Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/814

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio. 26 Kaj ili forte miregis, dirante al li: Kiu do povas esti savita? 27 Rigardante ilin, Jesuo diris: Ĉe homoj tio estas neebla, sed ne ĉe Dio; ĉar ĉio estas ebla ĉe Dio. 28 Petro ekparolis al li: Jen ni ĉion forlasis kaj vin sekvis. 29 Jesuo diris: Vere mi diras al vi: Ekzistas neniu, kiu forlasis domon aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patrinon aŭ patron aŭ infanojn aŭ kampojn pro mi kaj pro la evangelio, 30 kaj kiu ne ricevos centoble en ĉi tiu tempo, domojn kaj fratojn kaj fratinojn kaj patrinojn kaj infanojn kaj kampojn, kun persekutado; kaj en la venonta mondo eternan vivon. 31 Sed multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj. 32 Kaj ili estis sur la vojo suprenirantaj al Jerusalem, kaj Jesuo iris antaŭ ili; kaj ili miregis, kaj la sekvantoj timis. Kaj li prenis al si denove la dek du, kaj ekparolis pri tio, kio okazos al li, dirante: 33 Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la ĉefpastroj kaj la skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto kaj transdonos lin al la nacianoj; 34 kaj ili lin mokos kaj sur lin kraĉos kaj lin skurĝos kaj lin mortigos; kaj post tri tagoj li releviĝos. 35 Kaj alproksimiĝis al li Jakobo kaj Johano, filoj de Zebedeo, dirante al li: Majstro, ni deziras, ke, kion ajn ni petos de vi, vi tion faru por ni. 36 Kaj li diris al ili: Kion vi volas, ke mi faru por vi? 37 Kaj ili diris al li: Permesu, ke ni povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via gloro. 38 Sed Jesuo diris al ili: Vi ne scias, kion vi petas. Ĉu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkas? aŭ esti baptitaj per la bapto, per kiu mi estas baptata? 39 Kaj ili diris al li: Ni povas. Kaj Jesuo diris al ili: La kalikon, kiun mi trinkas, vi trinkos, kaj per la bapto, per kiu mi estas baptata, vi estos baptitaj; 40 sed sidi dekstre de mi aŭ maldekstre, tion doni ne apartenas al mi; sed ĝi estas por tiuj, por kiuj ĝi estas preparita. 41 Kaj aŭdinte, la dek ekindignis kontraŭ Jakobo kaj Johano. 42 Kaj Jesuo, alvokinte ilin al si, diris al ili: Vi scias, ke tiuj, kiuj pretendas regi la nacianojn, kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas aŭtoritaton super ili. 43 Sed ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto; 44 kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu sklavo de ĉiuj. 45 Ĉar la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj. 46 Kaj ili venis al Jeriĥo; kaj kiam li foriris el Jeriĥo kun siaj disĉiploj kaj granda homamaso, la filo de Timeo, Bartimeo, blinda almozulo, sidis apud la vojo. 47 Kaj aŭdinte, ke ĉeestas Jesuo, la Nazaretano, li ekkriis, kaj diris: Jesuo, filo de David, kompatu min. 48 Kaj multaj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis: Ho Filo de David, kompatu min! 49 Kaj Jesuo haltis, kaj diris: Alvoku lin. Kaj oni alvokis la blindulon, dirante al li: Kuraĝu; leviĝu, li vin alvokas. 50 Kaj li forĵetis sian veston, kaj eksaltis kaj venis al Jesuo. 51 Kaj Jesuo responde al li diris: Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj la blindulo diris al li: Rabeno mia, ke mi ricevu vidpovon. 52 Kaj Jesuo diris al li: Iru; via fido vin savis. Kaj tuj li ricevis vidpovon, kaj sekvis lin sur la vojo.

1 Kaj kiam ili alproksimiĝis al Jerusalem, al Betfage kaj Betania, apud la monto Olivarba, li sendis du el siaj disĉiploj, 2 kaj diris al ili: Iru en la vilaĝon, kiu estas kontraŭ vi, kaj enirinte ĝin, vi tuj trovos azenidon alligitan, sur kiu ankoraŭ neniu iam sidis; malligu kaj alkonduku ĝin. 3 Kaj se iu diros al vi: Kial vi faras tion? respondu: La Sinjoro bezonas ĝin; kaj tuj li sendos ĝin ĉi tien. 4 Kaj ili iris, kaj trovis azenidon alligitan apud pordo ekstere sur la strato; kaj ili malligis ĝin. 5 Kaj iuj apudstarantoj diris al ili: Kion vi faras, malligante la azenidon? 6 Sed ili respondis al ili, kiel Jesuo diris; kaj ili lasis ilin. 7 Kaj ili alkondukis la azenidon al Jesuo, kaj metis sur ĝin siajn vestojn; kaj li sidis sur ĝi. 8 Kaj multaj sternis siajn vestojn sur la vojo, kaj aliaj sternis foliarojn, tranĉinte ilin el la kampoj. 9 Kaj kriis la antaŭirantoj kaj la sekvantoj: Hosana! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo; 10 Estu