Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/802

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ili des pli ekkriis, dirante: Li estu krucumita. 24 Tial Pilato, vidante, ke neniel prosperas al li, sed ke kontraŭe tumulto leviĝas, prenis akvon kaj lavis siajn manojn antaŭ la homamaso, dirante: Mi estas senkulpa pri la sango de tiu justulo: vi zorgu pri ĝi. 25 Kaj la tuta popolo responde diris: Lia sango estu sur ni kaj sur niaj infanoj. 26 Tiam li liberigis al ili Barabason; sed skurĝinte Jesuon, li transdonis lin, por esti krucumita. 27 Tiam la soldatoj de la provincestro, kondukinte Jesuon en la palacon, kolektis al li la tutan kohorton. 28 Kaj ili senvestigis lin, kaj surmetis al li skarlatan mantelon. 29 Kaj ili plektis kronon el dornoj kaj metis ĝin sur lian kapon, kaj metis kanon en lian dekstran manon; kaj ili genuis antaŭ li, kaj mokis lin, dirante: Saluton, Reĝo de la Judoj! 30 Kaj ili kraĉis sur lin, kaj prenis la kanon kaj frapis lian kapon. 31 Kaj mokinte lin, ili demetis de li la mantelon, kaj surmetis al li liajn proprajn vestojn, kaj forkondukis lin, por krucumi lin. 32 Kaj elirinte, ili trovis viron Kirenanon, nomatan Simon; tiun ili devigis, ke li portu lian krucon. 33 Kaj veninte al loko nomata Golgota, tio estas, Loko de Kranio, 34 ili donis al li trinki vinon kun galo enmiksita; kaj li gustumis ĝin, kaj ne volis trinki. 35 Kaj krucuminte lin, ili dividis inter si liajn vestojn, ĵetante lotojn; 36 kaj ili sidiĝis, kaj gardis lin tie. 37 Kaj ili metis super lia kapo lian akuzon, skribitan: ĈI TIU ESTAS JESUO, LA REĜO DE LA JUDOJ. 38 Tiam kun li estis krucumitaj du rabistoj, unu dekstre kaj unu maldekstre. 39 Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon, 40 kaj dirante: Vi, kiu detruas la sanktejon kaj rekonstruas ĝin en la daŭro de tri tagoj, savu vin. Se vi estas la Filo de Dio, deiru de la kruco. 41 Tiel same ankaŭ la ĉefpastroj, mokante kun la skribistoj kaj la pliaĝuloj, diris: 42 Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi. Li ja estas Reĝo de Izrael, li nun deiru de la kruco, kaj ni kredos al li. 43 Li apogis sin al Dio; Tiu savu lin, se Li amas lin; ĉar li diris: Mi estas la Filo de Dio. 44 Kaj ankaŭ la rabistoj, kiuj estis krucumitaj kun li, tiel same insultis lin. 45 Kaj de post la sesa horo fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo. 46 Kaj ĉirkaŭ la naŭa horo Jesuo ekkriis per laŭta voĉo, dirante: Eli, Eli, lama sabaĥtani? tio estas: Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min? 47 Kaj iuj el la apudstarantoj, aŭdinte tion, diris: Ĉi tiu vokas Elijan. 48 Kaj tuj unu el ili kuris kaj prenis spongon kaj plenigis ĝin per vinagro, kaj metinte ĝin sur kanon, donis al li trinki. 49 Kaj la aliaj diris: Lasu; ni vidu, ĉu venos Elija, por savi lin. 50 Kaj Jesuo, denove kriinte per laŭta voĉo, ellasis for la spiriton. 51 Kaj jen la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre; kaj la tero tremis; kaj la rokoj diskrevis; 52 kaj la tomboj malfermiĝis, kaj multaj korpoj de dormantaj sanktuloj leviĝis, 53 kaj elirinte el la tomboj post lia releviĝo, ili eniris en la sanktan urbon kaj aperis al multaj. 54 Kaj la centestro, kaj tiuj, kiuj estis kun li gardantaj Jesuon, kiam ili vidis la tertremon kaj la okazantaĵojn, tre timis, dirante: Vere ĉi tiu estis Filo de Dio. 55 Kaj tie estis multaj virinoj, rigardantaj de malproksime, kiuj sekvis Jesuon el Galileo, servante al li; 56 inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo kaj de Joses, kaj la patrino de la filoj de Zebedeo. 57 Kaj kiam vesperiĝis, venis riĉulo, nomata Jozef, el Arimateo, kiu mem estis disĉiplo de Jesuo: 58 tiu, irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. Tiam Pilato ordonis doni ĝin. 59 Kaj Jozef prenis la korpon, kaj envolvis ĝin en pura tolaĵo, 60 kaj metis ĝin en sian novan tombon, kiun li jam elhakis en la roko; kaj li alrulis grandan ŝtonon al la enirejo de la tombo, kaj foriris. 61 Kaj Maria Magdalena estis tie, kaj la alia Maria, sidantaj apud la tombo. 62 La sekvantan tagon, kiu estas la tago post la Preparado, la ĉefpastroj kaj la Fariseoj kolektiĝis al Pilato, 63 dirante: Sinjoro, ni ekrememoras, ke tiu trompanto diris, dum li ankoraŭ vivis: Post tri tagoj mi releviĝos. 64 Ordonu do, ke oni gardu la tombon ĝis la tria tago, por