Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/799

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĝin al tiu, kiu havas la dek talantojn. 29 Ĉar al ĉiu, kiu havas, estos donite, kaj li havos abundegon; sed for de tiu, kiu ne havas, eĉ tio, kion li havas, estos prenita. 30 Kaj elĵetu la senutilan serviston en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj. 31 Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj ĉiuj anĝeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro; 32 kaj antaŭ li kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj; 33 kaj li starigos la ŝafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre. 34 Tiam diros la Reĝo al tiuj, kiuj staras dekstre de li: Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo; 35 ĉar mi malsatis, kaj vi donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min; 36 nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi. 37 Tiam respondos al li la justuloj, dirante: Sinjoro, kiam ni vin vidis malsata, kaj vin satigis? aŭ soifanta, kaj trinkigis vin? 38 Kaj kiam ni vidis vin fremda kaj gastigis vin? aŭ nuda, kaj vin vestis? 39 Kaj kiam ni vidis vin malsana aŭ en malliberejo, kaj venis al vi? 40 Kaj la Reĝo respondos kaj diros al ili: Vere mi diras al vi: Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi. 41 Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre: For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj anĝeloj; 42 ĉar mi malsatis, kaj vi ne donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi ne donis al mi trinki; 43 mi estis fremda, kaj vi ne gastigis min; nuda, kaj vi ne vestis min; malsana kaj en malliberejo, kaj vi ne vizitis min. 44 Tiam ili ankaŭ respondos, dirante: Sinjoro, kiam ni vidis vin malsata, aŭ soifanta, aŭ fremda, aŭ nuda, aŭ malsana, aŭ en malliberejo, kaj ne servis al vi? 45 Tiam li respondos al ili, dirante: Vere mi diras al vi: Kiom vi ne faris al unu el ĉi tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi. 46 Kaj ĉi tiuj foriros en eternan punon, sed la justuloj en eternan vivon.

1 Kaj kiam Jesuo finis ĉiujn tiujn vortojn, li diris al siaj disĉiploj: 2 Vi scias, ke post du tagoj okazos la Pasko, kaj la Filo de homo estos transdonita, por esti krucumita. 3 Tiam kunvenis la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj de la popolo, en la korto de la ĉefpastro, kies nomo estis Kajafas; 4 kaj ili konsiliĝis, por ke ili povu per ruzo kapti Jesuon, kaj mortigi lin. 5 Sed ili diris: Ne dum la festo, por ke ne leviĝu tumulto ĉe la popolo. 6 Kaj kiam Jesuo estis en Betania, en la domo de Simon, leprulo, 7 venis al li virino, havanta alabastran vazon da multekosta ŝmiraĵo, kaj ŝi verŝis ĝin sur lian kapon, dum li sidis ĉe manĝo. 8 Sed kiam la disĉiploj tion vidis, ili indignis, dirante: 9 Por kio estas ĉi tiu malŝparo? Ĉar ĉi tiun ŝmiraĵon oni povus vendi por granda prezo, kaj doni al malriĉuloj. 10 Sed Jesuo, tion sciante, diris al ili: Kial vi ĝenas la virinon? ŝi faris bonan faron al mi. 11 Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, sed min vi ne ĉiam havas. 12 Ĉar verŝante ĉi tiun ŝmiraĵon sur mian korpon, ŝi tion faris por mia entombigo. 13 Vere mi diras al vi: Kie ajn estos predikata ĉi tiu evangelio en la tuta mondo, tio ankaŭ, kion faris ĉi tiu virino, estos priparolata, por memoraĵo de ŝi. 14 Tiam unu el la dek du, nomata Judas Iskariota, iris al la ĉefpastroj, 15 kaj diris: Kion vi volas doni al mi, se mi lin transdonos al vi? Kaj ili pesis por li tridek arĝentajn monerojn. 16 Kaj de tiam li serĉis okazon, por transdoni lin. 17 Kaj en la unua tago de macoj la disĉiploj venis al Jesuo, dirante: Kie vi volas, ke ni pretigu por vi, por manĝi la Paskon? 18 Kaj li diris: Iru en la urbon al trovotulo, kaj diru al li: La Majstro diras: Mia tempo estas proksima; mi faros la Paskon ĉe vi, kun miaj disĉiploj. 19 Kaj la disĉiploj faris, kiel Jesuo ordonis al ili, kaj ili pretigis la Paskon. 20 Kaj kiam vesperiĝis, li sidis ĉe manĝo kun la dek du disĉiploj; 21 kaj dum ili manĝis, li diris: Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min. 22 Kaj ili tre malĝojis, kaj ĉiu komencis diri al li: Sinjoro, ĉu eble