Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Eternulon kaj kiam li eliros, kaj por ke li ne mortu.

36 Kaj faru tabuleton el pura oro, kaj gravuru sur ĝi en sigelila maniero: SANKTA AL LA ETERNULO. 37 Kaj alfortikigu ĝin per laĉo el blua ŝtofo, ke ĝi estu sur la cidaro; sur la antaŭa flanko de la cidaro ĝi devas esti. 38 Ĝi estu sur la frunto de Aaron; kaj Aaron portados la pekon kontraŭ la sanktaĵoj, kiujn sanktigos la Izraelidoj en ĉiuj siaj sanktaj donoj; kaj ĝi estos sur lia frunto ĉiam, por ke la Eternulo ilin favoru. 39 Kaj teksu la ĥitonon el bisino, kaj faru la cidaron el bisino, kaj faru broditan zonon. 40 Kaj por la filoj de Aaron faru ĥitonojn, kaj faru por ili zonojn, kaj mitrojn faru por ili, por honoro kaj ornamo. 41 Kaj vestu per ili vian fraton Aaron kaj liajn filojn kune kun li; kaj sanktoleu ilin kaj konsekru ilin kaj sanktigu ilin, por ke ili estu pastroj al Mi. 42 Kaj faru por ili linajn pantalonojn, por kovri la nudecon de ilia karno; de la lumbo ĝis la femuroj ili estu. 43 Kaj ili estu sur Aaron kaj sur liaj filoj, kiam ili eniros en la tabernaklon de kunveno, aŭ kiam ili alproksimiĝos al la altaro, por servi en la sanktejo; por ke ili ne faru pekon kaj ne mortu. Eterna leĝo ĝi estu por li kaj por lia idaro post li.

1 Kaj jen estas tio, kion vi devas fari al ili, por sanktigi ilin, ke ili estu pastroj al Mi: prenu unu virbovidon kaj du virŝafojn sendifektajn; 2 kaj macan panon, kaj macajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj macajn flanojn, ŝmiritajn per oleo; el delikata tritika faruno faru ilin. 3 Kaj metu ilin en unu korbon, kaj venigu ilin en la korbo, kaj ankaŭ la bovidon kaj la du virŝafojn. 4 Kaj Aaronon kaj liajn filojn alvenigu al la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo. 5 Kaj prenu la vestojn, kaj metu sur Aaronon la ĥitonon kaj la tunikon de la efodo kaj la efodon kaj la surbrustaĵon, kaj zonu lin per la zono de la efodo. 6 Kaj metu la cidaron sur lian kapon, kaj metu la sanktan kronon sur la cidaron. 7 Kaj prenu la oleon de sanktoleado, kaj verŝu sur lian kapon kaj sanktoleu lin. 8 Kaj liajn filojn alvenigu, kaj vestu ilin per la ĥitonoj. 9 Kaj zonu ilin per zono, Aaronon kaj liajn filojn, kaj alligu sur ili mitrojn, por ke al ili apartenu la pastreco laŭ eterna leĝo; kaj konsekru Aaronon kaj liajn filojn. 10 Kaj alvenigu la bovidon antaŭ la tabernaklon de kunveno, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la bovido. 11 Kaj buĉu la bovidon antaŭ la Eternulo, ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 12 Kaj prenu iom el la sango de la bovido kaj metu per viaj fingroj sur la kornojn de la altaro, kaj la tutan ceteran sangon elverŝu ĉe la bazo de la altaro. 13 Kaj prenu la tutan sebon, kiu kovras la internaĵon, kaj la reton de la hepato, kaj la du renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kaj incense bruligu ilin sur la altaro. 14 Kaj la karnon de la bovido kaj ĝian felon kaj ĝian malpuraĵon forbruligu per fajro ekster la tendaro; ĝi estas pekofero. 15 Kaj unu virŝafon prenu, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la virŝafo. 16 Kaj buĉu la virŝafon, kaj prenu ĝian sangon kaj aspergu la altaron ĉirkaŭe. 17 Kaj la virŝafon dishaku en partojn, kaj lavu ĝian internaĵon kaj ĝiajn krurojn, kaj metu ilin sur ĝiajn partojn kaj sur ĝian kapon. 18 Kaj forbruligu la tutan virŝafon sur la altaro; ĝi estas brulofero por la Eternulo; agrabla odoraĵo, fajrofero por la Eternulo ĝi estas. 19 Kaj prenu la duan virŝafon, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la virŝafo. 20 Kaj buĉu la virŝafon, kaj prenu iom el ĝia sango kaj metu sur la malsupran randon de la dekstra orelo de Aaron kaj sur la malsupran randon de la dekstra orelo de liaj filoj kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra piedo; kaj aspergu per la sango la altaron ĉirkaŭe. 21 Kaj prenu el la sango, kiu estos sur la altaro, kaj sanktan oleon, kaj aspergu Aaronon kaj liajn vestojn kaj liajn filojn kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li; kaj sanktiĝos li kaj liaj vestoj kaj liaj filoj kaj la vestoj de liaj filoj kune kun li. 22 Kaj prenu de la virŝafo la sebon kaj la voston, kaj la sebon, kiu kovras la internaĵon, kaj la reton de la hepato,