Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/824

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aŭdintoj miris pri tio, kion rakontis al ili la paŝtistoj. 19 Sed Maria konservis ĉiujn tiujn dirojn kaj pripensis ilin en sia koro. 20 Kaj la paŝtistoj revenis, glorante kaj laŭdante Dion pri ĉio, kion ili aŭdis kaj vidis, kiel estis parolite al ili. 21 Kaj kiam jam pasis ok tagoj por cirkumcidi lin, oni donis al li la nomon JESUO, kiel li estis nomita de la anĝelo, antaŭ ol li estis en la ventro. 22 Kaj kiam finiĝis la tagoj de ilia purigado laŭ la leĝo de Moseo, ili alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la Eternulo, 23 kiel estas skribite en la leĝo de la Eternulo: Ĉiu virseksulo, kiu malfermas la uteron, estu dediĉita al la Eternulo; 24 kaj por alporti oferon laŭ tio, kio estas dirita en la leĝo de la Eternulo: Paron da turtoj, aŭ du kolombidojn. 25 Kaj jen en Jerusalem estis viro, kies nomo estis Simeon, kaj ĉi tiu estis justa kaj pia, atendanta la konsoladon de Izrael; kaj la Sankta Spirito estis kun li. 26 Kaj estis montrite al li de la Sankta Spirito, ke li ne mortos, ĝis li vidos la Kriston de la Eternulo. 27 Kaj li venis per la Spirito en la templon; kaj kiam la gepatroj enportis la infanon Jesuo, por fari pri li laŭ la kutimo de la leĝo, 28 tiam li ricevis lin en siajn brakojn, kaj benis Dion, dirante: 29 Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton,
Laŭ Via vorto, en paco, 30 Ĉar miaj okuloj vidis Vian savon, 31 Kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj, 32 Lumon por malkaŝo al la gentoj, Kaj gloron de Via popolo Izrael. 33 Kaj lia patro kaj lia patrino miris pri tio, kio estis parolita pri li; 34 kaj Simeon ilin benis, kaj diris al Maria, lia patrino: Jen ĉi tiu estas metita por la falo kaj leviĝo de multaj en Izrael, kaj por signo kontraŭparolata; 35 kaj ankaŭ vian animon glavo trapasos; por ke la pensoj de multaj koroj malkaŝiĝu. 36 Kaj estis unu profetino, Anna, filino de Fanuel, el la tribo de Aŝer (ŝi estis grandaĝa, loĝinte sep jarojn kun sia edzo de post sia virgeco, 37 kaj estinte vidvino okdek kvar jarojn), kiu neniam foriris el la templo, adorante per fastoj kaj preĝoj nokte kaj tage. 38 Kaj alveninte ĝuste en tiu horo, ŝi dankis Dion, kaj parolis pri li al ĉiuj, kiuj atendadis la elaĉeton de Jerusalem. 39 Kaj kiam ili jam faris ĉion, konforme al la leĝo de la Eternulo, ili revenis en Galileon, al sia urbo Nazaret. 40 Kaj la infano kreskadis kaj fortiĝis, pleniĝante de saĝeco; kaj la graco de Dio estis sur li. 41 Kaj liaj gepatroj iris ĉiujare al Jerusalem ĉe la Paska festo. 42 Kaj kiam li estis dekdujara, ili supreniris laŭ la kutimo de la festo; 43 kaj kiam ili jam pasigis la tagojn, ĉe ilia returniĝo la knabo Jesuo restis en Jerusalem, kaj liaj gepatroj tion ne sciis; 44 sed supozante, ke li estas en la karavano, ili iris tagan vojaĝon, kaj serĉis lin inter siaj parencoj kaj konatoj; 45 kaj ne trovinte lin, ili reiris al Jerusalem, serĉante lin. 46 Kaj post tri tagoj ili trovis lin en la templo, kie li sidis meze de la instruistoj, aŭskultante ilin kaj metante al ili demandojn; 47 kaj ĉiuj, kiuj aŭdis lin, miregis pro lia kompreno kaj liaj respondoj. 48 Kaj ili miris, vidante lin, kaj lia patrino diris al li: Filo, kial vi tiel agis kontraŭ ni? jen via patro kaj mi serĉis vin kun malĝojo. 49 Kaj li diris al ili: Kial vi serĉis min? ĉu vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo de mia Patro? 50 Kaj ili ne komprenis la diron, kiun li parolis al ili. 51 Kaj li malsupreniris kun ili, kaj venis en Nazareton, kaj li estis obeema al ili; kaj lia patrino konservis ĉiujn tiujn dirojn en sia koro. 52 Kaj Jesuo progresis en saĝeco kaj staturo, kaj en graco ĉe Dio kaj homoj.

La Evangelio laŭ Sankta Luko
Ĉapitro 3

1 En la dek-kvina jaro de la regado de Tiberio Cezaro, kiam Pontio Pilato estis provincestro de Judujo, kaj Herodo estis tetrarĥo de Galileo, kaj lia frato Filipo tetrarĥo de la regiono Iturea kaj Traĥonitis, kaj Lisanio tetrarĥo de Abilene, 2 dum la ĉefpastreco de Anas kaj Kajafas, venis la vorto de Dio al Johano, filo de Zeĥarja, en la dezerto. 3 Kaj li venis en la tutan regionon ĉirkaŭ Jordan, predikante la bapton de pento por la pardonado de pekoj, 4 kiel estas skribite en la libro de la vortoj de la profeto Jesaja:
Voĉo de krianto en la dezerto:
Pretigu la vojon de la Eternulo,