Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malfermiĝos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon. 6 Kaj la virino vidis, ke la arbo estas bona por manĝi kaj ĝi estas ĉarma por la okuloj, kaj la arbo estas dezirinda por saĝiĝi; kaj ŝi prenis de ĝiaj fruktoj, kaj ŝi manĝis, kaj ŝi donis kune ankaŭ al sia edzo, kaj li manĝis. 7 Kaj malfermiĝis la okuloj de ili ambaŭ, kaj ili sciiĝis, ke ili estas nudaj; kaj ili kunkudris foliojn de figarbo kaj faris al si zonaĵojn. 8 Kaj ili aŭdis la voĉon de Dio la Eternulo, kiu marŝis en la ĝardeno dum la malvarmeto de la tago; kaj Adam kaj lia edzino kaŝiĝis de Dio la Eternulo inter la arboj de la ĝardeno. 9 Kaj Dio la Eternulo vokis Adamon, kaj diris al li: Kie vi estas? 10 Kaj tiu diris: Vian voĉon mi aŭdis en la ĝardeno, kaj mi ektimis, ĉar mi estas nuda; kaj mi kaŝis min. 11 Kaj Dio diris: Kiu diris al vi, ke vi estas nuda? ĉu vi ne manĝis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi ne manĝu de ĝi? 12 Kaj Adam diris: La edzino, kiun Vi donis al mi kiel kunulinon, ŝi donis al mi de la arbo, kaj mi manĝis. 13 Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi manĝis. 14 Kaj Dio la Eternulo diris al la serpento: Ĉar vi tion faris, tial estu malbenita inter ĉiuj brutoj kaj inter ĉiuj bestoj de la kampo; sur via ventro vi irados kaj teron vi manĝados dum via tuta vivo. 15 Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj ŝia idaro; ĝi frapados vian kapon, kaj vi pikados ĝian kalkanon. 16 Al la virino Li diris: Mi multigos viajn suferojn dum via gravedeco; en doloro vi naskados infanojn; kaj al via viro vi vin tiros, kaj li regos super vi. 17 Kaj al Adam Li diris: Ĉar vi obeis la voĉon de via edzino, kaj vi manĝis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne manĝu de ĝi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi manĝados de ĝi dum via tuta vivo. 18 Kaj dornojn kaj pikaĵojn ĝi kreskigos por vi, kaj vi manĝados herbojn de la kampo. 19 En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon, ĝis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; ĉar vi estas polvo kaj refariĝos polvo. 20 Kaj Adam donis al sia edzino la nomon Eva, ĉar ŝi estis patrino de ĉiuj vivantoj. 21 Kaj Dio la Eternulo faris por Adam kaj por lia edzino vestojn el felo, kaj Li vestis ilin.

22 Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam fariĝis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaŭ de la arbo de vivo kaj manĝos kaj vivos eterne. 23 Kaj Dio la Eternulo eligis lin el la Edena ĝardeno, por ke li prilaboradu la teron, el kiu li estis prenita. 24 Kaj Li elpelis Adamon, kaj lokis antaŭ la Edena ĝardeno la kerubon kaj la turniĝantan flaman glavon, por gardi la vojon al la arbo de vivo.


4 KAJ Adam ekkonis Evan, sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis Kainon; kaj ŝi diris: Mi akiris homon de la Eternulo. 2 Kaj plue ŝi naskis lian fraton Habel. Kaj Habel fariĝis ŝafpaŝtisto, kaj Kain fariĝis terlaboristo. 3 Kaj post ia tempo fariĝis, ke Kain alportis el la fruktoj de la tero donacoferon al la Eternulo. 4 Kaj Habel ankaŭ alportis el la unuenaskitoj de siaj ŝafoj kaj el ilia graso. Kaj la Eternulo atentis Habelon kaj lian donacoferon; 5 sed Kainon kaj lian donacoferon Li ne atentis. Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia vizaĝo kliniĝis. 6 Kaj la Eternulo diris al Kain: Kial vi koleras? kaj kial kliniĝis via vizaĝo? 7 Ja se vi agos bone, vi estos forta; sed se vi agos malbone, la peko kuŝos ĉe la pordo, kaj vin ĝi aspiros, sed vi regu super ĝi. 8 Kaj Kain parolis kun sia frato Habel; kaj kiam ili estis sur la kampo, Kain leviĝis kontraŭ sian fraton Habel kaj mortigis lin. 9 Kaj la Eternulo diris al Kain: Kie estas via frato Habel? Kaj tiu diris: Mi ne scias; ĉu mi estas gardisto de mia frato? 10 Kaj Li diris: Kion vi faris? la voĉo de la sango de via frato krias al Mi de la tero. 11 Kaj nun estu malbenita de sur la tero, kiu malfermis sian buŝon, por preni la sangon de via frato el via mano. 12 Kiam vi prilaboros la teron, ĝi ne plu donos al vi sian forton; vaganto kaj forkuranto vi estos sur la tero. 13 Kaj Kain diris al la Eternulo: Pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti. 14 Jen Vi forpelas