Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/764

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pleniĝos Miaj urboj per bonaĵo, denove la Eternulo konsolos Cionon, kaj denove Li elektos Jerusalemon. 18 Mi levis miajn okulojn kaj ekvidis: jen estas kvar kornoj. 19 Kaj mi diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi: Kion tio signifas? Kaj li respondis al mi: Tio estas la kornoj, kiuj disĵetis Jehudan, Izraelon, kaj Jerusalemon. 20 Kaj la Eternulo montris al mi kvar majstrojn. 21 Mi diris: Kion ili intencas fari? Li respondis jene: Tiuj kornoj disĵetis Jehudan tiel, ke neniu povis levi sian kapon; tial nun venas ĉi tiuj, por fortimigi tiujn, por dehaki la kornojn de la nacioj, kiuj levis sian kornon kontraŭ la loĝantojn de Judujo, por disĵeti ilin.

1 Mi denove levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis: jen staras viro, kiu tenas en sia mano mezurŝnuron. 2 Mi demandis: Kien vi iras? Kaj li respondis al mi: Mezuri Jerusalemon, por vidi, kiel larĝa kaj kiel longa ĝi estas. 3 Kaj jen la anĝelo, kiu parolis kun mi, eliris, kaj alia anĝelo iris renkonte al li, 4 kaj diris al li: Kuru, kaj diru al ĉi tiu junulo: Sen murego estos Jerusalem, pro la multeco de la homoj kaj brutoj en ĝi. 5 Sed Mi estos por ĝi fajra murego ĉirkaŭe, diras la Eternulo, kaj Mi estos glora meze de ĝi. 6 He, he! kuru el la lando norda, diras la Eternulo; ĉar kiel la kvar ventojn de la ĉielo Mi dispelis vin, diras la Eternulo. 7 He, Cion, kiu loĝas ĉe la filino de Babel, saviĝu! 8 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot: Post la gloriĝo Li sendos min al la nacioj, kiuj prirabis vin; ĉar kiu tuŝas vin, tiu tuŝas la pupilon de Lia okulo. 9 Kaj jen mi levos mian manon sur ilin, kaj ili fariĝos rabaĵo por tiuj, kiujn ili sklavigis; kaj tiam vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot min sendis. 10 Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Cion; ĉar jen Mi iras, por ekloĝi meze de vi, diras la Eternulo. 11 Kaj multaj popoloj aliĝos al la Eternulo en tiu tempo, kaj fariĝos Mia popolo, kaj Mi ekloĝos meze de vi; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi. 12 Kaj la Eternulo posedos Judujon kiel Sian heredan parton sur la sankta tero, kaj Li denove favoros Jerusalemon. 13 Ĉiu karno silentu antaŭ la Eternulo, ĉar Li leviĝis el Sia sankta loĝejo.

1 Li montris al mi la ĉefpastron Josuo, kiu staris antaŭ la anĝelo de la Eternulo, kaj Satanon, kiu staris dekstre de li, por kontraŭagi al li. 2 Kaj la Eternulo diris al Satano: La Eternulo faras al vi severan riproĉon, ho Satano, severe riproĉas vin la Eternulo, kiu favoras Jerusalemon; ĝi estas ja brulŝtipo, savita el la fajro. 3 Josuo estis vestita per malpuraj vestoj, kaj staris antaŭ la anĝelo. 4 Ĉi tiu ekparolis kaj diris al tiuj, kiuj staris antaŭ li: Deprenu de li la malpurajn vestojn. Kaj al li mem li diris: Vidu, mi deprenis de vi vian pekon, kaj mi metos sur vin festajn vestojn. 5 Kaj li diris, ke oni metu puran kapornamon sur lian kapon; kaj oni metis la puran kapornamon sur lian kapon kaj vestis lin per novaj vestoj, en la ĉeesto de la anĝelo de la Eternulo. 6 Kaj la anĝelo de la Eternulo atestis al Josuo, dirante: 7 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Se vi irados laŭ Miaj vojoj kaj plenumados la servadon al Mi, tiam vi regados en Mia domo kaj administrados en Miaj kortoj, kaj Mi donos al vi akompanantojn el tiuj, kiuj staras ĉi tie. 8 Aŭskultu, ho ĉefpastro Josuo, vi kaj viaj amikoj, kiuj sidas apud vi, ĉar ili komprenas misterajn signojn: jen Mi venigos Mian servanton- markoton. 9 Ĉar vidu la ŝtonon, kiun Mi metis antaŭ Josuon: sur ĉi tiu sola ŝtono estas sep okuloj; jen Mi gravuros sur ĝi signojn, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi forigos la pekon de ĉi tiu lando en unu tago. 10 En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, vi vokos unu alian sub vinberbranĉon kaj sub figarbon.

1 Kaj revenis la anĝelo, kiu antaŭe parolis kun mi; kaj li vekis min, kiel oni vekas iun el lia dormo. 2 Kaj li diris al mi: Kion vi vidas? Mi respondis: Mi vidas kandelabron tute el oro, kaj kaliketon ĝi havas sur sia supro, kaj sep lucernoj estas sur ĝi, kaj po sep tubetoj troviĝas sur la lucernoj supre de ĝi. 3 Kaj du olivarboj troviĝas super ĝi: unu dekstre de la kaliketo kaj la dua maldekstre de ĝi. 4 Kaj mi ekparolis kaj diris al la