Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/753

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

diras la Eternulo: Jen Mi entreprenas kontraŭ tiu gento tian malbonon, de kiu vi ne liberigos vian kolon kaj ne iros kun levita kapo; ĉar tio estos tempo malfacila. 4 En tiu tempo oni parolos pri vi parabolon, kaj oni prikantos vin per plorkanto, dirante: Ni estas tute ruinigitaj; la posedaĵo de mia popolo transiris al alia; kiamaniere povas reveni al ni niaj kampoj, se ili jam estas disdividitaj! 5 Tial oni ne mezuros por vi per ŝnuro terpecon lote en la komunumo de la Eternulo. 6 Ne prediku, ho predikantoj; oni ne devas prediki al tiuj, kiuj ne volas eviti malhonoron. 7 Ho, la tiel nomata domo de Jakob! ĉu malgrandiĝis la spirito de la Eternulo? ĉu tiaj estas Liaj agoj? Ĉu ne estas bonfaraj Miaj vortoj por tiu, kiu kondutas ĝuste? 8 Sed Mia popolo leviĝis kiel malamiko; vi rabas la supran kaj la malsupran vestojn de la trankvilaj preterirantoj, kvazaŭ ili revenus de batalo. 9 La virinojn de Mia popolo vi elpelas el iliaj amataj loĝejoj; de iliaj junaj infanoj vi forprenas por ĉiam Mian ornamon. 10 Leviĝu kaj foriru, ĉar ĉi tie vi ne havos ripozon; pro sia malpureco la lando estos kruele ruinigita. 11 Se iu falsanimulo elpensus mensogon, kaj dirus: Mi predikos al vi pri vino kaj ebriigaĵo, li estus ĝusta predikanto por ĉi tiu popolo. 12 Tamen Mi kolektos vin tutan, ho Jakob, Mi kolektos la restaĵon de Izrael, Mi kunigos ilin kiel ŝafojn en ŝafejo; kiel grego en gregejo ili ekbruos de multhomeco. 13 Murrompanto iros antaŭ ili; ili trarompos la baron, trapasos la pordegon, kaj eliros el ĝi; ilia reĝo iros antaŭ ili, kaj la Eternulo estos ilia antaŭgvidanto.

1 Mi diris: Aŭskultu, ho ĉefoj de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael! Vi devas ja scii la juron; 2 tamen vi malamas la bonon, amas la malbonon; vi deŝiras de ili ilian haŭton kaj la karnon de iliaj ostoj. 3 Kaj kiam ili manĝas la karnon de mia popolo, deŝiras de ili ilian haŭton, rompas kaj dispecigas iliajn ostojn kvazaŭ por poto kaj la karnon kvazaŭ por kaldrono: 4 tiam ili krios al la Eternulo; sed Li ne respondos al ili, Li kaŝos antaŭ ili Sian vizaĝon en tiu tempo, ĉar ili faris siajn malbonajn agojn. 5 Tiele diras la Eternulo pri la profetoj, kiu erarigas mian popolon, kiuj mordas per siaj dentoj kaj predikas pacon, kaj kontraŭ tiu, kiu ne donas ion en ilian buŝon, ili predikas militon: 6 Tial estos ĉe vi nokto, sed ne vizioj, mallumo, sed ne antaŭdiroj; subiros la suno super la profetoj, kaj mallumiĝos super ili la tago. 7 Hontos tiuj viziistoj, mokindaj fariĝos la antaŭdiristoj, kaj ili ĉiuj fermos sian buŝon; ĉar ili ne havas respondon de Dio. 8 Sed mi estas plena de forto de la spirito de la Eternulo, de praveco kaj kuraĝo, por montri al Jakob lian krimon kaj al Izrael lian pekon. 9 Aŭskultu ĉi tion, ho ĉefoj de la domo de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael, kiuj abomenas juron kaj kurbigas ĉion rektan, 10 kiuj konstruas Cionon per sango kaj Jerusalemon per maljustaĵoj. 11 Ĝiaj ĉefoj juĝas pro subaĉeto, ĝiaj pastroj instruas pro pago, kaj ĝiaj profetoj antaŭdiras pro mono; tamen ili apogas sin sur la Eternulo, kaj diras: La Eternulo estas ja meze de ni, ne trafos nin malfeliĉo. 12 Tial pro vi Cion estos plugita kiel kampo, Jerusalem fariĝos ruinaĵo, kaj la monto de la templo fariĝos arbara altaĵo.

1 Sed iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel ĉefo inter la montoj, kaj ĝi estos pli alta ol ĉiuj altaĵoj; kaj fluos al ĝi popoloj. 2 Kaj iros multaj nacioj, kaj diros: Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo kaj en la domon de Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj kaj ke ni iru laŭ Lia irejo; ĉar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem. 3 Kaj Li juĝos inter multe da popoloj, kaj Li decidos pri potencaj nacioj en landoj malproksimaj; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon. 4 Sed ĉiu sidos sub sia vinberujo kaj sub sia figarbo, kaj neniu timigos; ĉar la buŝo de la Eternulo Cebaot tion diris. 5 Ĉiuj popoloj iros ĉiu en la nomo de sia dio, sed ni irados en la nomo de la Eternulo, nia Dio, ĉiam kaj eterne. 6 En tiu tago, diras la Eternulo, Mi