Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/787

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi eldiros enigmojn el tempo antikva. 36 Tiam forsendinte la homamasojn, li venis en la domon; kaj liaj disĉiploj venis al li, dirante: Klarigu al ni la parabolon pri la lolo de la kampo. 37 Kaj responde li diris: Tiu, kiu semas la bonan semon, estas la Filo de homo; 38 kaj la kampo estas la mondo; kaj la bonaj semoj estas la filoj de la regno; kaj la lolo estas la filoj de la malbonulo; 39 kaj la malamiko, kiu ilin semis, estas la diablo; kaj la rikolto estas la fino de la mondaĝo; kaj la rikoltistoj estas anĝeloj. 40 Kiel do la lolo estas kolektita kaj bruligita per fajro, tiel estos ĉe la fino de la mondaĝo. 41 La Filo de homo elsendos siajn anĝelojn, kaj ili kolektos el lia regno ĉiun falpuŝilon, kaj ĉiujn, kiuj faras maljustecon, 42 kaj ĵetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj. 43 Tiam la justuloj brilos kiel la suno en la regno de sia Patro. Kiu havas orelojn, tiu aŭdu. 44 La regno de la ĉielo similas al kaŝita en kampo trezoro, kiun viro trovis kaj kaŝis, kaj pro ĝojo li iras kaj vendas ĉion, kion li posedas, kaj aĉetas tiun kampon. 45 Cetere, la regno de la ĉielo similas al komercisto, serĉanta belajn perlojn; 46 kaj trovinte unu multevaloran perlon, li iris kaj vendis ĉion, kion li posedis, kaj aĉetis ĝin. 47 Plue, la regno de la ĉielo similas al reto, kiu estis ĵetita en la maron kaj kolektis el ĉiu speco, 48 kaj kiun, kiam ĝi pleniĝis, oni suprentiris al la marbordo; kaj sidiĝinte, ili kolektis la bonajn en ujojn, sed la malbonajn ili ĵetis eksteren. 49 Tiel estos en la fino de la mondaĝo: la anĝeloj eliros, kaj apartigos la malbonulojn el inter la justuloj, 50 kaj ĵetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj. 51 Ĉu vi komprenis ĉion tion? Ili diris al li: Jes. 52 Kaj li diris al ili: Tial ĉiu skribisto, disĉipligita en la regnon de la ĉielo, similas al dommastro, kiu elportas el sia trezorejo objektojn novajn kaj malnovajn. 53 Kaj kiam Jesuo finis tiujn parabolojn, li foriris de tie. 54 Kaj veninte en sian patrujon, li instruis ilin en ilia sinagogo, tiel ke ili miris, kaj diris: De kie ĉi tiu viro havas tian saĝecon kaj la potencaĵojn? 55 Ĉu ĉi tiu ne estas la filo de la ĉarpentisto? ĉu lia patrino ne estas nomata Maria? kaj liaj fratoj Jakobo kaj Joses kaj Simon kaj Judas? 56 Kaj ĉu liaj fratinoj ne estas ĉiuj ĉe ni? De kie do li ĉion tion havas? 57 Kaj ili ofendiĝis pro li. Sed Jesuo diris al ili: Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj en sia domo. 58 Kaj pro ilia nekredemo li faris tie ne multajn potencaĵojn.

1 En tiu tempo la tetrarĥo Herodo aŭdis la famon pri Jesuo, 2 kaj diris al siaj servantoj: Tiu estas Johano, la Baptisto; li leviĝis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencaĵoj energias en li. 3 Ĉar Herodo jam arestis Johanon kaj ligis lin kaj metis lin en malliberejon pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo. 4 Ĉar Johano diris al li: Ne decas, ke vi havu ŝin. 5 Kaj dezirante mortigi lin, li timis la popolon, ĉar oni opiniis lin profeto. 6 Sed kiam venis la naskotaga festo de Herodo, la filino de Herodias dancis en la mezo, kaj plaĉis al Herodo. 7 Tiam li ĵure promesis doni al ŝi ion ajn, kion ŝi petos. 8 Kaj ŝi, instigite de sia patrino, diris: Donu al mi ĉi tie sur plado la kapon de Johano, la Baptisto. 9 Kaj la reĝo malĝojis; tamen pro siaj ĵuroj kaj pro la kunmanĝantoj li ordonis doni ĝin; 10 kaj sendinte, li senkapigis Johanon en la malliberejo. 11 Kaj oni alportis lian kapon sur plado, kaj donis ĝin al la knabino, kaj ŝi alportis ĝin al sia patrino. 12 Kaj liaj disĉiploj venis kaj forportis la korpon kaj enterigis ĝin, kaj ili iris kaj rakontis tion al Jesuo. 13 Kaj Jesuo, aŭdinte, foriris de tie en ŝipeto al dezerta loko aparte; kaj la homamasoj, aŭdinte, sekvis lin, piedirante el la urboj. 14 Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortuŝiĝis pri ili, kaj sanigis iliajn malsanulojn. 15 Kaj kiam venis la vespero, liaj disĉiploj venis al li, dirante: La loko estas dezerta, kaj la horo jam pasis; forsendu la homamason,
por ke ili iru en la vilaĝojn kaj aĉetu por si manĝaĵon. 16 Sed Jesuo diris al ili: Ili ne bezonas foriri; vi donu al ili