Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

min hodiaŭ de sur la tero, kaj mi devas min kaŝi de antaŭ Via vizaĝo, kaj mi estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min renkontos, mortigos min. 15 Kaj la Eternulo diris al li: Sciu, ke al iu, kiu mortigos Kainon, estos venĝite sepoble. Kaj la Eternulo faris sur Kain signon, ke ne mortigu lin iu, kiu lin renkontos.

16 Kaj Kain foriris de antaŭ la Eternulo, kaj loĝiĝis en la lando Nod, oriente de Eden. 17 Kaj Kain ekkonis sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis Ĥanoĥon. Kaj li konstruis urbon, kaj li donis al la urbo nomon laŭ la nomo de sia filo: Ĥanoĥ. 18 Kaj al Ĥanoĥ naskiĝis Irad, kaj al Irad naskiĝis Meĥujael, kaj al Meĥujael naskiĝis Metuŝael, kaj al Metuŝael naskiĝis Lemeĥ. 19 Kaj Lemeĥ prenis al si du edzinojn: unu havis la nomon Ada, kaj la dua havis la nomon Cila. 20 Kaj Ada naskis Jabalon; li estis la patro de tiuj, kiuj loĝas en tendoj kaj paŝtas brutojn. 21 Kaj la nomo de lia frato estis Jubal; li estis la patro de ĉiuj, kiuj ludas harpon kaj fluton. 22 Cila ankaŭ naskis Tubal-Kainon, forĝanton de diversaj majstraĵoj el kupro kaj fero. Kaj la fratino de Tubal-Kain estis Naama. 23 Kaj Lemeĥ diris al siaj edzinoj Ada kaj Cila:

Aŭskultu mian voĉon, edzinoj de Lemeĥ,
Atentu mian parolon!
Ĉar viron mi mortigis por vundo al mi
Kaj junulon por tubero al mi;

24 Se sepoble estos venĝite por Kain,
Por Lemeĥ estos sepdek-sepoble.

25 Kaj denove Adam ekkonis sian edzinon, kaj ŝi naskis filon, kaj donis al li la nomon Set: Ĉar Dio metis al mi alian semon anstataŭ Habel, kiun mortigis Kain. 26 Kaj al Set ankaŭ naskiĝis filo, kaj li donis al li la nomon Enoŝ. Tiam oni komencis alvokadi la nomon de la Eternulo.


5 JEN estas la libro de naskoj de Adam. Kiam Dio kreis la homon, Li faris lin laŭ la bildo de Dio; 2 kiel viron kaj virinon Li kreis ilin, kaj Li benis ilin kaj donis al ili la nomon Homo en la tago de ilia naskiĝo. 3 Kaj Adam vivis cent tridek jarojn, kaj al li naskiĝis filo laŭ lia bildo kaj simileco, kaj li donis al li la nomon Set. 4 Kaj Adam vivis, post kiam naskiĝis al li Set, okcent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 5 Kaj la tuta vivo, kiun travivis Adam, estis naŭcent tridek jaroj, kaj li mortis.

6 Kaj Set vivis cent kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Enoŝ. 7 Kaj Set vivis, post kiam naskiĝis al li Enoŝ, okcent sep jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 8 Kaj la tuta vivo de Set estis naŭcent dek du jaroj, kaj li mortis.

9 Kaj Enoŝ vivis naŭdek jarojn, kaj naskiĝis al li Kenan. 10 Kaj Enoŝ vivis, post kiam naskiĝis al li Kenan, okcent dek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 11 Kaj la tuta vivo de Enoŝ estis naŭcent kvin jaroj, kaj li mortis.

12 Kaj Kenan vivis sepdek jarojn, kaj naskiĝis al li Mahalalel. 13 Kaj Kenan vivis, post kiam naskiĝis al li Mahalalel, okcent kvardek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 14 Kaj la tuta vivo de Kenan estis naŭcent dek jaroj, kaj li mortis.

15 Kaj Mahalalel vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Jared. 16 Kaj Mahalalel vivis, post kiam naskiĝis al li Jared, okcent tridek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 17 Kaj la tuta vivo de Mahalalel estis okcent naŭdek kvin jaroj, kaj li mortis.

18 Kaj Jared vivis cent sesdek du jarojn, kaj naskiĝis al li Ĥanoĥ. 19 Kaj Jared vivis, post kiam naskiĝis al li Ĥanoĥ, okcent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 20 Kaj la tuta vivo de Jared estis naŭcent sesdek du jaroj, kaj li mortis.

21 Kaj Ĥanoĥ vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Metuŝelaĥ. 22 Kaj Ĥanoĥ iradis kun Dio, post kiam naskiĝis al li Metuŝelaĥ, tricent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 23 Kaj la tuta vivo de Ĥanoĥ estis tricent sesdek kvin jaroj. 24 Kaj Ĥanoĥ iradis kun Dio; kaj li malaperis, ĉar Dio lin prenis.

25 Kaj Metuŝelaĥ vivis cent okdek sep jarojn, kaj naskiĝis al li Lemeĥ. 26 Kaj Metuŝelaĥ vivis, post kiam naskiĝis al li Lemeĥ, sepcent okdek du jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 27 Kaj la tuta vivo de Metuŝelaĥ estis naŭcent sesdek naŭ jaroj, kaj li mortis.