Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj la du renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kaj la dekstran femuron, ĉar tio estas virŝafo de konsekrado; 23 kaj unu bulon da pano kaj unu kukon kun oleo kaj unu flanon, el la korbo kun macoj, kiu staras antaŭ la Eternulo; 24 kaj metu ĉion sur la manojn de Aaron kaj sur la manojn de liaj filoj, kaj skuu tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo. 25 Kaj prenu tion el iliaj manoj, kaj forbruligu ĝin sur la altaro kune kun la brulofero, kiel agrablan odoraĵon antaŭ la Eternulo; ĝi estas fajrofero por la Eternulo. 26 Kaj prenu la brustaĵon de la virŝafo de konsekrado de Aaron, kaj skuu ĝin kiel skuoferon antaŭ la Eternulo; kaj tio estos via parto. 27 Kaj sanktigu la brustaĵon de skuado kaj la femuron de levado, kiuj estis skuitaj kaj levitaj el la virŝafo de konsekrado de Aaron kaj de liaj filoj; 28 kaj tio estu por Aaron kaj por liaj filoj porĉiama destinitaĵo de la Izraelidoj; ĉar ĝi estas levofero, kaj levofero ĝi estu de la Izraelidoj, el iliaj pacoferoj ilia levofero al la Eternulo. 29 Kaj la sanktaj vestoj de Aaron estu por liaj filoj post li, por ke ili estu sanktoleataj en ili kaj por ke ili estu konsekrataj en ili. 30 Dum sep tagoj portu ilin sur si tiu el liaj filoj, kiu estos pastro anstataŭ li, kaj kiu venos en la tabernaklon de kunveno, por servi en la sanktejo. 31 Kaj la virŝafon de konsekrado prenu, kaj kuiru ĝian viandon sur sankta loko. 32 Kaj Aaron kaj liaj filoj manĝu la viandon de la virŝafo, kaj la panon, kiu estas en la korbo, ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 33 Kaj ili tion manĝu, ĉar per tio ili puriĝis, por ke ili estu konsekritaj kaj por ke ili estu sanktigitaj. Laiko tion ne manĝu, ĉar tio estas sankta. 34 Se el la viando de konsekrado kaj el la pano restos iom ĝis la mateno, tiam forbruligu la restaĵon per fajro; ĝi ne estu manĝata, ĉar ĝi estas sankta. 35 Kaj agu kun Aaron kaj kun liaj filoj tiel, kiel Mi ĉion ordonis al vi; dum sep tagoj konsekru ilin. 36 Kaj propekan bovidon oferu ĉiutage por senpekiĝo; kaj senpekigu la altaron, oferante sur ĝi, kaj oleu ĝin, por ĝin sanktigi. 37 Dum sep tagoj senpekigu la altaron kaj sanktigu ĝin; kaj la altaro fariĝu plejsanktaĵo; ĉio, kio ektuŝos la altaron, fariĝos sankta.

38 Jen tio, kion vi metos sur la altaron: du jaraĝajn ŝafidojn ĉiutage, ĉiam; 39 unu ŝafidon oferu matene, kaj la duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero; 40 kaj por unu ŝafido dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da elpistita oleo, kaj kvaronon de hino da vino por verŝoferi. 41 La duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero; faru kun ĝi kiel kun la matena donofero kaj verŝofero, ke ĝi estu agrabla odoraĵo, fajrofero por la Eternulo, 42 ĉiama brulofero en viaj generacioj ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno antaŭ la Eternulo, kie Mi aperados antaŭ vi, por paroli tie kun vi. 43 Kaj Mi aperados tie antaŭ la Izraelidoj, kaj la loko sanktiĝos per Mia gloro. 44 Kaj Mi sanktigos la tabernaklon de kunveno kaj la altaron; kaj Aaronon kaj liajn filojn Mi sanktigos, por ke ili estu Miaj pastroj. 45 Kaj Mi loĝos inter la Izraelidoj, kaj Mi estos por ili Dio. 46 Kaj ili sciu, ke Mi estas la Eternulo, ilia Dio, kiu elirigis ilin el la lando Egipta, por ke Mi loĝu inter ili, Mi, la Eternulo, ilia Dio.

1 Kaj faru altaron, por fumigi incenson; el akacia ligno faru ĝin. 2 Unu ulno estu ĝia longo, kaj unu ulno ĝia larĝo; ĝi estu kvarangula; kaj du ulnoj estu ĝia alto; kornoj elstaru el ĝi. 3 Kaj tegu ĝin per pura oro, ĝian supran platon kaj ĝiajn flankojn ĉirkaŭe kaj ĝiajn kornojn; kaj faru al ĝi oran kronon ĉirkaŭe. 4 Kaj du orajn ringojn faru al ĝi sub ĝia krono, sur ĝiaj du lateroj; sur du flankoj faru ilin; kaj ili estu ingoj por stangoj, per kiuj oni portu ĝin. 5 Kaj faru la stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro. 6 Kaj starigu ĝin antaŭ la kurteno, kiu estas antaŭ la kesto de atesto, kontraŭ la fermoplato de la kesto de atesto, kie Mi aperados al vi. 7 Kaj Aaron incensadu sur ĝi aroman incenson; ĉiumatene, kiam li ordigos la lucernojn, li incensu. 8 Kaj kiam Aaron ekbruligos la lucernojn ĉirkaŭ vespero, li incensu; ĝi estu ĉiama incensado antaŭ la Eternulo en viaj generacioj. 9 Ne alportu sur ĝi incenson alian, nek bruloferon nek