Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/800

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi? 23 Kaj li respondis kaj diris: Tiu, kiu trempis kun mi la manon en la pladon, perfidos min. 24 La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li. 25 Kaj Judas, kiu estis lin perfidonta, responde diris: Ĉu eble mi, Rabeno? Li diris al li: Vi diris. 26 Kaj dum ili manĝis, Jesuo prenis panon, kaj beninte, dispecigis ĝin kaj donis al la disĉiploj, kaj diris: Prenu, manĝu; ĉi tio estas mia korpo. 27 Kaj li prenis kalikon, kaj doninte dankon, donis al ili, dirante: Vi ĉiuj trinku el ĝi; 28 ĉar ĉi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elverŝata por multaj, por la pardonado de pekoj. 29 Sed mi diras al vi: De nun mi ne trinkos el ĉi tiu frukto de la vinberarbo, ĝis tiu tago, kiam mi trinkos ĝin novan kun vi en la regno de mia Patro. 30 Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba. 31 Tiam diris Jesuo al ili: Vi ĉiuj ofendiĝos pro mi dum ĉi tiu nokto; ĉar estas skribite: Mi frapos la paŝtiston, kaj la ŝafoj de la grego diskuros. 32 Tamen, post mia releviĝo mi iros antaŭ vi en Galileon. 33 Sed Petro responde diris al li: Eĉ se ĉiuj ofendiĝos pro vi, mi neniam ofendiĝos. 34 Jesuo diris al li: Vere mi diras al vi, ke en ĉi tiu nokto, antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min. 35 Petro diris al li: Eĉ se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Tiel same diris ĉiuj disĉiploj. 36 Tiam venis Jesuo kun ili al loko nomata Getsemane, kaj diris al siaj disĉiploj: Sidiĝu ĉi tie, dum mi iros tien, por preĝi. 37 Kaj li prenis kun si Petron kaj la du filojn de Zebedeo, kaj komencis malĝoji kaj maltrankviliĝi. 38 Tiam li diris al ili: Tre malĝoja estas mia animo, eĉ ĝis morto; restu ĉi tie, kaj viglu kun mi. 39 Kaj irinte iom antaŭen, li falis sur sian vizaĝon, preĝante, kaj dirante: Ho mia Patro, se povas esti, ĉi tiu kaliko pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas. 40 Kaj li venis al la disĉiploj kaj trovis ilin dormantaj, kaj diris al Petro: Ĉu vi do ne havis forton vigli kun mi eĉ unu horon? 41 Viglu kaj preĝu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta. 42 Denove la duan fojon foririnte, li preĝis, dirante: Ho mia Patro, se ĉi tio ne povos forpasi, krom se mi trinkos ĝin, Via volo plenumiĝu. 43 Kaj denove reveninte, li trovis ilin dormantaj, ĉar iliaj okuloj peziĝis. 44 Kaj li denove lasis ilin kaj foriris, kaj la trian fojon preĝis, denove dirante la samajn vortojn. 45 Tiam li venis al la disĉiploj, kaj diris al ili: Dormu nun kaj ripozu: jen la horo alproksimiĝis, kaj la Filo de homo estas perfidata en la manojn de pekuloj. 46 Leviĝu, ni iru; jen mia perfidanto alproksimiĝas. 47 Kaj dum li ankoraŭ parolis, jen venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li granda homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj de la popolo. 48 Kaj lia perfidanto jam aranĝis kun ili signon, dirante: Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu lin. 49 Kaj tuj veninte al Jesuo, li diris: Saluton, Rabeno; kaj kisis lin. 50 Kaj Jesuo diris al li: Amiko, por kio vi venis? Tiam ili venis, kaj metis manojn sur Jesuon kaj arestis lin. 51 Kaj jen unu el tiuj, kiuj estis kun Jesuo, etendis sian manon kaj eltiris sian glavon, kaj frapis la sklavon de la ĉefpastro, kaj detranĉis lian orelon. 52 Tiam diris Jesuo al li: Remetu vian glavon en ĝian ingon; ĉar ĉiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos. 53 Ĉu vi do supozas, ke mi ne povas alvoki mian Patron, kaj Li tuj liveros al mi pli ol dek du legiojn da anĝeloj? 54 Sed kiel plenumiĝus la Skriboj, ke tiel devas okazi? 55 En tiu horo Jesuo diris al la homamasoj: Ĉu vi elvenis kvazaŭ kontraŭ rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min?
Ĉiutage mi sidis en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min. 56 Sed ĉio tio okazis, por ke plenumiĝu la Skriboj de la profetoj. Tiam ĉiuj disĉiploj forlasis lin kaj forkuris. 57 Kaj la arestintoj de Jesuo forkondukis lin al la domo de la ĉefpastro Kajafas, kie jam kolektiĝis la skribistoj kaj pliaĝuloj. 58 Sed Petro malproksime sekvis lin ĝis la korto de la ĉefpastro, kaj eniris, kaj sidis kun la subuloj, por vidi la finon.