li viziis pri Samario kaj Jerusalem. 2 Aŭskultu, ĉiuj popoloj, atentu, ho tero, kaj ĉio, kio estas sur ĝi! La Sinjoro, la Eternulo, estu atestanto kontraŭ vi, la Sinjoro el Sia sankta templo. 3 Ĉar jen la Eternulo eliras el Sia loko, iras kaj paŝas sur la altaĵoj de la tero. 4 Kaj fandiĝas la montoj sub Li, kaj la valoj disfendiĝas, kiel vakso antaŭ fajro, kiel akvo, falanta de krutaĵo. 5 Ĉio ĉi tio estas pro la krimo de Jakob kaj pro la pekoj de la domo de Izrael. Kiu krimigis Jakobon? ĉu ne Samario? Kiu aranĝis la altaĵojn de Judujo? ĉu ne Jerusalem? 6 Tial Mi faros Samarion ŝtonamaso sur la kampo, por plantado de vinberoj; Mi disĵetos ĝiajn ŝtonojn en la valon kaj nudigos ĝiajn fundamentojn. 7 Ĉiuj ĝiaj idoloj estos disbatitaj, ĉiuj ĝiaj promalĉastaj donacoj estos forbruligitaj per fajro, kaj ĉiujn ĝiajn statuojn Mi ruinigos; ĉar per promalĉastaj donacoj ĝi ilin aranĝis, kaj promalĉastaj donacoj ili fariĝos denove. 8 Pri tio mi ploras kaj ĝemas, iras senŝue kaj nude; mi krias plende, kiel la ŝakaloj, kaj estas malgaja, kiel la strutoj. 9 Ĉar senespera estas ĝia plago, ĝi venis ĝis Judujo, atingis ĝis la pordego de mia popolo, ĝis Jerusalem. 10 Ne diru tion en Gat, ne ploru laŭte; en Bet-Leafra rulu vin en cindro. 11 Foriru, ho loĝantino de Ŝafir, en nudeco kaj honto; ne eliros la loĝantino de Caanan; la plorado en Bet-Ecel ne permesos al vi tie halti. 12 Afliktiĝas pri sia bono la loĝantino de Marot; ĉar malfeliĉo venis de la Eternulo al la pordego de Jerusalem. 13 Jungu al la ĉaro kurĉevalojn, ho loĝantino de Laĥiŝ; vi estas la komenco de pekoj de la filino de Cion, ĉar ĉe vi oni trovis la krimojn de Izrael. 14 Tial vi sendos donacojn en Moreŝet-Gaton; sed la domoj de Aĥzib trompos la reĝojn de Izrael. 15 Mi alkondukos al vi ankoraŭ la posedonton, ho loĝantino de Mareŝa; ĝis Adulam venos la gloro de Izrael. 16 Detondu viajn harojn kaj razu vin pro viaj amataj filoj; larĝigu vian kalvon kiel aglo, ĉar ili estos forkaptitaj for de vi.

1 Ve al tiuj, kiuj meditas pri pekoj kaj intencas malbonagojn sur sia kuŝejo, por plenumi ilin matene, kiam ilia mano havas forton. 2 Ili ekdeziras kampojn kaj rabas ilin, domojn kaj forprenas ilin; ili premas homon kaj lian domon, viron kaj lian posedaĵon. 3 Tial tiele