Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/813

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de ili; kaj ĉirkaŭbrakinte ĝin, li diris al ili: 37 Kiu akceptos unu el tiaj infanoj en mia nomo, tiu akceptas min; kaj kiu akceptas min, tiu akceptas ne min, sed Tiun, kiu sendis min. 38 Johano diris al li: Majstro, ni vidis iun elpelantan demonojn en via nomo; kaj ni malpermesis lin, ĉar li ne sekvas nin. 39 Sed Jesuo diris: Ne malpermesu lin; ĉar neniu, kiu faros miraklon en mia nomo, povos facile paroli malbone pri mi. 40 Ĉar tiu, kiu ne estas kontraŭ ni, estas por ni. 41 Ĉar kiu donos al vi trinki tason da akvo, pro tio, ke vi apartenas al Kristo, vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon. 42 Kaj kiu igos fali unu el ĉi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus ĵetita en la maron. 43 Kaj se via mano faligas vin, detranĉu ĝin: estas bone por vi eniri en vivon kripla prefere ol, havante du manojn, eniri en Gehenan, en la neestingeblan fajron, 44 kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingiĝas. 45 Kaj se via piedo faligas vin, detranĉu ĝin: estas bone por vi eniri en vivon lama prefere ol, havante du piedojn, esti ĵetita en Gehenan, 46 kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingiĝas. 47 Kaj se via okulo faligas vin, elŝiru ĝin: estas bone por vi eniri en la regnon de Dio kun unu okulo prefere ol, havante du okulojn, esti ĵetita en Gehenan, 48 kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingiĝas. 49 Ĉar ĉiu estos salita per fajro. 50 Salo estas bona; sed se la salo fariĝis nesala, kiel vi rebonigos ĝin? Havu salon en vi, kaj paciĝu unu kun alia.

1 Kaj li foriris de tie, kaj venis en la limojn de Judujo kaj trans Jordanon; kaj homamasoj kunvenis denove al li, kaj laŭ sia kutimo li instruis ilin denove. 2 Kaj Fariseoj venis, kaj demandis lin, por provi lin: Ĉu estas permesate al viro forsendi sian edzinon? 3 Kaj li responde diris al ili: Kion Moseo ordonis al vi? 4 Kaj ili diris: Moseo permesis skribi eksedzigan leteron, kaj forsendi ŝin. 5 Sed Jesuo diris al ili: Pro la malmoleco de via koro li skribis por vi ĉi tiun ordonon. 6 Sed de la komenco de la kreo: Li faris ilin vira kaj virina. 7 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, 8 kaj ili estos unu karno; sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. 9 Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu. 10 Kaj en la domo la disĉiploj denove demandis lin pri la afero. 11 Kaj li diris al ili: Kiu forsendos sian edzinon kaj edziĝos kun alia, tiu adultas kontraŭ ŝi; 12 kaj se ŝi mem forsendos sian edzon kaj edziniĝos kun alia, ŝi adultas. 13 Kaj oni venigis al li infanojn, por ke li tuŝu ilin; kaj la disĉiploj admonis ilin. 14 Sed Jesuo, vidinte tion, indignis, kaj diris al ili: Lasu la infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin, ĉar el tiaj estas la regno de Dio. 15 Vere mi diras al vi: Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝin. 16 Kaj li prenis ilin en siaj brakoj, kaj benis ilin, metinte la manojn sur ilin. 17 Kaj dum li foriris sur la vojo, unu homo kuris al li kaj genuis antaŭ li, kaj demandis lin: Bona Majstro, kion mi faru, por ke mi heredu eternan vivon? 18 Kaj Jesuo diris al li: Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio. 19 Vi scias la ordonojn: Ne mortigu; Ne adultu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Ne rabu; Respektu vian patron kaj vian patrinon. 20 Kaj li responde diris al li: Majstro, ĉion tion mi observis detempe de mia juneco. 21 Kaj Jesuo, rigardante lin, amis lin, kaj diris al li: Unu mankon vi havas; iru, kaj vendu ĉion, kion vi havas, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min. 22 Sed li malgajiĝis ĉe tiu vorto, kaj foriris malĝoja; ĉar li havis multajn posedaĵojn. 23 Kaj Jesuo ĉirkaŭrigardis, kaj diris al siaj disĉiploj: Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio! 24 Kaj la disĉiploj miris pro liaj vortoj. Sed Jesuo, respondante denove, diris al ili: Infanoj, kiel malfacile estas por tiuj, kiuj fidas al la riĉo, eniri en la regnon de Dio! 25 Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo,