Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/807

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

frukton, jen tridekoble, kaj jen sesdekoble, kaj jen centoble. 21 Kaj li diris al ili: Ĉu lampo enportiĝas, por esti metita sub grenmezurilon aŭ sub liton, kaj ne por stari sur la lampingo? 22 Ĉar nenio estas kaŝita krom por tio, ke ĝi estu malkaŝita; nek io estas sekreta krom por tio, ke ĝi estu aperigita. 23 Se iu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu. 24 Kaj li diris al ili: Atentu, kion vi aŭdas; per kia mezuro vi mezuras, laŭ tiu sama oni mezuros al vi, kaj eĉ faros al vi aldonon. 25 Ĉar al tiu, kiu havas, estos donite; sed for de tiu, kiu ne havas, estos prenita eĉ tio, kion li havas. 26 Kaj li diris: Tia estas la regno de Dio, kvazaŭ homo ĵetus semojn sur la teron, 27 kaj dormus kaj leviĝus nokte kaj tage, kaj la semoj burĝonus kaj kreskus, li ne scias kiel. 28 Aŭtomate la tero donas frukton, unue folion, poste spikon, poste plenan grenon en spiko. 29 Sed kiam la frukto estas preta, li tuj svingas la rikoltilon, ĉar venis la rikolto. 30 Kaj li diris: Al kio ni komparu la regnon de Dio? aŭ per kia parabolo ni montru ĝin? 31 Al sinapa semeto, kiu, kiam ĝi estas semita sur la teron, estas pli malgranda ol ĉiuj aliaj semoj, kiuj estas sur la tero, 32 tamen semite, kreskas kaj fariĝas pli granda ol ĉiuj legomoj, kaj elmetas grandajn branĉojn, tiel ke sub ĝia ombro povas ekloĝi la birdoj de la ĉielo. 33 Kaj per multaj tiaj paraboloj li parolis al ili la vorton laŭ tio, kiel ili povis aŭskulti; 34 kaj sen parabolo li ne parolis al ili; sed private li klarigis ĉion al siaj disĉiploj. 35 Kaj en tiu tago, kiam vesperiĝis, li diris al ili: Ni transiru al la alia bordo. 36 Kaj forsendinte la homamason, ili kondukis lin kun si, kiel li estis en la ŝipeto. Kaj aliaj ŝipetoj akompanis lin. 37 Kaj okazis granda ventego, kaj ondoj batis en la ŝipeton, tiel ke la ŝipeto estis jam pleniĝanta. 38 Kaj li estis dormanta en la posta parto sur la kuseno; kaj ili vekis lin, kaj diris al li: Majstro, ĉu vi ne zorgas pri tio, ke ni pereas? 39 Kaj vekite, li admonis la venton, kaj diris al la maro: Silentu, kvietiĝu. Kaj la vento ĉesiĝis, kaj fariĝis granda sereno. 40 Kaj li diris al ili: Kial vi estas timemaj? ĉu vi ankoraŭ ne havas fidon? 41 Kaj ili timis treege, kaj diris unu al alia: Kiu do estas ĉi tiu? ĉar eĉ la vento kaj la maro obeas al li.

1 Kaj ili venis trans la maron en la landon de la Gerasenoj. 2 Kaj kiam li elvenis el la ŝipeto, tuj lin renkontis el la tomboj viro, havanta malpuran spiriton, 3 kiu havis loĝejon en la tomboj, kaj jam neniu povis ligi lin eĉ per kateno; 4 ĉar li ofte estis ĉirkaŭligita per katenoj kaj ĉenoj, kaj la ĉenoj estis disŝiritaj de li kaj la katenoj frakasitaj; kaj neniu kapablis malsovaĝigi lin. 5 Kaj ĉiam, nokte kaj tage, inter la tomboj kaj sur la montoj, li kriadis kaj sin tranĉis per ŝtonoj. 6 Kaj, vidinte Jesuon el malproksime, li kuris kaj adorkliniĝis al li; 7 kaj kriante per laŭta voĉo, li diris: Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? Mi vin ĵurpetas per Dio, ke vi ne turmentu min. 8 Ĉar li diris al li: Eliru, ho malpura spirito, el la viro. 9 Kaj li demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li respondis, dirante: Mia nomo estas Legio, ĉar ni estas multaj. 10 Kaj li multe petegis, ke li ne forsendu ilin el la lando. 11 Kaj estis tie sur la monto granda grego da porkoj paŝtiĝantaj. 12 Kaj ili petegis lin, dirante: Sendu nin en la porkojn, por ke ni eniru en ilin. 13 Kaj li permesis tion al ili. Kaj elirinte, la malpuraj spiritoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris rapide malsupren de la krutaĵo en la maron, ĉirkaŭ du miloj,
kaj sufokiĝis en la maro. 14 Kaj iliaj paŝtistoj forkuris, kaj rakontis la aferon en la urbo kaj en la kamparo. Kaj oni venis, por vidi, kio okazis. 15 Kaj ili venis al Jesuo, kaj vidis la demonhavinton, kiu havis la legion, sidanta, vestita kaj en sana prudento; kaj ili timis. 16 Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere tio okazis al la demonhavinto, kaj pri la porkoj. 17 Kaj ili komencis petegi lin, ke li foriru el iliaj limoj. 18 Kaj kiam li eniris en la ŝipeton, la demonhavinto petegis lin, ke li povu esti kun li. 19 Kaj li ne permesis al li, sed diris al li: Iru al via domo, al la viaj, kaj rakontu al ili