Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/808

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉion, kion faris la Eternulo por vi, kaj kiel Li kompatis vin. 20 Kaj li foriris, kaj komencis famigi en Dekapolis ĉion, kion faris Jesuo por li; kaj ĉiuj miregis. 21 Kaj kiam Jesuo retransiris en la ŝipeto al la alia bordo, granda homamaso kolektiĝis al li; kaj li estis apud la maro. 22 Kaj venis unu el la sinagogestroj, nomata Jairo, kaj ekvidinte lin, falis antaŭ liaj piedoj, 23 kaj insiste lin petegis, dirante: Mia filineto estas en lasta ekstremo; venu do kaj metu viajn manojn sur ŝin, por ke ŝi saviĝu kaj vivu. 24 Kaj li iris kun li, kaj granda homamaso sekvis lin kaj premis lin. 25 Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, 26 kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontraŭe eĉ pli malsaniĝis, 27 aŭdinte pri Jesuo, venis en la homamaso malantaŭ lin, kaj tuŝis lian mantelon. 28 Ĉar ŝi diris: Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita. 29 Kaj tuj la fonto de ŝia sango sekiĝis, kaj ŝi korpe sentis, ke ŝi resaniĝis el sia malsano. 30 Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin en la homamaso, kaj diris: Kiu tuŝis mian veston? 31 Kaj liaj disĉiploj diris al li: Vi vidas la homamason, premantan vin, kaj ĉu vi diras: Kiu min tuŝis? 32 Kaj li ĉirkaŭrigardis, por vidi tiun, kiu tion faris. 33 Sed la virino, timigita kaj tremanta, sciante, kio fariĝis al ŝi, venis kaj falis antaŭ li, kaj diris al li la tutan veron. 34 Kaj li diris al ŝi: Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano. 35 Dum li ankoraŭ parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante: Via filino mortis; kial vi ankoraŭ ĝenas la instruiston? 36 Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro: Ne timu, nur kredu. 37 Kaj li ne permesis al iu sekvi kun li, krom Petro kaj Jakobo, kaj Johano, frato de Jakobo. 38 Kaj ili venis al la domo de la sinagogestro, kaj li vidis tumulton, kaj homojn plorantajn kaj funebre ĝemantajn. 39 Kaj enirinte, li diris al ili: Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas. 40 Kaj ili mokridis lin. Tamen, foriginte ĉiujn, li kondukis la patron de la infanino kaj la patrinon, kaj tiujn, kiuj estis kun li, kaj eniris tien, kie estis la infanino. 41 Kaj preninte la manon de la infanino, li diris al ŝi: Talita kumi; tio estas: Knabineto, mi diras al vi: Leviĝu. 42 Kaj tuj leviĝis la knabineto kaj piediris; ĉar ŝi estis dekdujara. Kaj ili miris kun granda mirego. 43 Kaj li severe admonis ilin, ke neniu sciiĝu pri tio; kaj li ordonis doni al ŝi manĝi.

1 Kaj li eliris de tie, kaj venis en sian patrujon; kaj liaj disĉiploj lin sekvis. 2 Kaj kiam venis la sabato, li komencis instrui en la sinagogo; kaj multaj, lin aŭdante, miris, dirante: De kie tiu viro havas tion? kaj: Kia estas la saĝeco donita al li? kaj kiaj estas tiaj potencaĵoj farataj per liaj manoj? 3 Ĉu ĉi tiu ne estas la ĉarpentisto, filo de Maria, kaj frato de Jakobo kaj Joses kaj Judas kaj Simon? kaj ĉu liaj fratinoj ne estas ĉi tie ĉe ni? Kaj ili ofendiĝis pro li. 4 Kaj Jesuo diris al ili: Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj inter siaj parencoj kaj en sia domo. 5 Kaj li povis tie fari nenian potencaĵon, krom tio, ke li metis la manojn sur kelkajn senfortulojn kaj ilin resanigis. 6 Kaj li miris pro ilia nekredemo. Kaj li rondevizitis la vilaĝojn, instruante. 7 Kaj li alvokis al si la dek du, kaj komencis forsendi ilin duope; kaj li donis al ili aŭtoritaton super malpuraj spiritoj; 8 kaj li ordonis, ke ili portu nenion por la vojo krom nur bastono ― nek panon, nek saketon, nek monon en sia zono; 9 sed ili iru piedvestitaj per sandaloj, kaj ne surmetu du tunikojn. 10 Kaj li diris al ili: Kie ajn vi eniros en domon, tie loĝu, ĝis vi foriros el tiu loko. 11 Kaj se ie ajn oni vin ne akceptos, nek vin aŭskultos, tiam el tie forirante, deskuu la polvon, kiu estas sub viaj piedoj, por atesto al ili. 12 Kaj foririnte, ili predikis, ke oni pentu. 13 Kaj ili elpeladis multajn demonojn, kaj ŝmiradis per oleo multajn malsanulojn kaj ilin sanigadis. 14 Kaj la reĝo Herodo aŭdis pri tio, ĉar lia nomo jam konatiĝis; kaj li diris: Johano, la Baptisto, leviĝis el