Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/803

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke liaj disĉiploj ne venu kaj ne forŝtelu lin kaj ne diru al la popolo: Li releviĝis el la mortintoj; kaj la lasta trompo estus pli malbona, ol la unua. 65 Pilato diris al ili: Vi havas gardistaron; iru, kaj gardu ĝin laŭ via eblo. 66 Tial ili foriris kaj gardis la tombon, sigelinte la ŝtonon, kune kun gardistaro.

1 Kaj sabate malfrue, kiam eklumis por la unua tago de la semajno, venis Maria Magdalena kaj la alia Maria, por vidi la tombon. 2 Kaj jen okazis granda tertremo; ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris el la ĉielo, kaj venis kaj derulis la ŝtonon, kaj sidiĝis sur ĝi. 3 Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj lia vestaĵo estis blanka, kiel neĝo; 4 kaj pro timo al li la gardistoj tremis, kaj fariĝis kiel malvivuloj. 5 Kaj la anĝelo responde diris al la virinoj: Ne timu; ĉar mi scias, ke vi serĉas Jesuon, la krucumitan. 6 Li ne estas ĉi tie; ĉar li leviĝis, kiel li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kuŝis. 7 Kaj iru rapide, kaj diru al liaj disĉiploj: Li leviĝis el la mortintoj, kaj jen li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin; jen mi sciigis al vi. 8 Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj granda ĝojo, kaj kuris, por sciigi al liaj disĉiploj. 9 Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante: Saluton. Kaj alveninte, ili ekprenis liajn piedojn kaj adorkliniĝis al li. 10 Tiam Jesuo diris al ili: Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos. 11 Kaj dum ili iris, iuj el la gardistoj venis en la urbon, kaj rakontis al la ĉefpastroj ĉiujn okazintaĵojn. 12 Kaj kunveninte kun la pliaĝuloj, ili konsiliĝis kune, kaj ili donis al la soldatoj multe da mono, 13 dirante: Diru: Liaj disĉiploj venis nokte, kaj forŝtelis lin, dum ni dormis. 14 Kaj se la provincestro tion aŭdos, ni konvinkos lin, kaj liberigos vin de ĉia zorgo. 15 Kaj ili prenis la monon, kaj faris, kiel ili estis instruitaj; kaj tiu diro disvastiĝis inter la Judoj ĝis hodiaŭ. 16 Sed la dek unu disĉiploj iris en Galileon, sur la monton, kiun Jesuo jam difinis al ili. 17 Kaj kiam ili vidis lin, ili adorkliniĝis al li; sed kelkaj dubis. 18 Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili: Estas donita al mi ĉia aŭtoritato en la ĉielo kaj sur la tero. 19 Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito; 20 instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo.


LA EVANGELIO LAŬ
SANKTA MARKO


1. La komenco de la evangelio de Jesuo Kristo, Filo de Dio.
2. Kiel estas skribite en la profeto Jesaja:
Jen Mi sendas Mian anĝelon antaŭ via vizaĝo,
Kaj li preparos vian vojon;
3. Voĉo de krianto en la dezerto:
Pretigu la vojon de la Eternulo,
Rektigu Liajn irejojn;
4. venis Johano, kiu baptis en la dezerto kaj predikis la bapton de pento por la pardonado de pekoj.
5. Kaj eliris al li la tuta Juduja distrikto, kaj ĉiuj Jerusalemanoj; kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn.
6. Kaj Johano estis vestita per kamelharaĵo kaj leda zono ĉirkaŭ siaj lumboj, kaj li manĝadis akridojn kaj sovaĝan mielon.
7. Kaj li predikis, dirante: Venas post mi tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda, kliniĝinte, malligi.
8. Mi vin baptis per akvo; sed li vin baptos per la Sankta Spirito.
9. Kaj en tiuj tagoj Jesuo venis el