Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/765

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

anĝelo, kiu parolis kun mi: Kio tio estas, ho mia sinjoro? 5 La anĝelo, kiu parolis kun mi, respondis kaj diris: Ĉu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris: Ne, mia sinjoro. 6 Tiam li responde diris al mi jene: Tio estas la vorto de la Eternulo al Zerubabel, kaj signifas: Ne per militistaro kaj ne per forto, sed nur per Mia spirito, diras la Eternulo Cebaot. 7 Kiu vi estas, ho granda monto? antaŭ Zerubabel vi fariĝos ebenaĵo; kaj li metos la unuan ŝtonon sub komuna vokado: Feliĉo, feliĉo al ĝi! 8 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 9 La manoj de Zerubabel fondis ĉi tiun domon, kaj liaj manoj ankaŭ finos ĝin; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi. 10 Ĉar kiu povas malŝati ĉi tiun tagon kiel malgrandan, kiam ĝoje rigardas la vertikalŝnuron en la mano de Zerubabel tiuj sep okuloj de la Eternulo, kiuj trapenetras per sia rigardo la tutan teron? 11 Tiam mi denove parolis kaj diris al li: Kion signifas tiuj du olivarboj dekstre kaj maldekstre de la kandelabro? 12 Kaj mi parolis ankoraŭ kaj diris al li: Kion signifas la du branĉoj de olivarboj, kiuj troviĝas apud la du oraj tubetoj, tra kiuj fluas oro? 13 Li respondis al mi kaj diris: Ĉu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris: Ne, mia sinjoro. 14 Tiam li diris: Tio estas du oleitoj, kiuj staras apud la Reganto de la tuta tero.

1 Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis disvolvitan skribrulaĵon. 2 Kaj li diris al mi: Kion vi vidas? Mi respondis: Mi vidas disvolvitan skribrulaĵon, kiu havas la longon de dudek ulnoj kaj la larĝon de dek ulnoj. 3 Tiam li diris al mi: Tio estas la malbeno, kiu eliras sur la supraĵon de la tuta lando; ĉar ĉiu, kiu ŝtelas, estos ekstermita, kiel estas dirite en ĝi, kaj ĉiu, kiu ĵuras mensoge, estos ekstermita, kiel estas dirite en ĝi. 4 Mi elirigas ĝin, diras la Eternulo Cebaot, kaj ĝi eniros en la domon de ŝtelisto, kaj en la domon de tiu, kiu malvere ĵuras per Mia nomo; kaj ĝi restos en lia domo kaj ekstermos ĝin kune kun ĝia ligno kaj kun ĝiaj ŝtonoj. 5 La anĝelo, kiu parolis kun mi, elpaŝis, kaj diris al mi: Levu nun viajn okulojn, kaj rigardu, kio aperas. 6 Mi diris: Kio tio estas? Kaj li respondis: Eliras mezurvazo; kaj li diris plue: Tio estas ilia aspekto en la tuta lando. 7 Kaj jen leviĝis kikaro da plumbo, kaj jen ia virino sidas interne de la mezurvazo. 8 Li diris: Tio estas la Malpieco; kaj li ĵetis ŝin sur la fundon de la mezurvazo, kaj sur la aperturon li ĵetis la plumban mason. 9 Mi levis miajn okulojn, kaj vidis, ke aperas du virinoj, kaj vento estas en iliaj flugiloj, kaj iliaj flugiloj estis kiel la flugiloj de cikonio; ili levis la mezurvazon inter la teron kaj la ĉielon. 10 Mi diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi: Kien ili forportas tiun mezurvazon? 11 Li respondis al mi: Por konstrui por ĝi domon en la lando Ŝinar; kiam ĉio estos preta, oni starigos ĝin tie sur ĝia bazo.

1 Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis: jen kvar ĉaroj eliras el inter du montoj; kaj la montoj estas kupraj. 2 La unua ĉaro havis ĉevalojn ruĝajn, la dua ĉaro havis ĉevalojn nigrajn, 3 la tria ĉaro havis ĉevalojn blankajn, kaj la kvara ĉaro havis ĉevalojn makulitajn kaj brunajn. 4 Mi ekparolis kaj diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi: Kio tio estas, mia sinjoro? 5 La anĝelo respondis kaj diris al mi: Tio estas la kvar spiritoj de la ĉielo, kiuj eliras post sia starado antaŭ la Reganto de la tuta tero. 6 La ĉaro kun la nigraj ĉevaloj iris al la lando norda, la blankaj iris post ili, kaj la makulitaj iris al la lando suda. 7 La brunaj eliris, kaj deziris trairi la teron; kaj li diris: Iru, trairu la teron; kaj ili trairis la teron. 8 Kaj li kriis al mi, kaj diris al mi jene: Vidu, tiuj, kiuj eliris al la lando norda, kontentigis Mian spiriton en la lando norda. 9 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 10 Prenu de la forkondukitoj, de Ĥeldaj, de Tobija, kaj de Jedaja, kaj iru en la domon de Joŝija, filo de Cefanja, iru en la sama tago, kiam ili venos el Babel; 11 prenu arĝenton kaj oron, kaj faru kronojn kaj metu sur la kapon de la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak, 12 kaj diru al li jene: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen estas viro, kies nomo estas Markoto; li kreskos el sia loko kaj konstruos