Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/766

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la templon de la Eternulo. 13 Li konstruos la templon de la Eternulo, li ricevos gloron kaj sidos kaj regos sur sia trono; li estos ankaŭ pastro sur sia trono, kaj konsiliĝo paca estos inter ambaŭ. 14 Kaj tiuj kronoj estos ĉe Ĥelem, Tobija, Jedaja, kaj Ĥen, filo de Cefanja, kiel memoraĵo en la templo de la Eternulo. 15 Kaj malproksime loĝantoj venos kaj konstruos en la templo de la Eternulo, kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi; kaj tio okazos, se vi obeados la voĉon de la Eternulo, via Dio.

1 En la kvara jaro de la reĝo Dario aperis vorto de la Eternulo al Zeĥarja, en la kvara tago de la naŭa monato, tio estas de Kislev; 2 kiam Bet-El sendis Ŝareceron kaj Regem-Meleĥon kun iliaj akompanantoj, por preĝi antaŭ la Eternulo, 3 kaj demandi la pastrojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo Cebaot, kaj la profetojn, jene: Ĉu ni devas plori en la kvina monato, kaj fasti, kiel ni faradis jam dum multe da jaroj? 4 Tiam aperis al mi vorto de la Eternulo Cebaot, dirante: 5 Diru al la tuta popolo de la lando kaj al la pastroj jene: Kiam vi fastis kaj funebris en la kvina monato kaj en la sepa dum la sepdek jaroj ― ĉu por Mi vi fastis? ĉu por Mi? 6 Kaj kiam vi manĝas kaj trinkas, ĉu ne por vi mem vi manĝas kaj trinkas? 7 Ĉu la esenco ne estas tiuj vortoj, kiujn la Eternulo proklamis per la antaŭaj profetoj, kiam Jerusalem estis priloĝata kaj bonstata, kaj la urboj ĉirkaŭ ĝi, la suda regiono kaj la malaltaĵo, estis priloĝataj? 8 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Zeĥarja, dirante: 9 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Faru juĝon justan, ĉiu estu bona kaj kompatema al sia frato; 10 vidvinon, orfon, fremdulon, kaj malriĉulon ne premu, kaj ne portu en via koro malbonajn intencojn kontraŭ via frato. 11 Sed ili ne volis atenti, ili deturnis de Mi sian flankon, kaj siajn orelojn ili ŝtopis, por ne aŭdi. 12 Sian koron ili faris kiel diamanta ŝtono, por ne obei la instruon, kaj la vortojn, kiujn la Eternulo Cebaot sendis en Sia spirito per la antaŭaj profetoj; pro tio aperis granda kolero de la Eternulo Cebaot. 13 Kaj ĉar Li vokis, kaj ili ne aŭskultis, tial ankaŭ Mi ne aŭskultis, kiam ili vokis, diras la Eternulo Cebaot. 14 Kaj Mi disblovis ilin inter ĉiujn naciojn, kiujn ili ne konis, kaj la lando post ili dezertiĝis tiel, ke neniu en ĝi iris tien aŭ reen; tiamaniere la ĉarman landon ili faris dezerto.

1 Kaj aperis vorto de la Eternulo, dirante: 2 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Mi ekfervoris pri Cion per granda fervoro, kaj kun granda kolero Mi ekfervoris pri ĝi. 3 Tiele diras la Eternulo: Mi revenos al Cion, Mi ekloĝos meze de Jerusalem, kaj Jerusalem estos nomata urbo de la vero, kaj la monto de la Eternulo Cebaot, monto sankta. 4 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Denove sidos maljunuloj kaj maljunulinoj sur la placoj de Jerusalem, ĉiu kun bastono en la mano, pro profundeco de la aĝo. 5 Kaj la stratoj de la urbo pleniĝos de infanoj kaj infaninoj, ludantaj sur ĝiaj stratoj. 6 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Se en la okuloj de la restintoj de la popolo en ĉi tiu tempo tio ŝajnas ne ebla, ĉu tio estas ne ebla ankaŭ en Miaj okuloj? diras la Eternulo Cebaot. 7 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen Mi savos Mian popolon el la lando orienta kaj el la lando okcidenta; 8 Mi venigos ilin, kaj ili ekloĝos interne de Jerusalem; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio, en vero kaj justo. 9 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Fortigu viajn manojn, vi, kiuj aŭdas en ĉi tiuj tagoj ĉi tiujn vortojn el la buŝo de la profetoj, en la tago, kiam estas farata fondo por la konstruado de la domo de la Eternulo Cebaot, la templo. 10 Ĉar antaŭ ĉi tiuj tagoj ne ekzistis rekompenco por la laboro de homo, nek por la laboro de bruto; nek la eliranto nek la eniranto povis esti trankvila antaŭ la malamiko; kaj Mi permesis al ĉiuj homoj ataki unu la alian. 11 Sed nun Mi estas por la restintoj de tiu popolo ne tia, kia Mi estis antaŭe, diras la Eternulo Cebaot; 12 ĉar estos semo de paco: la vinberbranĉo donos siajn fruktojn, la tero donos siajn produktaĵojn, la ĉielo donos sian roson, kaj ĉion ĉi tion Mi posedigos al la restintoj de ĉi tiu popolo. 13 Kaj kiel vi, ho domo de Jehuda kaj domo de Izrael,