la mortintoj, kaj tial tiuj potencaĵoj energias en li.
15 Sed aliaj diris: Tiu estas Elija. Kaj aliaj diris: Tiu estas profeto, kvazaŭ unu el la profetoj.
16 Sed, tion aŭdinte, Herodo diris: Johano, kiun mi senkapigis, leviĝis.
17 Ĉar Herodo mem jam sendis, kaj arestis Johanon, kaj ligis lin en malliberejo pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo, ĉar li estis edziĝinta kun ŝi.
18 Ĉar Johano diris al Herodo: Ne decas, ke vi havu la edzinon de via frato.
19 Kaj Herodias klopodis kontraŭ li, kaj deziris mortigi lin, kaj ne povis;
20 ĉar Herodo timis Johanon, sciante, ke li estas viro justa kaj sankta, kaj nepre gardis lin. Kaj aŭskultante lin, li embarasiĝis, kaj aŭskultis lin volonte.
21 Kaj kiam venis oportuna tago, kiam Herodo pro sia naskotago faris vespermanĝon al siaj nobeloj kaj milestroj kaj ĉefoj de Galileo,
22 eniris la filino de Herodias mem kaj dancis, kaj ŝi plaĉis al Herodo kaj al liaj kunmanĝantoj; kaj la reĝo diris al la knabino: Petu de mi, kion ajn vi volas, kaj mi tion donos al vi.
23 Kaj li ĵuris al ŝi: Kion ajn vi petos de mi, mi tion donos al vi, ĝis duono de mia regno.
24 Kaj elirinte, ŝi diris al sia patrino: Kion mi petu? Kaj tiu diris: La kapon de Johano, la Baptisto.
25 Kaj ŝi tuj eniris rapide al la reĝo, kaj petis, dirante: Mi deziras, ke vi tuj donu al mi sur plado la kapon de Johano, la Baptisto.
26 Kaj la reĝo fariĝis tre malĝoja; tamen pro siaj ĵuroj kaj pro la kunmanĝantoj li ne volis rifuzi al ŝi.
27 Kaj tuj la reĝo elsendis soldaton el sia gardistaro, kaj ordonis alporti lian kapon; kaj elirinte, tiu senkapigis lin en la malliberejo,
28 kaj alportis lian kapon sur plado, kaj donis ĝin al la knabino; kaj la knabino donis ĝin al sia patrino.
29 Kaj kiam liaj disĉiploj aŭdis, ili venis kaj forportis lian korpon, kaj metis ĝin en tombon.
30 Kaj la apostoloj kolektiĝis al Jesuo, kaj rakontis al li ĉion, kion ili faris kaj instruis.
31 Kaj li diris al ili: Venu mem aparte en dezertan lokon, kaj iom ripozu. Ĉar estis multaj venantaj kaj irantaj, kaj ili ne havis oportunon eĉ por manĝi.
32 Kaj ili foriris en la ŝipeto al dezerta loko aparte.
33 Kaj oni vidis ilin forirantajn, kaj multaj rekonis ilin, kaj piede oni kuris tien el ĉiuj urboj kaj antaŭvenis ilin.
34 Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortuŝiĝis pri ili, ĉar ili estis kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston; kaj li komencis instrui al ili multon.
35 Kaj kiam la horo jam estis malfrua, liaj disĉiploj venis al li, kaj diris: La loko estas dezerta, kaj la horo estas jam malfrua;
36 forsendu ilin, por ke ili iru en la ĉirkaŭajn kampojn kaj vilaĝojn kaj aĉetu por si manĝaĵon.
37 Sed li responde diris al ili: Vi donu al ili manĝi. Kaj ili diris al li: Ĉu ni iru kaj aĉetu panojn por ducent denaroj, kaj donu al ili manĝi?
38 Kaj li diris al ili: Kiom da panoj vi havas? iru, por vidi. Kaj sciiĝinte, ili diris: Kvin, kaj du fiŝojn.
39 Kaj li ordonis al ili, ke ĉiuj sidiĝu laŭgrupe sur la verda herbo.
40 Kaj ili sidiĝis en aroj, centope kaj kvindekope.
41 Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la disĉiploj,
por meti antaŭ ilin; kaj li dividis la du fiŝojn inter ĉiuj.
42 Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis.
43 Kaj oni kolektis da fragmentoj dek du korbojn, kaj ankaŭ el la fiŝoj.
44 Kaj tiuj, kiuj manĝis la panojn, estis kvin mil viroj.
45 Kaj tuj li devigis siajn disĉiplojn eniri en la ŝipeton kaj iri antaŭ li al la alia bordo, al Betsaida, dum li forsendos la homamason.
46 Kaj adiaŭinte ilin, li foriris sur la monton, por preĝi.
47 Kaj kiam vesperiĝis, la ŝipeto estis meze de la maro, kaj li sola sur la tero.
48 Kaj vidante ilin laborantaj en malfacila remado, ĉar la vento estis kontraŭa al ili, ĉirkaŭ la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro, kaj li volis preterpasi ilin;
49 sed ili, vidante lin iranta sur la maro, supozis, ke ĝi estas fantomo, kaj ili ekkriis;
50 ĉar ĉiuj vidis lin kaj maltrankviliĝis. Sed li tuj parolis kun ili, kaj diris al ili: Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu.
51 Kaj li supreniris al ili en la ŝipeton, kaj la vento ĉesiĝis; kaj ili sentis grandan miregon;
52 ĉar ili ne komprenis pri la panoj, ĉar ilia koro estis sensenta.
Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/809
Aspekto
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita