Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/823

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

filon.
58. Kaj ŝiaj najbaroj kaj ŝiaj parencoj aŭdis, ke la Eternulo pligrandigis Sian bonecon al ŝi; kaj ili ĝojis kun ŝi.
59. Kaj en la oka tago oni venis, por cirkumcidi la infaneton; kaj ili eknomis lin Zeĥarja, laŭ la nomo de lia patro.
60. Kaj lia patrino responde diris: Tute ne; sed li estos nomata Johano.
61. Kaj ili diris al ŝi: El via parencaro estas neniu, kiu estas nomata per tiu nomo.
62. Kaj ili faris signojn al lia patro pri tio, kiel li volas, ke li estu nomata.
63. Kaj li petis tabuleton, kaj skribis jene: Lia nomo estas Johano. Kaj ĉiuj miris.
64. Kaj tuj lia buŝo malfermiĝis, kaj lia lango liberiĝis; kaj li parolis, glorante Dion.
65. Kaj timo venis sur ĉiujn, kiuj loĝis ĉirkaŭ ili, kaj tra la tuta monta regiono de Judujo disvastiĝis rakonto pri ĉio tio.
66. Kaj ĉiuj aŭdantoj konservis tion en sia koro, dirante: Kia do estos ĉi tiu knabeto? Ĉar la mano de la Eternulo estis kun li.
67. Kaj lia patro Zeĥarja pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj profetis, dirante:
68. Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael,
Ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,
69. Kaj levis kornon de savo por ni
En la domo de Sia servanto David,
70. Kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, de post la komenco de la mondo,
71. Savadon el niaj malamikoj kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;
72. Por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj,
Kaj por memori Sian sanktan interligon;
73. La ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;
74. Ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj,
Ni servu Lin sentime,
75. En sankteco kaj justeco antaŭ Li ĉiujn niajn tagojn.
76. Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, Ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, por pretigi liajn vojojn,
77. Por doni al lia popolo scion de savo
En la pardonado de iliaj pekoj,
78. Pro la kompata koro de nia Dio,
Per kiu nin vizitis la sunleviĝo de supre,
79. Por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto,
Por gvidi niajn piedojn en la vojojn de paco.
80. Kaj kreskis la infano kaj fortiĝis en spirito, kaj estis en la dezertoj ĝis la tago de sia ekmontriĝo al Izrael.

1 Kaj en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Aŭgusto, ke la tuta mondo estu registrita. 2 Ĉi tiu estis la unua registrado, farita, kiam Kirenio estis reganto de Sirio. 3 Kaj ĉiuj iris, por esti registritaj, ĉiu al sia urbo. 4 Kaj Jozef ankaŭ supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo de David, kiu estas nomata Bet-Leĥem, ĉar li estis el la domo kaj familio de David, 5 por esti registrita kun sia fianĉino Maria, kiu estis graveda. 6 Kaj dum ili estis tie, venis la tagoj por ŝia akuŝo. 7 Kaj ŝi naskis sian unuan filon, kaj ŝi ĉirkaŭvindis lin kaj kuŝigis lin en staltrogon, ĉar ne estis loko por ili en la gastejo. 8 Kaj en tiu sama regiono estis paŝtistoj, kiuj kamploĝis kaj nokte gardis sian gregon. 9 Kaj anĝelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis ĉirkaŭ ili, kaj ili timis per granda timo. 10 Kaj la anĝelo diris al ili: Ne timu; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo; 11 ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro. 12 Kaj jen la signo por vi: vi trovos infaneton, ĉirkaŭvinditan kaj kuŝantan en staltrogo. 13 Kaj subite estis kun la anĝelo amaso de la ĉiela armeo, laŭdante Dion, kaj dirante: 14 Gloro al Dio en la supera alto, Kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro. 15 Kaj kiam la anĝeloj foriris de ili en la ĉielon, la paŝtistoj diris unu al alia: Ni jam iru ĝis Bet-Leĥem, kaj vidu ĉi tiun okazintaĵon, kiun la Eternulo sciigis al ni. 16 Kaj rapidante, ili iris, kaj trovis Marian kaj Jozefon, kaj la infaneton kuŝantan en la staltrogo. 17 Kaj tion vidinte, ili sciigis pri la diro, kiu estis parolita al ili pri ĉi tiu infano. 18 Kaj ĉiuj