Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/788

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

manĝi. 17 Kaj ili diris al li: Ni nenion havas ĉi tie, krom kvin panoj kaj du fiŝoj. 18 Kaj li diris: Alportu ilin ĉi tien al mi. 19 Kaj li ordonis al la homamasoj sidiĝi sur la herbo; kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo,
li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj. 20 Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn. 21 Kaj la manĝantoj estis ĉirkaŭ kvin mil viroj, krom virinoj kaj infanoj. 22 Kaj tuj li devigis la disĉiplojn eniri en la ŝipeton kaj iri antaŭ li al la alia bordo, ĝis li forsendos la homamason. 23 Kaj forsendinte la homamason, li supreniris sur la monton sola, por preĝi; kaj kiam vesperiĝis, li estis tie sola. 24 Sed la ŝipeto jam estis meze de la maro, turmentata de la ondoj; ĉar la vento estis kontraŭa. 25 Kaj en la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro. 26 Sed la disĉiploj, vidante lin iranta sur la maro, maltrankviliĝis, dirante: Jen fantomo; kaj ili ekkriis pro timo. 27 Sed tuj Jesuo parolis al ili, dirante: Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu. 28 Kaj responde al li Petro diris: Sinjoro, se ĝi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo. 29 Kaj li diris: Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la ŝipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo. 30 Sed vidante la venton, li timis, kaj komencante subakviĝi, li ekkriis, dirante: Sinjoro, savu min. 31 Kaj tuj Jesuo etendis la manon kaj ektenis lin, dirante al li: Ho malgrandfidulo, kial vi dubis? 32 Kaj kiam ili supreniris en la ŝipeton, la vento ĉesiĝis. 33 Kaj tiuj, kiuj estis en la ŝipeto, adorkliniĝis al li, dirante: Vere vi estas Filo de Dio. 34 Kaj transirinte, ili alvenis teren ĉe Genesaret. 35 Kaj kiam la viroj de tiu loko ekkonis lin, ili sendis en la tutan ĉirkaŭaĵon, kaj venigis al li ĉiujn malsanulojn; 36 kaj ili petis lin, ke ili nur tuŝu la randon de lia mantelo; kaj ĉiuj, kiuj tuŝis, estis tute resanigitaj.

1 Tiam alvenis al Jesuo el Jerusalem Fariseoj kaj skribistoj, dirante: 2 Kial viaj disĉiploj transpaŝas la tradicion de la antaŭuloj? ĉar ili ne lavas siajn manojn, kiam ili manĝas panon. 3 Kaj li responde diris al ili: Kial vi ankaŭ transpaŝas la ordonon de Dio per via tradicio? 4 Ĉar Dio diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu nepre mortu. 5 Sed vi diras: Se iu diros al sia patro aŭ al sia patrino: Oferdono estu tio, per kio vi povus profiti de mi, 6 tiu ne devas respekti sian patron aŭ sian patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per via tradicio. 7 Ho hipokrituloj, bone profetis Jesaja pri vi, dirante: 8 Ĉi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi. 9 Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj. 10 Kaj alvokinte al si la homamason, li diris al ili: Aŭskultu kaj komprenu: 11 Ne tio, kio eniras en la buŝon, profanas la homon; sed kio eliras el la buŝo, tio profanas la homon. 12 Tiam veninte, la disĉiploj diris al li: Ĉu vi scias, ke la Fariseoj ofendiĝis, kiam ili aŭdis tiun diron? 13 Sed li responde diris: Ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis, estos elradikigita. 14 Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaŭ falos en fosaĵon. 15 Kaj Petro responde diris al li: Klarigu al ni tiun parabolon. 16 Kaj li diris: Ĉu vi ankaŭ estas eĉ ankoraŭ sen kompreno? 17 Ĉu vi ne konscias, ke ĉio, eniranta en la buŝon, pasas en la ventron kaj estas elĵetata en apartan lokon? 18 Sed tio, kio eliras el la buŝo, elvenas el la koro, kaj profanas la homon. 19 Ĉar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malĉastaĵoj, ŝteloj, falsatestoj, blasfemoj: 20 jen tio, kio profanas la homon, sed manĝi kun manoj nelavitaj ne profanas la homon. 21 Kaj elirinte de tie, Jesuo foriris en la regionojn apud Tiro kaj Cidon. 22 Kaj jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj, kriis, dirante: Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min; mia filino estas terure turmentata de demono. 23 Sed li ne respondis al ŝi eĉ unu vorton. Kaj alveninte, liaj disĉiploj petis lin, dirante: Forsendu